oomoto esperanto
Festo por adorkulti de malproksime al la Granda Festo de Zujsej en Kameoka, 7a de aŭgusto
La enhavoriĉa fakkunsido de Oomotoa en la 40a Brazila Kongreso de Esperanto, 19a - 23a de julio
Duoblosepa Festo de Oomoto Internacia 7a de julio

<< hejmen

Duoblosepa Festo de Oomoto Internacia

7a de julio en Oomoto Internacia

La 7-an de julio, 2005, en Oomoto Internacia en Brasilia okazis Duoblosepa Festo. En ĉi tiu tago okazis ankaŭ en alia loko de Brasilia la evento de esperantistoj, do la nombro de ĉeestantoj ne superis tiun de la Dankfesto en la 22-a de februaro, kaj tamen ĉeestis entute 50 esperantistoj. Partoprenis en ĝi ankaŭ s-ro Tokihiko ASADA, la estro de la misia fako en la centra oficejo de Oomoto, Japanio, kaj s-ro Hisaŝi INOKO, la vicestro de la sama fako, kiuj ĝutatempe vizitis Oomoton Internacian.

La Duoblosepa Festo komenciĝis:unue s-ro Ŝigeki MAEDA, la direktoro de Oomoto Internacia, kiel ĉefpastro esperantlingve recitis la preĝvortojn pri la Duoblosepa Festo. Post la diservo li salutis kaj klarigis, kio estas la Duoblosepa Festo de Japnio. Poste ĉiuj ĉeestantoj skribis sian deziron sur tanzako kaj alligis ĝin al la bambubranĉo. Sur la ĉielo de Brasilia oni ne povis spekti la romantikan renkontiĝon de Altairo(Kengju) kaj Vega (Orihime) sur la lakta vojo, nur unufoja por jaro, sed la deziroj de ĉiuj ĉeestantoj ja estis alportitaj al Dio laŭ la Aŭstrala Kruco, kiu longe sin etendis en la nokta ĉielo de Brasilia.

Post kiam la ĉeestantoj alligis la dezirojn al bambubranĉoj, en la salono okazis la muzika prezentado. S-ro Flavio Fonseca, profesia muzikisto, prezentis en Esperanto siajn originalajn kantojn, kaj sekve s-ro Carlos Maria kantis la latin-amerikan kanton “Kisu min”, ambaŭ tre bele kun gitaro. La Duoblosepa Festo en Oomoto Internacia fermiĝis je la 11-a nokte en la gaja interparolado de la ĉeestantaj esperantistoj.


<< hejmen
写真
-
写真
-
写真
-
写真
-
写真
-
写真
-
写真
-
写真
-
写真
-
写真
-
写真
-
写真
-
写真
-
写真