Momento de Morto
En Rakontoj el la Spirita Mondo de Kunfondinto Onisaburo DEGUĈI, troviĝas detalaj priskriboj pri la momento de homa morto kaj ankaŭ pri la posta situacio de la homa animo. Interalie, en la 47a volumo, li skribas: La morto de homo realiĝas en tiu momento, kiam la batado de la koro ĉesis, kaj tiam ankaŭ animo komplete disiĝas de la korpo. Mi skribu ankoraŭ pli detale pri la momento de la morto.
En ĉapitro 11 de la sama volumo troviĝas klarigo pri la disiĝo: Kiam la batado (de la koro) komplete ĉesis, la spirito (aŭ animo), kiu estas homa substanco, povas tuj reviviĝi en la spirita mondo. Krom ĉi tiu klarigo troviĝas ankaŭ aliaj: Ìuste kiam la funkcioj de pulmoj kaj koro komplete ĉesis, spirito kaj korpo komplete disiĝas. La animo atendas la kompletan ĉeson de korbatado kaj ĉe la atingo de tiu momento ĝia tuto eliras. La kialo ke la spirito (aŭ animo) ne disiĝas de la korpo ĝis la kompleta ĉeso de la batado de la koro, kuŝas en tio ke la koro konformas al emocio. Jen tiamaniere en la sama ĉapitro troviĝas kvar tre similaj esprimoj. Kaj, tie, la vorto komplete estas uzata en komuna senco, kaj la esprimo kompleta ĉeso estas aparte akcentata.
Ĉi tiu vorto komplete en la kvar partoj ŝajne tenas en si tre profundan signifon. Se ekzempli, kaze de la kormorto, kutime kuracisto anoncas la morton en la malsanula ĉambro de hospitalo, kiam la ondmovo sur monitoro, montranta la korbaton, iĝis glata, sed, se ĉi tiun glatan ondmovon oni rigardas en pli preciza monitoro, aperas ankoraŭ tre subtila ondmovo kaj ĉi tiu daŭras dum iom da tempo, laŭdire. En ĉi tiu stadio la korbato ankoraŭ ne atingas la kompletan ĉeson kaj ankaŭ ne estas momento, kiam disiĝas animo, kiel klarigas Kunfondinto Onisaburo. Kiam ĉi tiu subtila ondmovo komplete malaperis, povas esti momento de la kompleta ĉeso de la korbato kaj ankaŭ la momento, kiam animo komplete disiĝas de la materia korpo. Al mi ŝajnas, ke la vorto komplete estas esprimo, kiu premisas la staton, t.e. subtilan movon.
Ìis antaŭ kvaron-jarcento, ni ofte aŭdis epizodon, ke post kiam kuracisto diagnozis iun kormorta laŭ la tri simptomoj (korbatĉeso, spirĉeso kaj fiksiĝo de midriazo), subite sin levis la kadavro en la ĉerko lantmove. Ĉi tio apartenas, ni povas diri, al la speco de jenaj ekzemploj: malgraŭ la diagnozo de kuracisto, t.e. jam ĉesis la korbato, la korbato ankoraŭ ne ĉesis komplete. Ĉi tiuj kazoj eble estas la kaŭzo, ke oni ne povas cindrigi kadavron sen forpaso de 24 horoj post la konstato de la morto.
Kiel vi jam bone scias, la leĝo eldiras: Oni difinas tiam cerbomorto, kiam la funkcio de la tuta cerbo, inkluzive de cerbotrunko, neinversigeble ĉesis. Sed, homa koro, en tia stato, ankoraŭ vive batas, kvankam subtenata de la aparato por tenadi la vivon, t.e. aparato de artefara spirado k.s.. Eĉ se oni transplantas la koron, kiu jam ĉesis batadi, ĝi malfacile enradikiĝas, sekve oni eltiras la koron ankoraŭ batantan. Kvankam tre strange, ĉe la cerbomorto oni tre haste eltiras organon, jam ne parolante pri la 24 horoj post la mortkonstato, kaj la leĝo difinas ĉi tion morto; eĉ en la sama stato de cerbomorto oni difinas vivanta la homon, kies organo restas neeltirita.
Pardonu min ripeti la samon: laŭ la instruo de Oomoto, tia stato ankoraŭ ne montras, ke la animo disiĝas de la korpo. Eĉ se la cerbo jam troviĝus en absolute neinversigebla stato, tion ankoraŭ oni ne povas nomi individua morto. Sekve, se oni transplantus tiun ritme batantan koron al ricevanto, tio ja signifas la transplanton disde la homo, ankoraŭ ne mortinta: ja afero, tute ne akceptebla.
daŭrigi => |