Ĉapitro 4

La korpo estas prunteprenaĵo de Dio

Ĉu konduto de amo?

Iuj el budhanoj rigardas la cerbomorton kaj organgrefton budhoservo signifanta kveston kaj, tial, amaskomunikiloj raportis ĝin kiel konduton de amo. Kaj, nun oni komprenas ĉi tion publika opinio. Sed, ĉu tio vere pravas?

En la nuna socio, kia regata de homo-plejsupera-ismo, homoj emas pensi, ke ili havas la rajton mem decidi ĉion, eĉ forstreki la senvaloran vivon per sia propra volo, kiel oni povas trovi en la eŭtanazia ideo. Ĉar homoj rigardas cerbomorton laŭ tia pens-maniero, homoj emas juĝi: ili havas rajton cedi al alia la parton de l’korpo laŭ sia penso aŭ intenco, ĉar, kaze de cerbomorto, la cerbo falas en neinversigeblan funkciperdon kaj troviĝas en absoluta stato direkte al cerbomorto.

Tiamaniere, la nuntempa tendenco de material-isma ideo tenas en si grandan eraron, ke ĝi igas homojn iluziiĝi: kiam la korpo atingis la finan periodon, homoj pensas, ke liveri sian korpon por savi la vivon de alia homo devas esti amkonduto. Alivorte, ie en sia penso, multaj homoj havas tian fierecon, ke ili rajtas libere trakti sian korpon laŭ sia volo, ĉar ili pensas, ke ĝi estas ilia propra posedaĵo.

Origine homaj vivo kaj morto estas favoraĵoj de Dio, do, ambaŭ apartenas al la mano de Dio (aŭ Budho). Oomoto klarigas, ke homaj spirito kaj korpo estas partospirito kaj partokorpo, liveritaj de Dio, kaj ambaŭ ne estas privataj posedaĵoj de individuo, sed prunteprenaĵo de Dio, kaj, tial, oni devas utiligi ilin laŭ Dia volo kaj igi ilin plenumi la originan taskon.

Koncerne ĉi tion, en Rakontoj el la Spirita Mondo troviĝas jenaj montroj:

“Ĉar Dio estas prapatro de niaj spirito kaj korpo, nia korpo, kvin ŝakuojn (ĉirkaŭ 152 cm.) alta, estas prunteprenaĵo de Dio (la 35-a Volumo, ĉapitro 1).” Kaj la verkinto plu igas la personon rakonti: “Niaj animo kaj korpo ambaŭ tute ne estas niaj privataj posedaĵoj, sed prunteprenaĵoj de Dio (la 14-a Volumo, ĉapitro 7).” Aŭ “Se homa korpo estas vivanta sanktejo de Dio, ni devas zorgoplene ĝisfine gardi ĉi tiun korpon, sed pro mia anima stulteco, mi difektis kaj ŝiris la gravan karnan sanktejon. Do, mi ne scias, kiel pardonpeti al vi, kiu dotis nin per la spirito kaj korpo. Ha, mi vere kulpas! (la 43-a Volumo, ĉapitro 4)”

Tiamaniere, homa korpo estas prunteprenaĵodeponaĵo de Dio; sekve, dum la tuta vivo homo devas atenti aŭ zorgi pri sia korpo por ne rompi ĝin, kaj ĉe la morto ni devas ĝin redoni al Dio en la sama stato kiel la antaŭa, kun granda danko.

Ĉi tio estas aplikebla ankaŭ al la manieroj de funebro kaj enterigo. Ankaŭ la kutimo ĝentile enterigi aŭ entombigi la kadavron aŭ cindron povas esti unu motivo por esprimi la dankemon al Dio aŭ Budho. Do, se ni propravole rezignus la funebran ceremonion aŭ efektivigus la disĵeton de cindro, tio estas nenio krom malestimo al nia propra korpo kaj aranĝo sen dankemo al Dio. Flankenlasante la kutimojn en aliaj landoj, oni devas multe pripensi pri la disĵeto de cindro en nia lando, Japanio.

Ĉirkaŭparolate estas, ke cerbomorto kaj organgrefto estas vivstafeto laŭ bona intenco, sed ĉi tio estas erara bonintenco, venanta de senscieco, kaj ĝi devas esti aprobita neniam. La homo, kiu estas nenio krom nura kreito, tute ne havas la rajton finigi la vivon kaj difekti la korpon aŭ cedi ĝin ja arbitre laŭ sia privata intenco. Kial oni povas diri “ama konduto” tian fieran konduton, kia ignoras ĉiutagan favoron de la Kreinto?

Tia konduto transplanti al alia homo la organon de paciento en cerbomorta stato, sen eĉ iom da klara kono pri influo kaj agado de homa spirito nomata animo sur la korpon aŭ pri postmorta stato de homo ebligus nenian esprimon krom homa orgojlo.


<= hejmen

daŭrigi =>