Ĉapitro 2
Kompleta ĉeso de korbato kaj elkorpiĝo de animo
Nova koncepto pri morto
Multaj el la demandoj, tenataj en la cerba morto kaj organgrefto, ĝenerale baziĝas sur la nefidindeco de kuracado, sed kiam ni penetras pliprofunden en ĉi tiu problemo, ni renkontiĝas kun aliaj grandaj demandoj kaj, plue, kun la konceptaj diferencoj pri morto kaj vivo ĉe homoj.
La homa morto estas io tia, kiun klarigi kaj kredi homoj klopodadis ĝis nun dum kelkdek miloj da jaroj, eĉ en lamentado; en la frua periodo de la moderna epoko religio kaj ankaŭ medicino havis saman opinion pri homa morto, t.e. kormorto. Sed, kiam progresis medicina tekniko kaj iĝis ebla la organgrefto, medicino naskis, krom kormorto, alian novan koncepton pri morto por la transplantado, t.e. cerbomorto.
Estas certe, ke homo cerbomorta troviĝas en la senlime proksima stato al morto, sed, kvankam li portas la aparaton por artefara spirado, lia koro vigle batas kaj li havas korpan temperaturon kaj foje eĉ ŝvitas. Tiun varman korpon, ŝajne plenvivantan oni entranĉas per sekcilo kaj elfluigas la tutan sangon el la korpo, kaj eltranĉas la koron kaj aliajn organojn kaj ilin transplantas en aliajn korpojn tia kuracado povas esti nenio krom tragikaĵo, rekte nerigardebla kaj tute nerekonebla por ni, ordinaraj homoj. Precipe japanoj, kiuj apartenas al speco de la terkultura popolo kaj kiuj tradicie tenas la koncepton, ke koro kaj korpo troviĝas en unueco, malfacile kutimiĝas al tia afero.
Ene de la nuna sistemo de japana leĝo neniu rajtas juĝi pri morto, escepte de kuracisto, sed, por vere penetri en la profundon de ĉi tiu problemo, ni devas studi religie, filozofie kaj science: de kio devenas la esenco de homa vivo kaj la homa karaktero? Samtempe, ni devas konsideri, kiom granda estas la influo, sociala kaj kultura, kiun alportas la enkonduko de la nova koncepto pri morto. Ni devas pripensi ankaŭ, ke la apero de la nova koncepto pri morto, sen sufiĉa studo de supremenciitaj aferoj, povas lasi sur la kultura historio grandan makulon, t.e. ŝanĝi la konceptojn pri morto kaj vivo, pri homo kaj homa vivo, kaj pri la mondo.
En la mondo troviĝas tiaj landoj, kiuj ne praktikas la organgrefton el cerbomorta homo, kiel Israelo. Kaj, laŭ la enlanda enketo pri publika opinio, inkluzive de respondo mi ne povas trovi ian bonan solvon, pli ol duono da homoj ne rigardas la cerbomorton la morto de homo. Sub tiaj kondiĉoj, praktiki la organgrefton kaj efektive rekoni la cerbomorton la morto de homo estas nenio krom kreskigi materiisman homkoncepton kaj forrabi la koron ami la vivon de planto k.s. kaj akceli malestimon al la homa vivo kaj formi sangodoran malhumanan kulturon. Kiam ni vidas la lastatempajn neordinarajn hommortigojn, sinsekve okazantajn, preskaŭ sendistingajn, kvazaŭ oni rigardus homojn kiel simplaj aĵoj, ni ne povas ne rekoni, ke homa koro komencis ŝanĝiĝi en neordinara direkto, ekde la komenco de la moderna tempo.
Oni diras, ke sciencistoj praktikas ĉion, se tio estas teknike ebla, kaj tamen, en ĉi tiu mondo ekzistas aĵoj, kiujn oni devas nepre ne krei, kiel ekzemple nuklea bombo, biologia armilo kaj klonhomo, kiujn oni nepre neas. Oni do ne rezonu en kurta cirkvito, ke oni povas praktiki ĉion, se tio estas teknike ebla kaj se tio celas vivigi homon. Ni tre deziras gardi de tia malbono la homan majestecon almenaŭ en nia lando.
Interalie, kiam ni pripensas laŭ la koncepto pri morto kaj vivo ene de religio, la laŭleĝa agnosko de cerbomorto kaj tia organgrefto povas esti ege temerara aranĝo neglekti la eternajn stabilecon kaj feliĉon de l homa animo. Precipe, kiam ni rigardas ĉi tiun demandon tra la instruoj de Oomoto, ni povas vidi vive kaj klare la realan staton de la moderna malbono: ĉi tio respektas nur fizikan vivon, sed neglektas la ekziston de animo, kiu estas metafizika vivo, kaj pligrandigas la koncepton de meĥanika homo, perdinta sian karakteron.
daŭrigi => |