Animo en fekunda ovo

Koncerne ĉi tion, en Rakontoj el la Spirita Mondo troviĝas jena skribo.

“Eĉ la problemo pri homaj vivo kaj morto neniom ŝanĝiĝas de antaŭ dekmil jaroj ĝis la estonteco post dekmil jaroj, en la rigardo de Dio, kiu regas la universon. Kaze de herbo, ĝi fariĝas kaj trunko kaj folio kaj floro kaj frukto. En kiu el ili troviĝas la vera herba figuro? Koncerne insekton, ĝi fariĝas kaj larvo kaj papilio kaj ovo. Kiu el ili povas esti kruda substanco? Ovo estas komenco de insekto kaj samtempe ĝia fino. Kia diferenco troviĝas inter la komenca ovo kaj la fina? Se diri resume, tio estas nur ŝanĝiĝo de unu korpo. Ankaŭ la homo ne povas eviti la ŝanĝiĝon, similan je tio. Kaj naskiĝi kaj maljuniĝi kaj morti estas nenio krom nura ŝanĝiĝo de unuopa korpo.” (la 56-a Volumo, enkonduko)

Homa vivo (animo) eterne vivas kaj esence ĝi estas senŝanĝa; kiam ĝi kaj enloĝiĝas en fekunda ovo, kaj fariĝas feto, kaj naskiĝas kiel bebo, aŭ eĉ en postmorta mondo, ĝia substanco tute ne ŝanĝiĝas. Nur estiĝas diferenco ĉe ĝia korpa stato, t.e. ĉu ĝi estas granda aŭ malgranda, forta aŭ malforta. Ankaŭ ĉe la anima stato --- ĉe ĝiaj kvanto kaj denseco --- estiĝas diferenco. Kaj tamen ĉe la esenco troviĝas nenia ŝanĝiĝo. Koncerne ĉi tion, en Rakontoj el la Spirita Mondo troviĝas jena skribo:

Nu, la statoj de la bebo
en postmorta mond’
ja transcendas ĉiujn statojn
de la beboj en
tiu ĉi reala mondo.

--- ellaso ---

Do, la beboj en la mondo
sur ĉi tiu ter’
havas la maloportunon:
ili devas kun
granda peno lerni, kiel
paŝi sur la ter’
kiel regi sian movon,
eĉ rimedon de
prononcado en la lingvo.
Ankaŭ ĉe la sent’
ili ja atingas celon
nur apenaŭ post
granda peno por malfermi
la okulojn kaj
la orelojn kaj la buŝon
kaj ankoraŭ plu.
Sed, kontraŭe al ĉi tio,
la infanoj de
la postmorta mondo vivas
en spirita mond’,
kaj iliaj movoj ĉiuj
ja devenas de
la interno de ili mem;
ili povas kaj
paŝi kaj paroli bone
sen la ekzercad’

(la 16-a Volumo, Tama’no’iŝizue 2 [Fundamento de Spirito])

Kiel la versoj klarigas, la infanetoj (suĉinfanoj, malpli ol unu-jaraj) de la materia mondo, post la morto, en la spirita mondo povas tuj paŝi kaj paroli. En la materia mondo troviĝas infano, kiu komencas paŝi, antaŭ ol ĝi atingas sian unujaraĝon, sed, preskaŭ ne troviĝas tia infano, kiu tiom bone parolas, ke ĝi sufiĉe komunikas sian celon. Nome, ni povas vidi, ke la infana animo en la spirita mondo multe pli disvolviĝas, kompare kun korpa kreskado. Ĉi tio do montras, ke sendepende de la stato de homa korpo, ĉe la animo ne okazas granda diferenco. Sekve, ni povas konjekti, ke ankaŭ en fekunda ovo (unua embrio) enloĝiĝas, kvankam maldensa, adekvata persona spiriteco.

Permesu min ripeti: ankaŭ la homa fekunda ovo (unua embrio) povas esti unu ŝanĝiĝo de homa vivo kun persono (persona spiriteco) kaj unu procezo de homa evoluo, daŭra por la eterna tempo. Do, la vivo devas esti nek interrompita nek detruita nur pro la unuflanka oportuno de homo (matura homo) aŭ utilo kaj profito de scienca ekonomio. Kiel “forta vivo” (matura homo) tiel ankaŭ “malforta vivo” (fekunda ovo) de homo, ambaŭ estas vivoj, donitaj de la Mastra Dio, kiu estas origino de vivo, kaj do ili estas esence samaj.

Kiam ni tiel rigardas, uzi fekundan ovon por la studo de la homa ET-ĉelo estas granda eraro, kiu rompas la naturan fluon de homa vivo.


<= hejmen

daŭrigi =>