Saluto ĉe la Granda Festo de Oomoto-Fondintino (2000)

Meze sub la klara ĉielo, ni ĵus havis la feliĉon celebri solene kaj freŝsente la grandan feston de la Fondintino de Oomoto.

Nu ĉi-foje, pro mia malsano, kontraŭ-vole mi kaŭzis al vi ĉiuj, estimataj kredantoj, kaj zorgojn kaj grandan ĝenon, pro kio mi tre sincere bedaŭras. Mi estis devigita nuligi mian ĉeeston en preskaŭ ĉiuj grandaj festoj en diversaj regionoj, kiujn mi intencis viziti en tiu ĉi aŭtuno. Estis ĉi-foja fuŝo, kiu rezultis pro mia troa memfido pri la sano, pro kiu mi forgesis la aĝon, kredante min ankoraŭ ĉiam juna.

La ĉi-foja incidento estis ja rezulto okazinta ekster mia propra imago; tamen mi ricevis grandan difavoron. La doloroj ĉirkaŭ la lumbo obstine daŭris, kaj baldaŭ tio pliiĝis pro frakturo ĉe maleolartiko, sekve mi enhospitaliĝis por ekzameno. La kuracisto diris al mi, ke en mia nuna stato mi povus grave malsaniĝi kaj forte suferi teruran malsanon. En tiu senco do, se mi ne suferus ĉe la lumbo kaj piedo, mi povus ekhavi gravan malsanon, ne rimarkante tion, kaj fali eĉ en la staton malfacilan, jam tro malfruan por eliri post la rimarko. Oni diris al mi, ke mankas al mi rezistpovo malproporcie je mia aĝo, kaj tio iom ŝokis min. Pro tio, ke dum iom pli ol du monatoj daŭris la doloroj, kaj ankaŭ pro la dormo-manko, mi tamen rekonsideris, ke estis tiel nature, se falis ĉe mi la imuneco; same kiel mi ĉiufoje diras al vi, nun mi mem klopodas ekskluzive dediĉi min simple kaj hele por kuraciĝi, do mi petas vin esti trankvilaj.

La kuracisto donis al mi unuafoje la kvaran de ĉi-monato permeson tranokti eksterhospitale kaj mi revenis hejmen. En la komenco la kuracisto mienis grimace eble pro timo, ke en la amaso da homoj povus esti iuj kun malvarmumo; ke tamen mi revenu hospitalen nepre sen malvarmumo. Permesante al mi partopreni ĉi tie nur en la tamaguŝi-hoten(ofero de pinbranĉeto), mi tuj forlasos ĉi-solenejon post la saluto al vi; kaj sole kun tiu promeso al la kuracisto, mi apenaŭ ricevis la permeson tranokti ekster-hospitale. Do tial, mi petas vin, afable permesi al mi fari la ĉi-foja renkontiĝo kun vi ĉiuj la nunan okazon, ke mi de ĉi tie havas la plezuron vidi kaj vian vizaĝon kaj vian figuron. Mi estas miopa, kaj antaŭe mi povis bone vidi vin nur ĝis en la dua aŭ tria vico, tamen nun, danke al iom da pres-biopeco aperinta, mi ja vidas viajn vizaĝojn je sufiĉe malproksima loko. Mi dankas tion.

Estis tre dankinde, ke en la Tutlanda Kongreso en Ajabe de Mondfederaj Religi-istoj por Akceli Pacon en la dek-tria de la pasinta oktobro, kaj en la Japana Kongreso por Mondfederacio en la dek-kvara, memore de la kvindekjara datreveno de Ajabe ekde ties “Urbiĝo”, estis multaj, kiuj bonvolis partopreni kiel reprezentantoj de religia rondo, kiel urbanoj-volontuloj kaj ankaŭ adeptoj de Oomoto, tiel ke ambaŭ kongresoj ricevis respektive sian ŝveliĝon.

Mi pensas, ke kelkaj el vi havis okazon en la kadro de Kamejama-Kurso aŭskulti tion en detaloj; cetere, ankaŭ en la koncerna organo oni publikigos, do bonvolu ilin tie trovi.

Ankaŭ pri la subskribkampanjo kontraŭ la corbemorta organgrefto, por kio ni havis vian estimatan kunlaboron, mi povas raporti al vi, ke ni povis prezenti al la Ministerio por Publika Bono ĝian rezulton kun pli ol okcent sepdek mil subskriboj, kaj plie, ke ankaŭ kun parlamentanoj oni povis havi interkonsiliĝon pri la postnunaj kontraŭrimedoj. Krome mi sentas tre forta apogo por ni tion, ke ankaŭ en la mondo tie kaj tie troviĝas kleraj personoj, kiuj ne agnoskas cerban morton la morto de homo. Tia kampanjo estas ja movado kun longa spirado, tial mi pensas, ke ĉiufoje, kiam io grava okazas, ni devas prezenti nian opinion al la parlamento. Mi sentas ĝojon pro tio, ke en tiu ĉi sesio oni prokrasts la intencitan malbonan reformon de la leĝo pri organgrefto per juĝo pri cerbomorto de infanoj sub la aĝo de dek kvin jaroj; ke eble kontraŭ la malbona reformo havis iom da bremsa efiko la movoj de la kontraŭ-kampanjo de ni oomotanoj kaj de aliaj en la mondo.

Komencis fine kaj konkrete moviĝi la preparo por Oomoto-domo por maljunuloj, kiun ni dum longaj jaroj kovadis. Antaŭ kelke da jaroj estis formita ĉe ni la komisiono por tio, tamen pro diversaj cirkonstancoj la afero restis en la stato de stagno. Kun timo, ke eble tiel la plano forŝrumpus, ke la tuta ofermono, kiun ni jam ricevis de kelkaj volontuloj, kaj ankaŭ de maljunaj personoj mem por la Maljunula Domo, kaj ke la promeso kun tiuj personoj povus vaniĝi, mi do estis vere iritita, ĉar, sen baldaŭa efektiviĝo de la projekto, ja tiuj personoj povus eĉ ĉieleniri, tamen de ĉirkaŭ tiu ĉi fru-somero subite la afero ekmarŝis. Kvankam kelkaj el vi jam estas informitaj pri tio, okazis tiel, ke ni povis obteni subite la terenon de sescent cuboj tuj proksime de la Infan-vartejo Kameoka, kiu profunde koncernas Oomoton. Se tiun ĉi terenon ni ekposedos, bone iros la projekto pri la Domo de Maljunuloj; tiel mi pensis kaj kun preĝa sento mi observis la negocon, kaj la afero progresis vere tiel viglatonritme, ke ni per tio trapasis la unuan kondiĉon.

La dua temis pri tio, ĉu la prefekto donos aŭ ne la permeson konstrui la prizorgan domon por grandaĝuloj, ĉar mi aŭdis, ke por tio estas alia konkurencanto. Tial mi estis maltrankvila, sed ni tamen ricevis la permeson. Kaj la tria estos la monofero, por kiu mi petas vin, estimataj kredantoj, afable helpi al ni. Tio ĉi estos lasta, sed la plej ĉefa punkto kaj, kvankam la afero ekiros nur post la decido en la ĝenerala kunsido de la filiaj reprezentantoj, malfermota post tiu ĉi festo, mi aŭdis pri la sumo, ke ĉiumonate la unuo estos po mil enoj, sume dek du mil enoj jare. Mi havas esperon, ke, se estos tiu sumo, iel eblos porpeti el via poŝo. Kom-preneble, kiom ajn pli da unuoj ol unu estos bonvenaj, bonvolu do konsideri tion, mi kore vin petas.

Ankaŭ mi faros mian fortostreĉon.

Mia saluto al vi, kutime lo-o-nga, ŝajnas havi ĉe parto el vi malbonan reputacion. Hodiaŭ mi ĝin mallongigis; ĉu ĝi estis ne tiel mallonga? Kelkaj el vi povus pensi, ke tiu ĉi ne estas sufiĉe kontentiga, tamen bonvolu esti trankvilaj. Post mi la estro de nia centro faros lo-o-ngan saluton. Se mia saluto iam fariĝos denove lo-o-nga, kiel antaŭe, mi petas vin tiam pensi, ke mia sano revenis, kaj elteni tion.

Influenco propagiĝos ankaŭ en tiu ĉi vintro. Mi deziras al vi ĉiuj plenan zorg-emon por via sano, kaj bonvolu ĉiam bonfartaj reveni ĉi tien adorvizite.

Ĉi-jare iom malfruiĝas la ruĝfoliiĝo, tamen iom post iom la folioj beliĝas, tial, kiuj havas tempon je sia dispono, bonvolu ĝui la ruĝfoliaron, preni teon kaj, se vi kulte ĉeestos ankaŭ en la sekvanta, granda festo por la prapatraj spiritoj, antaŭ ol reiri hejmen, mi kredas, ke la spiritoj de ĉies prapatroj estos feliĉaj. Mi mem kun bedaŭro kaj pardonpeto permesas al mi hodiaŭ, fidele al la afabla konsilo de la kuracisto, foriri pli frue, ankaŭ sen ĉeesto en la granda festo por la prapatraj spiritoj.

Mi kore vin dankas.

La sesan de novembro de la dek-dua jaro de Heisei (2000)
DEGUĈI Kijoko, spirita gvidanto de Oomoto

(tradukis Tacuo HUĜIMOTO)


<= hejmen