Ĉapitro 5

Post la morto nia figuro aspektas laŭ nia penso

Postmorta figuro

Multaj el la nun ekzistantaj religioj ne detalas homan situacion post la morto. Tial, la plejparto da modernaj homoj pensas, ke homaj vivo kaj koro malaperas post la morto (neniiĝo de animo) kaj do ili tute ne konsideras la ekziston de la spirita mondo post la morto.

Sed, la universo estas ne tiel simpla, ke multaj homoj imagas: ĝi estas tre malsimpla kaj plenplena je mistero. Post la morto de homo, lia spirito havas homan korpon, saman kiel li estis en la materia mondo, kaj ankaŭ la vivo kaj koro estas same kontinuaj, nome, li daŭre portas memorojn, volojn kaj pensojn. Ĉar Mastra Dio estas granda origino de la vivo kaj la eterna ekzisto, senkadukiĝa kaj senmorta, ankaŭ la homa spirito, kiu estas Lia partospirito, same vivadas sen malapero.

Samtempe, ĉar la substanco de homa spirito estas penso, en la materia mondo la formo de spirito ne aperas en homaj okuloj, sed, ĉar la spirita mondo havas karakteron, ke penso prenas formon, la spirito prenas sur sin la formon, konforman al la penso, do, en la spirita mondo ĉiu spirito aperas en la figuro, klare videbla.

Mi diru iom pli konkrete: tuj post la morto homa spirito aperas en la spirita mondo kun la sama figuro antaŭ la morto, sed la ekstera elemento de la spirito (tre densa penso, kiu estas materia elemento, kovranta la surfacon de la spirito) laŭgrade malaperas kun la tempopaso, ĉar en la spirita mondo ĝi ne estas uzata; kaj baldaŭ la penso (la plej esenca penso) en la interno de la spirito elmontriĝas kaj la spirito prenas la formon (aŭ figuron), konvenan al la kvalito de tiu penso. Nome, en la spirita mondo, la spirito , kiu havas en sia interno la plejbonan kaj plejbelan altruisman penson, fariĝas tre bela figuro, kaj la spirito kun la penso, egoisma kaj abomena, ŝanĝiĝas en tre abomenindan figuron. Kaj, baldaŭ kun tiaj figuroj la spiritoj per si mem transmoviĝas en la regionon, konforman al sia penso kaj tie trankvile vivas.

En la spirita mondo ekzistas tri grandaj spiritaj regionoj, nome, Dia regno (Ĉiela regno), intera regno kaj infera regno. La spiritoj en Dia regno estas nomataj ĉieluloj kaj havas plejbonan kaj plejbelan figuron; la spiritoj en la infera regno estas nomataj diabloj kaj havas malbelegan figuron. Nome, en la spirita mondo, ĉirkaŭ Mastra Dio, kiu estas ekzisto de la ekstremaj bono, belo, vero kaj amo, per si mem kolektiĝas la plejbonaj kaj plejbelaj spiritoj (ĉieluloj), adore al la DIO, kaj formas la grandiozan Dian regnon; la ĉieluloj trankvile vivas tie, organizante multajn klasojn kaj sennombrajn grupojn laŭ la gradoj de ambona virto, konformaj al ĉiu. Kontraste kun tio, la malbelegaj spiritoj per si mem malproksimiĝas de Dio kaj formas plej-malbelan kaj plejmalbonan inferan regnon. Ĉiuj ĉieluloj kaj ankaŭ ĉiuj inferuloj senescepte estas postmortaj figuroj de la homoj en la materia mondo.

Tiamaniere, post la morto la homo rekte portas en la spiritan mondon siajn pensojn kaj memorojn, kiujn li havis en la materia mondo, sed, male, kiam la homo naskiĝas en la materia mondo, li ne posedas la memorojn de la antaŭa mondo. Ĉi tio okazas, ĉar ĉe la naskiĝo la memoroj pri la antaŭmondo estas tute nuligitaj; ĉar la memoroj de l’antaŭa mondo neniom utilas por la homoj en la materia mondo, malhelpante al ili la asketadon.

Koncerne ĉi tion, en Rakontoj el la Spirita Mondo troviĝas jena montro:

“Koncerne homan spiriton, eĉ se la korpo pereus, la sento kaj konscio de sio, kiu estas substanco de homo, daŭre vivados. (la 23-a Volumo, ‘Spirita Fundamento 8’)” Aŭ pri la figuro tuj post la morto, troviĝas jena klarigo: “Eĉ se homo eniras en la postmortan vivon, li konservas la korpon en la formo, tute sama kiel li estis en la materia mondo, kaj troviĝas nenia distingo inter la figuroj, materia kaj spirita. (la 15-a Volumo, postparolo)”


<= hejmen

daŭrigi =>