Objektigo de fekunda ovo

La dua el la problemoj estas tio, ke por la elfaro de la homa ET-ĉelo oni uzas superfluajn fekundajn ovojn ĉe envitra fekundiĝo (ĉi tie ni ne demandas, ĉu jes aŭ ne, pri envitra fekundiĝo), de iu paro, kiu ricevas kuracon por fekundigo.

Por sukcesigi la kuracon de fekundigo, oni bezonas plurajn fekundajn ovojn. Sed, laŭdire, efektive uzata estas nur unu el ili: aliaj estas forĵetataj post la kuraco. Do, oni pensas, ke se ili estas ĉiuokaze forĵetataj, oni senpage ricevu la superfluajn fekundajn ovojn, petinte la konsenton de l’ kuracata paro, kaj utiligu por la studo de ET-ĉelo.

Tial, ĉe la uzo de fekunda ovo (homa embrio) oni estas devigita observi jenajn kvin regulojn (gvidprincipo por la studo de homa embrio). Oni devas 1) uzi nur homajn embriojn, neuzitajn ĉe la kuracado por fekundigo, 2) uzi nur homajn embriojn, senpage donitajn, 3) sufiĉe klarigi la celon al donanto kaj akiri lian aŭ ŝian konsenton, 4) uzi nur la glaciigitajn embriojn ne pli ol 10 tagajn post la fekundiĝo, 5) strikte protekti la privatajn informojn de donanto.

En ordinara kazo, la geedzoj, kiuj ricevas envitran fekundiĝon en la kuraco por fekundigo, devas toleri sufiĉan korpan doloron kaj preni sur sin grandan elspezon. Precipe, kaze de virino, laŭdire, la korpa ŝarĝo estas tre granda pro la injekto de ovolad-elvoka medikamento aŭ ov-kolekto per nadlo.

Krome, la donanto de fekunda ovo siaflanke havos grandan malagrablon, rigardante, ke ilia fekunda ovo (embrio) estas detruita kaj la ĉeloj, elprenitaj el la ĉelbulo, kiu fariĝos feto, estas uzataj por diversaj eksperimentoj (pri ĥimeraj bestoj k.s.) kaj plue la ĉeloj fariĝas komercaĵoj, celantaj profiton pro la patentiga laboro fare de aventuraj entreprenoj.

Tiel, oni destinas por la studo la superfluajn embriojn, neuzitajn ĉe la kuraco, pretekste ke la ĉeloj estas ĉiuokze forĵetataj. Estas terure, ke la homoj, apartenantaj al la Vivetika Komisiono kaj Subkomitato por Studo de Homa Embrio, senkonfuze akceptas la pensmanieron: oni rajtas uzi fekundan ovon (unuan embrion), kiu jam entenas homan vivon kaj komencas la segmentiĝon (disiĝon kaj proliferadon). Ĉi tiun fekundan ovon (unuan embrion), kiu jam troviĝas en procezo de vivagado, oni devas ne forĵeti, sed oni devas ĝentile enterigi, sekvante la tradicion de nia lando, petante la permeson al la vivo, jam loĝanta en ĝi.

Se nuntempe jam troviĝas homoj, naskitaj per envitra fekundiĝo, ili certe havus malĝojon, pensante ke la valoro de ilia vivo ja povas esti sama kun ET-ĉelo. Estas ebleco, ke ĉi tio etendiĝos ĝis la problemo de homrajto.

Kaj, la kontraŭargumenton pri la studo de ET-ĉelo, de la religiuloj en Usono kaj Eŭropo, reprezentas tiu de Doktrina Kongregacio de Vatikano: “La homo devas esti respektata kiel homo, jam de la unua momento de la ekzisto” (encikliko pri la komenco de vivo ---1987). Interalie, koncerne tion ke Usono reale komencis liberigi la studon de la homa ET-ĉelo, la 24-an de aŭgusto de 2000, Vatikano deklaris, “Tio interrompos la kreskadon kaj difektos la homan fekundan ovon tiom serioze, ke oni povas ĝin renovigi jam neniom. --- ĉi tio estas grava malhumana konduto, strikte malpermesita.” (Papero de Vivakdemio de Kurio)

Tiel Vatikano severe kritikas la studon kaj utiligon de la ĉeloj.

Plue, la 29-an de aŭgusto, la papo faris prelegon en la internacia konferenco de la Societo de Organgrefto kaj emfazis: “Eĉ se la celo mem estas bona, ni ne povas ĝin akcepti etike.”


<= hejmen

daŭrigi =>