Kuracado anstataŭ organgrefto
Lastjare, priparolataj estas: cerbo-krioterapio (malaltigi temperaturon de sango, fluanta en cerbon, kaj, tiel defendante la encerban ekspansion, protekti la cerbonervajn ĉelojn) kiel la kuracado por defendi la iradon al cerbomorto, Batista-terapio (ĉi tiu estas terapio, celanta nur la koron. Operacio por redukti la maldekstran korventriklon fortranĉi ĉirkaŭ trionon da miokardio de maldekstra korventriklo kaj, kudre reduktante, aktivigi la funkcion) kiel kuracado anstataŭ organgrefto, reprodukt-terapio de organo (reprodukti organon el la antaŭdiferenciga korpoĉelo, propra al paciento) kaj ekspluato de artefara organo ktp..
Interalie, la ekspluato de artefara koro, kiu estas objekto de intereso, lastatempe rapidege progresas. En Usono ĝis nun plurfoje okazis, kun granda espero, la operacio de eterna artefara koro, ŝtoptipa en la korpo de paciento, sed montriĝis diversaj mankoj kaj la plej longa tempodaŭro de vivado estis dum nur 622 tagoj, kaj tiel, la artefara koro, destinita por la elteno de eterna uzo, finiĝis nekompleta. Tamen, lastatempe, la ekspluato rimarkinde progresis en diversaj landoj kaj, en Eŭropo, troviĝas eĉ tia, kian oni komencis uzi por klinika ekzameno.
Ankaŭ en nia lando estas antaŭenpuŝata la ekspluato de plenŝtoptipa artefara koro en la universitato Tokio, Nacia Centro de Cirkul-sistema Malsano (urbo Suita, Oosaka), Terumo-ŝa (Ŝibuja-ku, Tokio).
Interalie, ĉe la kompanio Terumo-ŝa, estis realigita la ŝtoptipa helpa artefara koro, kiu celas daŭrpovon por kvin jaroj, kaj, laŭdire, estas granda ebleco, ke oni ĝin ekvendos en la jaro 2004. Ĉi tiu aparato estas farita el metala titano por helpi la korfunkcion de paciento, kaj ĝi elpuŝas sangon per centrifuga forto kaj en la ujo magnete surakvigas la helicon por fari sangofluon, sekve, ĝi ne kuntuŝiĝas kun ĉirkaŭaĵo, malfacile estiĝas trombo, kaj estas tre eltenema.
Ĉar ĉi tiu aparato de Terumo-ŝa, malsame ol helpa artefara koro, ĝis nun uzita, estas ŝtopebla, sen eltiri la koron de paciento, t.e. kun la koro, restanta en la korpo, laŭdire, estas ebleco, ke la korfunkcio per si mem revigliĝas dum ĝi ripozas.
La registaro unuafoje kalkulis miliardon da enoj por la ekspluato de artefara koro en la budĝeto por la 12-a jaro de Hejsej. Tri jarojn post la konstituo (la 9-a jaro de Hejsej, 1997) de la leĝo pri organgrefto, finfine oni vidas la enbudĝetigon, sed, al mi ŝajnas, ke tiu ĉi malfrua respondo de registaro ja rakontas ĉion pri la hodiaŭa cerbomorto kaj organgrefto.
Mi elkore deziras, ke la kuracado manĝi unu alian tielnomata cerbomorto kaj organgrefto malaperu kaj, anstataŭe, laŭeble frue aperu la kuracado, plena je humaneco kaj gloro.
<= al la komenco |