Rilato inter animo kaj cerbo

Kiam ni parolas, ke tiel la batado de la koro estas vivo por ligi animon kaj ĝis la kompleta ĉeso de la batado, animo ne disiĝas de la korpo, ni ofte ricevas jenan demandon: “Se oni almetas artefaran koron, la kormovo neniam haltas, sed, ĉu homo eterne ne mortus en tiu kazo?”

Inter la jaŝiraj adorobjektoj en nia lando multe troviĝas speguloj, glavoj, ŝtonoj k.s.; tio estas, ĉar dispiritoj loĝas ankaŭ en neorganikaĵo. Same al tio, eĉ en la neorganika artefara organo loĝas homa animo. Do, ĉu homo povus vivi eterne, se li almetus al sia korpo artefaran koron kaj la korbato daŭrus eterne? Tio estas neebla!

Homa animo ligiĝas ne nur kun la koro, sed ankaŭ ĝi saturas ĉiun organon kaj ĉiun ĉelon, tial, se la gravaj organoj krom la koro perdos la funkcion, la animo ne povos plu subteni la korpon kaj, eĉ se la artefara koro moviĝados, animo disiĝos de la tuta korpo kaj reiros al la spirita mondo.

Hodiaŭa scienco klarigas, ke homaj intelekto, sento kaj volo naskiĝas el cerbo, precipe el cerebro (nov-kortiko). Jam bone konate, ke cerbo regas tian spiritagadon, sed, kio igas ĉiun parton de la cerbo tiel funkcii? Tio estas animo, imanenta en la korpo; animo posedas intelekton, senton, volon k.a.. Cerbo nur fidele plenumas sian taskon en la reala mondo, ligante sin kun la animo. La funkcian morton cerban oni emas prijuĝi individua morto, ĉar tio forprenas de la homo la realajn funkciojn de konscio kaj movo, inkluzive de intelekto, sento kaj volo, sed la animo, kiu restas en la korpo kun ankoraŭ daŭre batanta koro, ekzistas sen perdi la funkcion, posedante la personecon kun intelekto, sento kaj volo.

Sekve, kvankam nekredeble, tia korgrefto en la stato de cerbomorto ofte transplantas al ricevanto eĉ la animon de donanto. En la libro “La koro memoras – notoj de iu paciento korgrefta (Kadokaŭa-ŝoten)” de sinjorino Clire Sylvia en Usono, kiu estis pritransplantita per koro kaj pulmo samtempe, en 1988, troviĝas klara priskribo pri la fakto, ke eĉ la karaktero, gusto kaj memoroj de donanto estas transplantitaj al ricevanto. “Per tio ke mi ricevis organgrefton, mi ricevis ankaŭ la animon de donanto,” skribas la sinjorino. Krome, troviĝas alia simila libro kun titolo “La ĉifro de la koro (eldonita de Kadokaŭa-ŝoten)”, verkita de Pauel Peasall, psikoneŭroza imunologo.

La koro havas aparte fortan rilaton kun animo kaj , kaze de korgrefto, ofte okazas, ke eĉ la animo de donanto estas transplantita. Post la transplanto, la animo de donanto foje kunvivas en ricevinto, foje suferigas la ricevinton per venĝosento, sed, ĉiuokaze, la animo devas vagi sur la tero, ne povante tuj reviviĝi en la spirita mondo. Precipe, en la kazo, ke oni eltiras organon sen permeso de paciento mem, la venĝosento iĝas, al mi ŝajnas, pliprofunda.

Aldone, la rilaton inter animo kaj koro, aŭ animo kaj cerbo, ni povas konstati en biologia vidpunkto. En la periodo, kiam homo troviĝas en la utero de sia patrino, kun la nomo embrio, t.e. 18 aŭ 19 tagojn (post la eniro en la trian semajnon) post la fekundiĝo, la rudimento de la koro formiĝas kaj komencas la ritmomovon. Kontraste kun tio, la rudimento de cerbo, laŭdire, formiĝas pli malfrue, t.e. ĉirkaŭ 32 tagojn (post la eniro en la 5-an semajnon) post la fekundiĝo. Ĉi tiu fakto pruvas, ke la koro havas tre profundan rilaton kun la vivo, pli fruan kaj pli originan ol la cerbo.


<= hejmen

daŭrigi =>