Post la morto de donanto
Do, kun kiaj formo kaj pensoj vivas la donantoj de cerbomorto-organgrefto post la morto?
La respondo por ĉi tiu demando povas esti tre grava, do, mi volas pripensi, surbaze de la vortoj (Njozegamon) de Kunfondinto Onisaburo, kiu multfoje ripetas en- kaj eliron de la spirita mondo. En demandoj kaj respondoj de Kunfondinto troviĝas jenaj vortoj.
Demando de iu kredanto: Inter malsanuloj troviĝas tia homo, kiu testamentas, ke post la morto oni dissekcu lian korpon por la kontribuo de medicino. Kiel do fariĝas tia homo en la spirita mondo?
Respondo de Kunfondinto: Homo, kies korpo estis dissekcita en la materia mondo, estos same farita de ogro ankaŭ en la spirita mondo. Estas nature, ke li estas sekcita ankaŭ en la spirita mondo, ĉar li, nome, lia koro konsentis pri tio. (el la libreto Instruoj kaj dialogoj por misiistoj, de Kunfondinto, eldonita en la 30-a de aŭgusto, la 2-a jaro de Ŝooŭa)
Kredanto:Kiel fariĝas en la spirita mondo tiu homo, kiu donacis sian korneon al homo kun okuloj nevidpovaj?
Kunfondinto:Ankaŭ en la spirita mondo ties okuloj perdas la vidkapablon. (aŭskultis Jasuo SAKURAI, iama estro de Oomoto-Centro)
Povas esti ke la enhavo de ĉi tiuj respondoj de Kunfondinto kaŭzos konflikton en tia socio, kia klopodas por la disvastigo de la greft-medicino. Sed en la moderna tempo, kiam oni ignoradas ekziston de spiritoj, la respondoj, al mi ŝajnas, havas tre gravan signifon; sekve, eĉ se la enhavo eblas alporti la doloron al la tuta socio, ni kuraĝis skribi ĉi tie, juĝante, ke la vero devas esti tia, kian oni akceptu humile.
Mi ripetu: la spirita mondo estas mondo de pensoj, senlime granda, kaj, tie, la voloj kaj pensoj de homoj kaj spiritoj havas definitivan singnifon kaj alportas finfinan rezulton, ĉar en la spirita mondo ĉiuj aĵoj sur sin prenas konkretan formon, konforman al la eco de penso, posedata de ĉiu. Ĉar ĉi tiu leĝo regas la tutan spiritan mondon, la spirita korpo de homo, kiu antaŭmorte decidis la korpoferon kaj tion plenumis, estas dissekcita ankaŭ en la spirita mondo, responde al lia volo kaj penso.
Se ni pripensas, premisante tion, tiu homo, kiu jam antaŭmorte jese skribis sur la manifest-karto de sia volo kaj efektive donacis la organojn al alia, ankaŭ en la spirita mondo li havos figuron sen organoj, kaj ŝajne la penso longe regos la spiriton kiel la sekvaĵo de malsano.
Nome, homo, kiu pensis sia propraĵo la korpon, liveritan de Dio, kaj donacis la organon al alia, estas plenuminto de maltrafa bonintenco, ignoranta Diajn volon kaj favoron, eĉ se lia konduto celus la progreson de medicino kaj la feliĉon de alia; en la spirita mondo tiu maltrafa volo aŭ penso kon-kretiĝas kaj prenas la taŭgan spiritan figuron.
daŭrigi => |