Forlaso de Animo
La procezo ĝis la morto ne samas laŭ la individuo, sed tio, kio estas komuna al ĉies morto, estas la kompleta disiĝo de la animo disde la korpo.
Ìenerale, la animo de la mortinta homo, jam preskaŭ disiĝas de la korpo kaj vagas en la spirita mondo. Eĉ en tia stato, se parto de la animo restas en la korpo, la tuta animo denove povas reveni en la antaŭan korpon laŭ la reboniĝo de korpaj kondiĉoj. Se oni rigardas ĉi tiun staton el la spirita mondo, la animo ligiĝas kun la korpo per maldika longa fadenaspekta spiritlinio (en Oomoto oni nomas Tamanoo japanlingve; alinome gemŝnuro aŭ spiritŝnuro), kaj, kiam la korpaj kondiĉoj estas kontentigitaj, la animo rapide revenas al la antaŭa korpo, kondukate de la spiritŝnuro.
Kial eblas tia afero? Ĉar la kvanto de animo, restanta en la korpo, estas ŝanĝiĝema. Kiel oni ofte diras, malatenti / neinteresiĝi / maltrankviliĝi k.s., la korenergio, komuna je ĉi tiuj esprimoj, povas esti animfunkcio, kaj homa animo ne ĉiam koncentriĝas en la korpo, sed ĝi, en multaj okazoj, disestas en diversaj direktoj. Nome, parto de animo ĉiam libere eniras kaj eliras la korpon. Krome, la substanco de animo estas penso, kaj, malsame de materio, la penso estas elasta laŭ plilongiĝo; kiom ajn malproksime troviĝas la animo, for de la korpo, ĝi povas momente reveni en sian korpon.
Alia kialo konsistas en tio, ke homan korpon saturas aĵo, duonspirita kaj duonmateria nomata Haku (en nia lando, sed ĝenerale oni nomas ĝin etero aŭ ektoplasmo). Origine, animo kaj korpo estas kontraŭpolusaj ekzistoj kaj troviĝas en malsamaj dimensioj: en tia stato estas malfacile, ke ambaŭ konekse agu unu sur la alia. Tial, la aĵo, la intera ekzisto (duonspirita kaj duonmateria), nomata Haku plenumas la cementan rolon inter la du; ĉi tio saturas ne nur ĉiun organon, ekzemple, cerbon, koron k.s., sed ankaŭ ĉiun ĉelon, kaj tiel ĝi komplete unuigas animon kaj korpon kaj igas ilin funkcii.
Eĉ en la kazo de cerbomorta homo, kies animo preskaŭ forestas, en lia korpo restas Haku, kaj al ĉi tiu duonspirita parto ligiĝas parto de lia animo, kaj la animpeco restas en la tuta korpo, en tia maldensa stato, al kiu eblas apenaŭ subteni la korpon. Tia homo, kiu kuŝas en vegetala stato (malsame de cerbomorto, cerbtrunko ankoraŭ vivas), en tia sama stato jarojn vivas en la reala mondo; eĉ dum tiu periodo la animo vagas en la spirita mondo kaj ofte okazas, ke pro ia kazo la animo revenas en sian korpon kaj la paciento reakiras antaŭajn normalajn vortojn kaj kondutojn.
Sed, eĉ la animo en tia duone disiĝanta stato ne povus subteni sian korpon, se oni eltirus unusolan organon de la korpo, nome, koro k.a.. En tia kazo la animo, kiu restas en la korpo, rompas la ligilon kun la korpo kaj, tiam, la maldika spiritŝnuro estas tranĉita kaj la tuta animo disiĝas. En ĉi tiu momento homo komplete atingas la morton.
daŭrigi => |