Posedanto de korpo
Ankoraŭ iom mi tuŝu la posedrajton de homa korpo.
Antaŭe mi jam parolis, ke homa korpo estas prunteprenaĵo aŭ deponaĵo de Dio kaj tial la homo ne rajtas libere trakti ĝin propravole. Tio signifas, ke la homo ne havas la rajton decidi la finon de sia vivo aŭ la cedon de sia korpo. Ĉi tio estas sama kiel tio, ke eĉ socie la homo ne havas la rajton de memmortigo.
Se la aprobo de cerbomorto-organgrefto montras la decidon de la volo cedi la korpon en neinversebla stato, la jesa registro de donanto-karto povas esti testamento, kiu validiĝas jam antaŭmorte: estas dubinde, kiom da diferenco troviĝas inter ĉi tiu decido kaj la decido de memmortigo kaj eŭtanazio esence.
Multaj el memmortigoj kaj eŭtanazioj povas esti tiaj: homoj rezignas sian vivon, kiam ili falas en la malesperan situacion de la spirito. Cerbomorto-organgrefto estas rezigno de la vivo, kiam homoj falas en la malesperan situacion de la korpo. Al mi ŝajnas, ke inter la anticipaj decidoj ĉe ambaŭ kazoj esence ne troviĝas tiom granda diferenco.
Kiam ni konsideras tiel, ni ne povas ne suspekti, kiom da diferenco troviĝas esence inter tio ke la ŝtato agnoskas en la leĝo cerbomorto-organgrefton kaj instigas la registron sur la karto de donanto, kaj tio ke la ŝtato instigas homojn al memmortigo aŭ eŭtanazio. Se la ŝtato vere agnoskas homan korpon kiel la propran posedaĵon de koncerna persono kaj vere respektas la volon de individuo, ĝi devas agnoski ankaŭ memmortigon kaj eŭtanazion, mi opinias.
Ĉe ĉiu religio memmortigo estas preskaŭ komune konsiderata kiel unu el plej grandaj pekoj. Koncerne ĉi tion, Kunfondinto Onisaburo DEGUĈI igas personon paroli en Rakontoj el la Spirita Mondo jene:
Nu, memmortigo estas peko el pekoj. Via korpo tute ne estas via propraĵo. Korpo kaj ankaŭ animo estas gravaj deponaĵoj de Dio; ne faru tian kapricaĵon, se vi farus, tiu peko restos eterne ne pardonita. (la 25-a Volumo, ĉapitro 4) Aŭ Via memmortigo estas peko el pekoj. Se via vivo neeviteble finiĝos, vi ja povos iri al la ĉielula regno, sed, homo, kiu kaprice forĵetos sian vivon, ne povos supreniri al la ĉielula regno. Nepre li iros al infero: repripensu, mi petas. (la 60-a Volumo, ĉapitro 18)
Mi ripetu, tio ke homo antaŭdecidas la praktikon de cerbomorto-organgrefto, signifas la decidon de rezigno kaj cedo de liaj vivo kaj korpo kaj estas la konduto sub la premiso ke li havas la rajton mem decidi tion praktiki.
Multaj el la modernaj homoj interpretas la ideojn respekto pri persona volo kaj rajto decidi laŭ la volo de individuo, kiuj estas la fundamenta principo de la moderna demokratiismo, plivastigante la signifon ĝis tia grado, kiel trakti la propran vivon; ili forgesas la veron, ke la homo estas Dia infano (partospirito de Dio) kaj Dia sanktejo (partokorpo de Dio), dotita de Dio per Liaj spirito kaj korpo, aŭ la veron ke la homo neniom havas sian propraĵon, ĉio estas favoraĵo de Dio (Kreinto); ili absorbiĝas je la ismoj homo estas la plejsupera, materio estas ĉiopova kaj scienca tekniko estas ĉiopova, kaj ili fariĝas tro orgojlaj kaj tro fieraj kvazaŭ iliaj (homaj) vivo kaj korpo estus iliaj propraĵoj. La ideo en la mondo troviĝas nenio, kio apartenas al homa individuo naskas al homoj la koron de absolutaj danko kaj kredo al Dio, kaj donas al ili la senton pri unuiĝo kun la universo. Ĉi tio, ni povas diri, estas necesa ideo, kiun devas posedi tielnomata kreito.
En Oomoto oni nomas ĉiela rabisto tian pekinton, kiu faras Dian posedaĵon sia propra. Koncerne la nomon ĉiela rabisto, en Rakontoj el la Spirita Mondo troviĝas klarigo, Ĉar la aĵojn, kiuj apartenas al Dio, oni volas rabi kaj fari sia propraĵo, Dio nomas lin ĉiela rabisto. (la 47-a Volumo, ĉapitro 9), kaj tiu ĉi admono estas plurfoje ripetata. Tiamaniere, la afero, ke la korpon, deponaĵon de Dio, oni arbitre donas al alia kiel sian propraĵon, tute ne estas konduto de amo, sed estas konduto de ĉiela rabisto, admone indikata de Dio, kaj jam ne necesas diri, ke ĉi tio aplikeblas al ne nur rezigno de korpo de donanto, sed ankaŭ al la penso egoisma de ricevanto.
daŭrigi => |