Oomoto kaj Esperanto

Ĉe komenco

エスペラント碑_2012 (4)角度補正.psd
Esperanta monumento "Unu Dio, Unu Mondo, Unu Interlingvo"

Antaŭ Ŝinkyoo-den en Ten'onkjo (la Centra Oficejo de Oomoto, en la urbo Kameoka, gubernio Kioto), staras "Esperanta Monumento", senvualigita de Majstrino DEGUĈI Naohi, la Tria Spirita Gvidantino, en 1963 (antaŭ duon-jarcento), por la memoro de la 40-a datreveno de la fondiĝo de EPA.

Sur la monumento estis gravulitaj la Esperantaj literoj "Unu Dio, Unu Mondo, Unu Interlingvo".

La ating-punkto de la tri agadoj, interreligia, mondfederisma kaj Esperanta, ĝis nun antaŭenpuŝataj de Oomoto por realigi la mondon Miroku (Surtera Ĉielula Regno), estis montrita koncize.

Oni diras, ke en la mondo nun troviĝas pli ol 5000 diversaj lingvoj, majoritataj kaj minoritataj.

Esperanto estas tia agado, ke homoj, respektante la lingvon de ĉiu nacio kaj ĉiu regiono, uzas Esperanton, neŭtralan kaj senpartian, en la scenoj de internaciaj kontaktoj.

D-ro L.L. Zamenhof, la kreinto de Esperanto, naskiĝis en la jaro 1859, en Bjalistoko, Pollando (siatempe teritorio de la Carisma Rusio).

En tiutempa Bjalistoko loĝis diversaj rasoj, nome, poloj, germanoj, judoj, rusoj k.a., kaj ĉi tiuj parolis inter si la malsamajn lingvojn. Ne nur tio, sed diferencis ankaŭ iliaj religioj, nome, inter ili iuj kredis katolikan, iuj protestantisman, iuj rus-ortodoksan, iuj judisman k.t.p.. Do inter ili ĉiutage okazis kvereloj.

En tia situacio la D-ro Zamenhof iniciatis internacian komunan lingvon, alprenante la elstarajn partojn el la multaj lingvoj kaj publikigis ĝin en 1887.

Por la realigo de ĉi tiu instalo ludis gravan rolon lia forta aspiro al la paca mondo, en kiu pace vivos malsamaj rasoj kaj malsamaj religioj inter si, kaj en kiu homoj ne diskriminacios inter si.


Ĉi tiun lingvon, Esperanton, Majstro DEGUĈI Onisaburo alprenis al Oomoto en junio, 1923, kaj fondis la Esperanto-Propagandan Asocion (poste Esperanto-populariga Asocio).

Post tiam, dum 90 jaroj EPA daŭrigis sian agadon en kaj ekster la lando, sub la gvido de la sinsekvaj Gvidantinoj kaj Kungvidantoj.

Ĉi tiu libreto prezentas, per la kronologia tabelo kaj fotoj, la instruetojn de la sinsekvaj Gvidantinoj kaj Kungvidantoj pri Esperanto, kaj la ĉefajn agadojn dum 90 jaroj, plenumitajn de niaj antaŭuloj.

Transpasante la grandan jubilean jaron (la jaro de la 120-a jubileo de la fondiĝo de Oomoto), kaj denove rememorante la unuajn tagojn de la fondiĝo de EPA, ni kune lernu ĉi tiun pacan lingvon Esperanton kaj kune klopodu por la agado disvastigi Esperanton en kaj ekster la lando.

En junio, 2013
(EPA: Esperanto-Populariga Asocio)

clear15_3.png

sekven.jpgsekven.jpg

Enhavo

Ĉe komencoĈe komenco
Ĉe komencoĈe komenco
Ĉe komencoĈe komenco
Ĉe komencoĈe komenco
Ĉe komencoĈe komenco
Ĉe komencoĈe komenco
Ĉe komencoĈe komenco
Ĉe komencoĈe komenco

clear15_3.png

sekven.jpgsekven.jpg