Demando kaj respondo pri la tigronesto kaj Gjokuzenismo

En la Dua Oomoto-Afero (1935~1945)3) troviĝas la epizodo nomata demando kaj respondo pri tigronesto, de Kunfondinto Onisaburo DEGUĈI. Ĉe la apelacia juĝejo de Oosaka Kunfondinto Onisaburo faris demandon kaj respondon kun tiama ĉefjuĝisto pri la zenaj vortoj,t.e. homo, falinta en tigroneston.

Demandis la ĉefjuĝisto: “kiel vi kondutos, se vi falis en la kavon, kie loĝas tigro?” Kunfondinto respondis, “Se mi estus nepre manĝita de tigro, kiom ajn mi forkurus aŭ batalus, de mia flanko mi manĝigus min al ĝi. Ĉar tiam al mi restos amo kaj fiero, kiel homo, post kiam mi estos manĝita”. Tiamaniere, Kunfondinto komparis aŭtoritatularon kun tigro, la falintan homon kun Oomoto, t.e. li volis kompare aludi, ke la aŭtoritatrularo intencas kulpigi Oomoton per ĉia rimedo. Troviĝas tiaj homoj, kiuj emas pensi, ke Kunfondinto Onisaburo aprobas la cerbomorto-organgrefton kiel konduton de amo, ĉar la afero homo donas sian korpon al tigro en la demando kaj respondo al ili eble ŝajnas konduto, sama kiel tiu de cerbomorto-organgrefto. Ĉikaze tamen troviĝas neniu alia vojo, ol doni la korpon al tigro, sed, kaze de cerbomorto-organgrefto, ankoraŭ troviĝas la vojo por elekti, t.e. registri en karto de donanto (la karto por prezenti la volon de organdono), do tute ne samas la kondiĉoj de ambaŭ. La ricevanto ne estas tigro kaj, cetere, ĉi tie troviĝas la libero por elekti la vojon eskapi de l’ manĝatako de tigro.

Kunfondinto Onisaburo ĉiam forte neis profit-emon egoisman, tamen klarigis la manieron de altruismaj vorto, koro kaj ago. Kvankam altruisma, li neis honoran morton (gjokusaj-ismon), kiu pereigas homon mem, sed li opiniis, ke oni devas observi ĉiam gjokuzen-ismon, principon ke oni gardu la koron kaj korpon ĝis la lasta momento. Koncerne saman temon, li klarigis, utiligante samprononcan vorton malsamsignifan: homo devas sekvi la vojon de “Ŝaŝin’kacujaku (fari aktivecon, ordigante sian hejmon kaj gardante sin mem), sed ne sekvi la vojon de “Ŝaŝin’kacujaku (nura sinofera aktivado)”.

Kunfondinto Onisaburo persvadis: oni ne uzu tetason aŭ riztason anstataŭ cindrujon, pensante ke ili estas oportunaj; oni ne faru eluzitajn getaojn brullignoj de forno, pensante ke ili tre bone brulas. Kaj, igi ĉiujn estaĵojn ĝisfine plenumi sian originan mision estas ambono kaj konformas al Dia koro. Nome, ĉiu homa korpo estas origine propraĵo de Dio, kaj ĉiu homo havas respondecon ĝin gardi kaj sekurigi per si mem ĝisfine; post la morto ĉiuj homoj devas humile redoni al Dio kaj tra la tuta vivo antaŭ- kaj postmorta ili devas neniam destini por alia uzo, jen tiel klarigas Kunfondinto.

Kvankam oni deziras vivigi ricevanton, en la plej grava momento, kiam disiĝas spirito kaj korpo, nome, ĉe la morto, oni rompas la stabilecon de animo, ŝiras varman haŭton, eltiras la batantan koron, kaj transplantas ĝin al alia – tian ekstreme absurdan eltiron nia ŝtato intencas leĝsistemigi, la amaskomuniloj laŭdas kiel amkonduton kaj eventigas elspezante grandegan koston, kaj la ŝtato per sia tuta forto instigas la kunportadon de la don-antokarto. Nome, farante la esprimon savu la vivon (de alia) kiel signalvorton, oni jesas tiun ĉi absurdan transplantadon kaj malestimadas homan morton, kiu estas grava okazo por reviviĝo de homa animo en la spirita mondo.

la Dua Oomoto-Afero (1935~1945): la siatempa japana registaro subpremegis Oomoton kontraŭ ĝia pacifismo kaj universalismo kun la suspekto pri leĝrompo de “Leĝo pri Publika Ordo”, “Malrespekto kontraŭ tennoo”, “Leĝo pri Eldono” kaj “Leĝo pri Gazetaro”. La aŭtoritatularo konfiskis la sanktan terenon de la organizo Oomoto kaj devigdetruis kelkcent organizajn instalaĵojn, t.e. sanktajn templojn k.a. en la tuta lando. La geedzoj DEGUĈI (Onisaburo kaj Sumi) estis enkarcerigitaj dum ses jaroj kaj ok monatoj sen verdikto, kaj, samtempe, kiam finiĝis la Dua Mondo-Milito, la afero solviĝis.

<= hejmen

daŭrigi =>