Ĉapitro 3
Animo kune kun ĉiuj ĉeloj kaj organoj
Rilato inter animo kaj korpo
Animo kaj korpo troviĝas en relativa rilato kaj, simile al pozitivo kaj negativo, pluso kaj minuso, akvo kaj fajro ktp. , situas en kontraŭaj polusoj, kaj inter ili ekzistas leĝo de anim-super-korp-ismo, instruata de Oomoto.
Se ni aplikas ĉi tiun leĝon al la homo, animo situas sur la pozicio de ĉefo, kaj korpo, sur tiu de subalterno; se ni aplikas ĝin al la tuta universo, Dio, la absoluta ekzisto (Spirito), situas sur la pozicio de ĉefo kaj ĉiu estaĵo (Korpo), kreita de Li, subalterno. Nome, kaze de la homo, la animo estas substanco kaj la korpo estas ujo aŭ loĝejo, do, korpo estas movata de animo. Sed ĉi tiu anim-super-korp-ismo estas leĝo sur la ago; en ekzisteco, unueco de spirito (animo) kaj korpo estas vero kaj leĝo.
Aŭskultante ĉi tion, oni pensus ke la instruo de Oomoto estas dualisma kun spirito kaj korpo, sed tio ne estas ĝusta. Spirito kaj korpo naskas forton per necesa unuiĝo. Oomoto, do, se diri, klarigas trialismon, t.e. triunuon, konsistantan el spirito/forto/korpo. Ìenerale, la instruo de dualismo emas rigardi la korpon en pli malalta kaj malnobla pozicio, kompare kun spirito, sed la korpo, konsiderata de Oomoto, havas tre gravan rolon produkti forton unuiĝinte kun spirito, do, Oomoto ne traktas korpon nur malalta kaj malnobla.
Homa korpo estas grava ujo por konservi kaj nutri la animon; kvankam en la maniero diferencas de la animo, la korpo ludas gravan rolon servi, kiel Dia sanktejo (karna sanktejo por dispirito), por la sankta laboro konstrui la ĉielulan regnon sur la tero.
Nu, en homa korpo, kiel jam menciite, tute pleniĝas animo kaj ĉi tiu faras vivagadon ĉe ĉiu organo kaj ĉe ĉiu ĉelo. En ĉiu unuopa ĉelo troviĝas DNA propra al tiu homo, kaj tie gravuriĝas la anima karaktero de tiu homo, kaj tra tia formo k.a. la animo kaj la tuta korpo komplete unueciĝas, kaj ili, kiel tuto kun karakteriza propreco, faras unuecan agadon, kaj senĉese plenumas la tutan taskon de homo.
El tiaj rilatoj inter spirito kaj korpo, precipe menciinda estas tio, ke ĉiuj organoj de homa korpo dividas inter si ankaŭ pensajn funkciojn, posedatajn de la animo. Nome, ĉe anima funkcio kaj la funkcioj de ĉiu organo troviĝas la forta interna korelacio. Mi diru pli konkrete: la abdomeno de homa korpo estas centro, kie animo kolektiĝas kaj kvietiĝas, kaj de la malnova tempo oni diras, hardi abdomenon (spiriton). Koncerne la cerbon, ĝi estas centro de la anima funkcio por respondi al la aferoj de la materia mondo, kaj la pulmoj havas la profundan rilaton internan kun animaj funkcioj, t.e. kredo, saĝo k.a.; la koro konformas al la emocio de amo, posedata de animo, kaj la du estas profunde ligitaj.
Tiajn rilatojn inter animo kaj ĉiu organo jene pravigas la frazoj en Rakontoj el la Spirita Mondo: Dia karaktero enfluas en ĉiujn partojn de homa korpo, similajn unu al alia, kaj konformas al ĉiuj (la 47-a Volumo, ĉapitro 20); plue, pri la interna rilato inter la amemocio de animo kaj la batado de koro troviĝas jena parto: Kial nedisiĝas la spirito disde la korpo, ĝis la korbatado komplete ĉesas? Tio estas, ĉar la koro konformas al emocio. La emocio apartenas al amo kaj amo estas substanco de homa vivo. Ĉar la homo havas amon, li havas la varmon de la vivo. Kaj dum tiu ĉi unuiĝo daŭras, troviĝas ekzisteco proporcia, do, la vivo de la spirito ankoraŭ restas en la korpo (la 47-a Volumo, ĉapitro 11)., kaj plue troviĝas frazoj: La emocio ne estas en la koro, nek devenas de la koro, sed ĉi tion oni atribuas al la koro, ĉar tio baziĝas sur la rezono de proporcio (ĉapitro 20).
Se ni pripensas ĉi tion en pli origina vidpunkto, la amemocio de homo devenas de la varmo de la amo de Mastra Dio, kaj loĝas en la animo kiel substanco de homa vivo, kaj krome, la amemocio, posedata de la animo, profunde ligiĝas kun la batado de la koro interne. Nome, la amemocio, posedata de animo, ne ekzistas en la koro, sed, ĉar inter la batado de la koro kaj la emocio de amo troviĝas proporcia rilato spirita kaj interna, la kompleta ĉeso de korbato kaj la disiĝo de animo kaj korpo okazas en la sama tempo. Mi ripetu: la kialo ke homa animo ne disiĝas de la korpo ĝis la kompleta ĉeso de korbato, estas tial, ĉar laŭ la rezono de proporcio la amemocio de animo ligiĝas kun la batado de la koro kaj subtenas la korpan vivon ĝis la lasta stadio.
Ĉi tion Kunfondinto Onisaburo jene resumas: La spirado de pulmo kaj la batado de koro ja estas vivo por ligi la spiriton (animon) mem, kiu estas substanco de homo: kiam oni rompas ĉi tiujn du sensojn, la spirito tuj rekonsciiĝas, sendependiĝas kaj reviviĝas (el Rakontoj el la Spirita Mondo, la 47-a Volumo, ĉapitro 11).
daŭrigi => |