oomoto esperanto bioetiko kontakton

La 2an de majo de la 9a jaro de Heisei (1997)

Al s-roj Ĉefministro de la Kabineto,
Ambaŭ Estroj de Ĉambroj
de Deputitoj kaj
de Konsilistoj
ĉiuj Parlamentanoj
Religia jura persono “Oomoto”

Deziresprimo pri leĝprojekto por organgrefto

Leĝprojekto pri organgrefto, laŭ kiu “cerba morto estas homa morto” estis akceptita la 24an de aprilo en la plena kunveno de la ĉambro de Deputitoj, por esti sendita al la ĉambro de Konsilistoj. Sed estas malfacile agnoski, ke ekzistas jam tutnacia interkonsento rekoni la cerban morton “la homa morto”, kaj tamen oni volas laŭleĝigi tion kun multe da problemoj preterlasitaj, dum ni ne povas ne havi dubon por determini leĝe “difinon de morto” kun premiso je organgrefto. Ĉar temas pri ekstreme granda demando kiel “juĝo inter vivo kaj morto”, tiom pli skrupulan pritrakton ni postulas ĉe tiu leĝprojekto.

La eklezio de Oomoto jam de frue deklaris, surbaze de la dogmo de Kunfondinto DEGUĈI Onisaburo pri la vera fakto de Universo, pri la vera esenco de la homa vivo k.s., ke la cerbomorto ne estas la “homa morto”. La homo estas, de sia naturo, organika unueca stato el animo kaj karno (animo kaj karno en unu korpo), kaj ĝia subjektiveco estas en la animo, dum la korpo estas ujo de animo (animo ĉefe-korpovice); la morto okazas, kiam la koro tute ĉesas bati kaj la animo komplete foriras de la korpo; la cerbomorta stato kun korbatado ne estas la morto de individuo, sed nur la funkcimorto de cerbo. Sekve, “el la vivanta korpo en la stato de cerba morto” elpreni koron aŭ alian organon kaj lasi la korpon mortiĝi, tion ni devas nomi legalizo de mortiga ago kaj ni ne povas absolute akcepti tion.

Kiel supre skribite, la spirito kaj korpo estas en rilato intime nedisigebla, kaj la vidpunkto , ke la organika unueciga funkcio de la vivo estas en la cerbo, aŭ la hommaŝinismo, kiu rigardas la korpon simple amasigita kolektaĵo de partoj, estas bazita sur la pensmaniero de scienco=ĉiopova, matericentrismo kaj ĝi ignoras la “spiriton”, kiu eterne vivadas sub la favoro de Dio, kaj la ekziston de la postmorta mondo (la spirita mondo).

La spirito nepre, kaj ankaŭ la korpo inkluzive de organoj, estas donacita de Dio kaj sekve apartenanta propre al unuopa homo, do principe ne estas permesite oferti al aliuloj. Ni estas konvinkitaj, ke la organgrefto kun la premiso pri la cerbomorto, kiu ne estas la morto de individuo, per si mem ne devus ekzisti.

Hodiaŭ estas multaj, kiuj kredas la ekziston de spirito, kaj ankaŭ la scienco ne neas ĝian ekziston. Ankaŭ laŭ la “preskaŭmorta travivaĵo”, kiu en la lastaj jaroj iĝis objekto de sciencaj studoj kaj fokuso de interesiĝoj en-kaj-eksterlande, oni povas diri, ke estas sufiĉe da atestaĵoj pri probableco agnoski la ekziston de spirito.

DEGUĈI Onisaburo havis psikolegadon ĉe la disiĝo de animo je korpo, ke ne cerbo, sed estas koro, ĉe kiu ĝis la lasta momento la preskaŭ deiĝinta animo restigas ligon kun korpo per spirita strio, kaj diris: “ĝuste kiam tute ĉesas funkcii pulmoj kaj koro, senprokraste tiam la animo disiĝas de l’karno; la spirado per pulmoj kaj la batado de koro estas la pulsanta vivo, kiu al si ligas la spiriton mem, kiu estas la ento de homo kaj, kiam oni prirompas la funkciojn de l’du organoj, la spirito senplue revenas al si mem, kaj povas sendependiĝi kaj reviviĝi.” ---

Sed, en efektiveco estas tamen ankaŭ tiu fakto, ke estas personoj, kiuj atendas organgrefton, kaj ni ne fermas ĉiun vojon al grefto. En la nuna stadio ni komprenas, ke io ne evitebla estas ankaŭ la grefto nur en la limo, ke ĝi ne kaŭzas morton al la organdoninto.

Tamen, ni ne povas forturni la okulojn de multe da minusaj partoj ligitaj al la organgreftado, kiel rifuzreakcio, danĝereco de la koncerna operacio mem, la postoperacia sufero de paciento kiu efektive havis la organgrefton, kaj ankaŭ la ekzisto de makleristoj komercantaj per organoj kiel “varoj”, ktp.. Tial ni sincere deziregas, ke oni ekspluatos kiel eble baldaŭ artefaritajn organojn.

La nuna leĝprojekto por organgreftado per juĝo pri la cerba morto ja povas alporti al ni vere timindajn cirkonstancojn, ekzemple, fruperiodan ĉesigon de vivsava kuracado kaj hasteman elprenon de organoj. Por la juĝo ĉe tia krizo necesas ne sole altgrada medicina juĝkapablo, sed ankaŭ eminente religia, humana kaj etika prijuĝo estos forte bezonata.

Ni deklaras nian starpunkton kontraŭi la koncernan leĝprojekton kies fina celo estas plenumi grefton; kaj la flanko de pacientoj postulantaj grefton kaj la flanko de medicinaj rondoj dezirantaj realigi greftadon, ambaŭ laŭ sia respektiva logiko kondukas la aferon antaŭen; kaj samtempe ni forte deziresprimas denove por tio, ke okaze de la debatoj en la Parlamento oni nepre ekzamenu de la radikoj la problemojn de vivo kaj morto de homoj, estante ĉiam singardaj.


<= hejmen

<= al Bioetiko