Laŭ la religia vidpunkto

Origine ĉiu religio aŭ sekto posedas diversajn instruojn kaj formojn, do, ankaŭ iliaj manieroj ne estas samaj. Sekve, estas malfacile solvi religiajn demandojn per ĝenerala opinio; principe, malsame al medicino, la religio klopodas por la fizika kaj mensa stabileco de la homoj kaj por la trankviligo de la mondo ĉefe pli en la nevidebla flanko, nome, kora, spirita, anima kaj noumena, ol en la videbla flanko, materia aŭ korpa. Plue dirite, la religio sin ŝarĝas per la rolo, kiel progresigi kaj stabiligi la animon kaj la korpon, en la vidpunkto de eterneco, t.e. en la travido de la tri mondoj “antaŭmondo, ĉi tiu mondo kaj postmorta mondo”. Sekve, la religio aldonas tre gravan signifon ankaŭ al la postmorta vivo de la homoj, ignorata en la medicina mondo.

Kiel vi bone scias, scienco rapide progresis en la moderna mondo kaj donis grandan favoron al la homaro, sed, dume, ĝi naskis tre seriozajn situaciojn, kiuj endanĝerigas la homaron, ekzemple, detruo de natura medio, dezertiĝo de homa koro k. a.. Malgraŭ tia malutilo, la fido de homoj al scienco estas senŝanĝe tenaca kaj, nuntempe, subtenate de tio, scienco penetris eĉ en la vivetikan problemon tiel profunde, ke ĝi realigis la gen-rekombinon kaj ebligis eĉ fari klonhomon.

Sed, reale, “vivo” multe superas sciencon per la profundeco, kaj scienco estas, oni povas diri, tute senforta kontraŭ la esenco de vivo. Scienco ankoraŭ ne povas krei eĉ folion kaj haron, kiuj posedas vivenergion. Tia scienco kaj ignoras kaj neas homan animon, sed, ĉu ĝi vere havas tian rajton?

En Oomoto oni jese rigardas sciencon, tiel ke origine religio (sur la vojo de bono) kaj scienco (sur la vojo de vero) paŝas cele al Dio kaj ambaŭ estas destinitaj finfine unueciĝi, kaj tamen ni trovas ion tre danĝeran en la estonteco de la mondo, regata de scienco tre arbitre.

Nu, la instruo de Oomoto klarigas, ke la homo konsistas el animo kaj korpo. Tio signifas, ke la homo estas materia ekzisto kaj samtempe spirita, sed ĉi tion ĝenerala situacio de la nuna scienco ne agnoskas: ĝi opinias, ke vivo aŭ spirita efiko naskiĝas pro la materia funkcio. Oni donas tian kaŭzon al publiko, ĉar la leĝo kaj dimensio de la spirita mondo estas malsamaj ol tiuj de la materia mondo: oni ne povas pruvi la ekziston de la spirita mondo per materia logiko. Do, kalkulante, ke la esenco de vivo kaj la fonto de mensa agado troveblas en homa cerbo, oni decidis rigardi tian partomorton, kiel cerbomorto, la “individumorto”.

Nome, la nuntempa scienco ne agnoskas tion, kion la instruo de Oomoto klarigas: la esenco de vivo troviĝas en animo kaj de ĉi tiu devenas la mensa agado. Manko de tiu ĉi ideo naskis la homkoncepton materiisman kaj meĥanisman, naskis tiom torditan kuracadon “organgrefto”, ke oni traktas homan organon en la sama valorkoncepto kvazaŭ oni interŝanĝas difektitan parton de maŝino. Kaj tamen per tio homoj kredas kvazaŭ medicino progresus kaj feliĉo alportiĝus al la homaro.

Laŭ la vidpunkto de la instruo de Oomoto, la organgrefto estas nenio krom malfeliĉo por la eterna spirita vivo de tiuj homoj kiuj rilatas al la kuracado, kaj la ĥaoso de la anima mondo, estiĝinta ĉe ĝia praktiko, tuj speguliĝos en la reala mondo kaj naskos diversajn sociajn konfuzojn. En Diaj Revelacioj de Oomoto (el sep volumoj) troviĝas tia parto: “Se Mi lasos ĉi tiun mondon en la nuna stato, baldaŭ homoj komencos manĝi unu la alian. — la 13an de aŭgusto (laŭ la luna kalendaro), la 33a jaro de Mejĵi, 1900. Organgrefto povas esti sovaĝa kuracado same kiel “homoj manĝas unu la alian” kaj, se ni pludiru, ĝi povas esti medicino nur devojiĝinta. Kiam venis la moderna epoko, el la koro de homoj malaperis jen Dio jen la spirita mondo, kaj jen animoj, kaj denove nun “vivo” troviĝas tuj antaŭ la malapero.

Diaj Revelacioj de Oomoto:Nao DEGUĈI (1837~1918), Fondinto de Oomoto, naskiĝis en la urbo Hukuĉijama, gubernio Kioto; kaj kiam ŝi estis 17jara ŝi edziniĝis kiel adoptita filino de la familio DEGUĈI. En la 25a jaro de Mejĵi (1892: naskiĝo de Oomoto), post la morto de sia edzo, ŝi, ekposedita de Dio Uŝitora aŭ Kunitokotaĉi-no-mikoto, fondis Oomoton. Diaj Revelacioj (Oomoto-ŝin’ju) estas revelacia verko, enhavanta la diversajn profetaĵojn kaj avertojn de Dio, kompilita de Onisaburo DEGUĈI, tiel ke li elektis diverstemajn frazojn el la tuta enhavo, aŭtomate skribita de Fondintino ekde la komenco de Oomoto ĝis ŝia ĉieleniro (1918); ĝi konsistas el 7 volumoj (libroj), unu el la du bazaj sanktaj skriboj de Oomoto.

<= hejmen

daŭrigi =>