oomoto esperanto
Festo por adorkulti de malproksime al la Granda Festo de Zujsej en Kameoka, 7a de aŭgusto
La enhavoriĉa fakkunsido de Oomotoa en la 40a Brazila Kongreso de Esperanto, 19a - 23a de julio
Duoblosepa Festo de Oomoto Internacia 7a de julio

<< hejmen

Festo por adorkulti de malproksime al la Granda Festo de Zujsej en Kameoka

7a de aŭgusto en Oomoto Internacia

De la 3-a ptm. la 7an de aŭgusto, en Oomoto Internacia, okazis la diservo por la malproksima adorkulto al la Granda Festo de Zujsej en Kameoka kaj por la monata festo de Oomoto Internacia en aŭgusto. En ĝi partoprenis 40 esperantistoj el Brasilia, Taguatinga, Brazlandia.

La diservo komenciĝis de la 3a horo kaj duono sub la ĉefcelebranto Ŝigeki MAEDA, direktoro de Oomoto Internacia. Post la puriga evento ĉefcelebranto recitis Esperante la noriton (preĝvortojn) por la festo de malproksima adorkulto al la Granda Festo de Zujsej kaj por la monata festo de O.I. en aŭgusto. La diservo celebriĝis en solena kaj kvieta etoso sen eĉ unu tuso de ĉeestantoj, kaj en tre rara kondiĉo:escepte de ĉefcelebranto, ĉiuj adorvizitantoj konsistis el esperantistoj.

Post la rito, s-ro Ŝigeki MAEDA klarigis la signifon de la Granda Festo de Zujsej kaj poste li praktikis la sanktan peradon de Dia favoroĈar ĉiuj adorvizitantoj deziris ĝin, en la salono ĝi okazis tuj. La programo transiris al la postrita festeno. En la festeno kantojn prezentis Carlos Maria, prezidanto de Esperanto Klubo de Taguatinga, la membroj de Nova Erao en Brazlandia, s-ro Ŝigeki MAEDA kaj la filo de familio Sardinha (profesia kantisto).Kaj post la kantado de ÅgEsperoÅh fare de ĉiuj ĉeestantoj, la signifoplena festo por adorkulti al la Granda Festo de Zujsej fermiĝis.


<< hejmen
é ê^
puriga rito
-
é ê^
klarigo pri la Granda Festo de Zujsej kaj Otoricugi
-
é ê^
Carlos Maria kaj Maria Euripedes
-
é ê^
geknaboj adorvizitantaj
-
é ê^
interparolo post la diservo
-
é ê^
Adair kaj membroj de Nova Erao
-
é ê^
Familio Sardinha
-
é ê^
La filo de Sardinha