Signifo de morto

Laŭ la instruo de Oomoto, la homo estas vivaĵo, konsistanta el unuiĝintaj spirito kaj korpo, donitaj de Dio, kaj li naskiĝas post jena procezo: en patrina utero okazas fekundiĝo kaj, poste, spirito kaj korpo kunligiĝas tre konekse. Post la naskiĝo ili ambaŭ sekvas la procezon de kreskado preskaŭ en unueco, kaj formiĝas ne facile disigeble, kaj kiam la homo atingas majoritaton, liaj spirito kaj korpo finfine fariĝas kompletaj kune (en Oomoto oni diras, ke viro fariĝas kompleta ĉirkaŭ 30jaraĝa, virino ĉirkaŭ 20jaraĝa).

Kiel mi jam skribis, homa morto realiĝas, kiam apartiĝas animo kaj korpo, solide ligitaj unu kun la alia, kaj tamen, ili ambaŭ ligiĝas reciproke ne nur per ĉiuj organoj, sed ankaŭ per ĉiuj ĉeloj, t.e. ili troviĝas en kompleta unuiĝo: ilia apartiĝo estas ne facila. Sekve, por ni, homoj, la morto estas la plej granda limo inter la du mondoj, materia kaj spirita, kaj por la animo kaj korpo ĝi havas ekstreme gravan signifon.

Kvankam multaj el la nuntempaj homoj eble ne kredas, tamen, kiam la homa animo forlasas la korpon kaj eniras en la spiritan mondon, ĝia figuro aspektas sama kiel tiu de la korpo tuj post la morto. Ĉi tio, nuntempe, estas komuna saĝo inter tiuj homoj en la mondo, kiuj okupiĝas je la studo pri spiritismo aŭ spiritualismo.

Aŭdante la vortojn, “animo eliras el la korpo”, multaj homoj eble supozas tian verkon, kiu kuŝas en librovendejo kun titolo “Fenomeno de anima foriro el la korpo”. Sed, tio ne estas foriro, kiu signifas la morton de homo, kaj tamen, tio aŭ “preskaŭmorta travivaĵo” estas fenomeno: unu parto de animo provizore lasas la korpon, kaj ŝvebante sub la plafono de ĉambro, malsuprenrigardas al sia materia korpo, kaj nepre revenas en ĝin. La morto de homo malsamas: lia animo komplete disiĝas de la korpo kaj jam neniam revenas en tiun antaŭan korpon kaj tamen ĝi iras en la spiritan mondon por tie travivi eterne (kvankam animo ofte renaskiĝas aŭ reenkarniĝas en la materia mondo).

Ĉi tie mi iom menciu la signifon de la ekzisto de la homo en la reala mondo, t.e. kial homoj naskiĝas en ĉi tiu mondo. Povas esti ke ĉi tio iom devojiĝos de la temo, sed mi pensas, ke tio povas esti utila, kiam ni konsideras la influon de la cerbomorto/organgrefto sur la animo aŭ spirito.

La homo, se diri principe, estas tia vivaĵo: spiritido (ĉielula infano, malforta spirita vivo) inter ĉielulaj geedzoj en la Ĉiela regno enloĝiĝas en fekunda ovo en patrina utero de iu virino en la materia mondo, kaj la embrio kreskas, kaj naskiĝas en ĉi tiu mondo; jen tia estas homo. Kunfondinto Onisaburo DEGUĈI diras en sia verko Rakontoj el la Spirita Mondo:

”Kiam en la ĉielula regno ĉielulaj geedzoj ekhavas amrilaton kaj dissemas spiritidojn sur la teron, kaj surteraj geedzoj, kiuj havas profundan motivon, tuj sentas ian etoson kaj ekhavas amrilaton kaj la virino gravediĝas. La embrio estas spiritido, semita de ĉielulaj geedzoj (el Tama-no-iŝizue 5, volumo 19a de Rakontoj el la Spirita Mondo).”

La homo, naskita en la reala mondo, penas poluri kaj hardi sian animon (kreskinto el spiritido ) en la ĉiutaga vivo de ĉi tiu mondo kaj en la konflikto de bono kaj malbono kaj, post la morto, la animo revenas al la Ĉiela regno kiel ĉielulo. En Rakontoj el la Spirita Mondo troviĝas la frazoj:

“Malsame de aliaj bestoj, post la morto, la homo unuafoje eniras en la spiritan mondon kaj, reviviĝinte, komencas la vivon de la ĉielula regno, tial ni devas scii, ke la vivo de la nuna homa korpo estas nenio alia ol tiu nur por tia aranĝo (la volumo 56a, enkonduko)”.

Nome, la reala mondo estas “asketejo” kaj “ĉielula lernejo” por fari la homon ĉielulo kaj, krom tio, ĉiu homo naskiĝas kun la celo servi por Dia afero, t.e. fari la realan mondon ĉielula regno. Sekve, la homo devas labori tra la tuta vivo por Dio, la mondo kaj homaro, li devas plenumi la asketadon de la materia mondo kaj li devas reveni en la Ĉielan regnon post la morto, sen fali en la inferan regnon, sen vagi en la intera regno. Kunfondinto Onisaburo DEGUĈI jene diras:

“Se la homo estas servanto por la regado de la ĉielo kaj tero, nome, la floro de la ĉielo kaj tero aŭ la vivanta sanktejo de Dio, li ne estas sama kiel aliaj animaloj. Li estas tiu, kiu devas labori anstataŭ Dio (enkonduko, volumo la 56a, Rakontoj el la Spirita Mondo)”.

Por igi homojn atingi la celon de homa vivo, la religio forigas la obstaklojn, kiuj malhelpas animojn marŝantajn al la Ĉiela regno, tra la vivo en ĉi tiu mondo kaj ankaŭ en la postmorta mondo, kaj ĝi instigas homojn al la granda misio konstrui la surteran ĉielulan regnon; jen estas la tasko de la religio. Ĉar por la homoj la morto estas grava vojforko, kie oni devas pripeti la juĝon de Dio pri la rezulto de sia vivo, ankaŭ post la morto de la homoj la religio petpreĝas al Dio por ke iliaj animoj senakcidente supreniru al la ĉielula regno kaj tie akiru la eterne trankvilan vivon kaj, krome, ĝi klopodas por konduki ilin al bono.

Nun, mi tuŝu la signifon de morto, nome, kial al homo nepre venas morto. Bedaŭrinde, al ĉi tiu demando neniu el ĝisnunaj sanktuloj donas kontentigan klaran respondon.

Sed, koncerne tiun demandon, Kunfondinto Onisaburo DEGUĈI klarigas: estas granda malĝojo, ke ĉiun homon atendas la bariero tiel nomata “morto”, sed en la rigardo de la plej kompatema Dio, travidanta ĉion en la eterna tempodaŭro, la morto estas io, kiun al la homo Li donas kiel rimedon por evoluigi la animon. Nome, la morto estas “rimedo de evoluo” de homa animo: se homa korpo ne mortus, la animo restus senŝanĝa eterne alterniĝante en la sama situacio. Homa animo salte progresas kaj evoluas per la ŝanĝo de situacioj kaj per la spertado de la ŝanĝoj; Dio, kiu deziras la senliman progreson de homa animo, ĉiam instigas homojn al progreso, tiel ke Li donas morton al ili kaj igas ilin plurfoje ŝanĝi sian korpon kaj ripeti la naskiĝon kaj morton.

Kaj, kvankam tute nature, la materia korpo post la disiĝo de la animo laŭgrade malvarmiĝas kaj putras, laŭ la leĝo de la natura mondo. Nome, la “morto” signifas la morton de la materia korpo, sed ne tiun de animo.


<= hejmen

daŭrigi =>