oomoto esperanto bioetiko kontakton

La 14an de aprilo 1997

Al s-ro KOIZUMI Ĵun'iĉiroo, Ministro por Publika Bono

Oomoto-Centro
Ĵinrui-Aizen-kai

Indikon sur manĝaĵoj el “genrekombinitaj plantoj”

Fine de la lasta jaro oni komencis importi sep varspecojn, artiklojn el transgenaj plantoj, kiel sojfabo, maizo, kolzo ktp. pro tio, ke ilia sekureco estas komfirmita fare de la Ministerio por Publika Bono. En la formo de tohuo, sojsaŭco, salatoleo k.a. nome kiel prilaboritaj manĝaĵoj, ili estas ofertataj en vendejoj kaj troviĝas sur tabloj jam pretaj. Krome, ili estas uzataj ankaŭ kiel manĝmaterialoj por servi ĉe la lernejo liverataj lunĉoj.

Sed pri la sekureco de la “gentransmetitaj plantoj” estas multaj opinioj ankaŭ inter la fakuloj, kiuj elmontras demandosignojn, do estas malfacile diri, ke la sekureco estas pruvita, sekve por ke ni povu trankvilaj preni en la buŝon, devus esti faritaj ankoraŭ multe da “konfirmoj”.

Ni turnu niajn okulojn al eŭropaj kaj aliaj landoj por vidi, kiel oni reagas pri tiaj plantoj: “Prezidento Jacpues Chirac eldiris, ke en Francio oni ne lasos vendi manĝaĵojn kun genmanipulitaj materialoj ĝis la reguligo pri la koncerna indiko estos plene akceptita” (Francio); “Oni decidis prokrasti ekvendon de transgenaj sojfaboj” (Svislando: februare 1997); “Importon de genmanipulita maizo oni provizore malpermesis” (Aŭstrio: de januaro 1997); “Laŭ la leĝo pri manĝaĵoj genmanipulitaj, oni malpermesis manipulitajn manĝaĵojn, sed, ĉe kazoj escepte permesitaj, nepre indiki, kiom ajn malgranda estas la kvanto” (Aŭstralio, Novzelando: valida de decembro 1997), kaj tiel oni rilatas singarde.

Aliflanke en nia lando, la asembleo de Metropolo Tokio unuanime alprenis opiniesprimon postuli al la ŝtato devigi la indikon sur la manĝartikloj genmanipulitaj. Respegulante la skrupulon de la konsumantoj, post la Metropolo Tokio sekvas asembleoj de gubernioj, municipoj kaj komunumoj tra la lando alpreni similan opiniesprimon unu post alia.

Ĉar temas pri la problemo de la “manĝo”, kiu de la radiko subtenas la vivon, tiom pli ĉe la trakto pri “genmanipulitaj plantoj” oni estu pli ol prudente kaj singarde skrupulaj, ni nepre deziras.

La ŝtato tamen tian “juĝas sekura, kaj surbaze de la leĝo pri nutraĵhigieno kun punregularo indiki ne konvenus” (Ministerio por Publika Bono); “Baldaŭ ni starigos staĝon pri indiko kaj intencas tion ekzameni” (Ministerio pri Agrokulturo, Arbarkulturo kaj Akvindustrio), kaj ankoraŭ ne venis ĝis decidi por indiki.

Nun, kiam la koncerna importo estas jam komencita, ni forte deziras, ke eĉ unu horon pli frue oni plenumos la klaran indikon sur la manĝaĵoj pri uzo aŭ neuzo de “genmanipulitaj plantoj, por ke almenaŭ ni Konsumantoj povu libere selekti.


<= hejmen

<= al Bioetiko