Ĉapitro 6
Moderna medicino en transira periodo
Kuracado ankoraŭ mezvoja
Oomoto decidis demandi al la mondo pri cerbomorto kaj organgrefto, ĉar Oomoto havis kontraŭargumenton en la vidpunkto de sia instruo, ne nur pri la transplanto el la cerbomorta homo, sed ankaŭ pri tiu el la kormorta homo aŭ pri la vivkorpa grefto. Unue, mi priskribu pri aliaj greftoj krom cerbomorto-organgrefto, en la rigardo de la instruo.
En ĉi tiu artikolo mi jam skribis, ke homa korpo estas propraĵo de tiu homo, ĝin posedanta, tamen, liverita de Dio. Se ni klarigas ĉi tion plistrikte laŭ la instruo de Oomoto, ni povas diri, ke la transplanto al alia estu neniam permesita.
Kiel unu kaŭzon pri tio oni povas montri pekon tielnomatan Ikihadadaĉi (vundo de vivhaŭto), unu el pekoj de Kunicucumi (teraj pekoj) en ŝintoaj preĝvortoj Ooharajnorito, uzata en Japanio, ekde antikva tempo.
Koncerne ĉi tiun pekon, Kunfondinto Onisaburo DEGUĈI donas jenan interpreton en Rakontoj el la Spirita Mondo.
Nome: Ikihadadaĉi signifas tranĉi la haŭton de vivaĵo, kiu tenas naturdotitan virton. Sensignife vundi bestojn kaj ekscese haki bambuojn kaj arbojn estas ankaŭ pekoj. La korpo, plena je spiritenergio, mem posedas naturan plenumivon, kiu bone kuracas eĉ sen kirurgia operacio. Arte detranĉi kaj entranĉi korpopartojn povas esti rompo de la ĉiela leĝo kaj tio estas senutila akumulado de pekoj pri la vundo de homa korpo (la 39-a Volumo, Ooharaj-norito).
Nome, en nia lando, jam de malnova tempo, oni rigardas unu el la pekoj Kunicucumi tion, ke oni artefare detranĉas kaj entranĉas korpopartojn de homo kaj besto, kaj, laŭ ĉi tiu interpreto de Kunfondinto, ankaŭ la transplanto pri vivkorpo, aplikeblas al la peko.
Kaj tamen, la moderna medicino, kvankam ĉi tiu tre progresas, ankoraŭ troviĝas en transira periodo, laŭ la instruo de Oomoto. Sekve, se ni fidele observas la supran priskribon de Kun-fondinto, ni devas rifuzi ĉiujn kirurgiajn operaciojn. Sed, ĉar en la nuna mondo tio estas neebla, ni devas akcepti multajn kirurgiajn operaciojn, pensante ke la hodiaŭa medicino estas tiu en la transira stato.
Laŭ Kunfondinto, la vera medicino, klarigata de Oomoto, temas pri la spirita kompleta kuracado kaj li jene diras.
La dua grava afero por la purigo de la lando devas esti ekstermo de medicino. La kuracarto pli kaj pli prosperas kaj malsanoj pli kaj pli diskreskas. La moderna medicino povas esti ĉefo de la malpurigantoj de la lando. La mondo estas profanata de kuracartoj kaj ensorĉata de religioj. La medicino kaj la religio radikale detruas la belan ŝtatan formon de Dia regno. Malriĉuloj emas al pekoj kaj riĉuloj emas al hospitaloj. Ĉi tio estas naturo, ĉiela puno. La medikamento ne estas esenca kuracilo de malsano. La medikamento detruas homan spiriton kaj profanas Dian animon. Oni devas sin purigi per abstino kaj ĝin ekstermi. ellaso- Ni kriegas, ke ni ekstermu religiojn kaj kuracartojn! Sed, anstataŭ ili ni proponas grand-religion kaj grandkuracarton. (la revuo Ŝinrejkaj en la 7-a jaro de Tajŝoo,1918)
Troviĝas granda diferenco inter la nuna kuracarto kaj la grandkuracarto, proponita de Kunfondinto Onisaburo DEGUĈI. Sekve, estas tre malfacile en la nuna tempo deziri la idealan kuracarton kaj rifuzi kaj forigi ĉiujn operaciojn kaj greftojn; ni devas akcepti la kuracadon, konforman al la transira periodo, se ne, ni embarasos homojn kaj alportos grandan malutilon al la socio. En tia signifo Kunfondinto Onisaburo mem agnoskis la kuracadon en la transira periodo, kaj jesas la nunan kuracadon en sia moralutao.
Eĉ se preĝas vi
al ĉiela-tera Di
pro l malsandolor,
kuraciston en ĉi mond
neglektu vi neniam.
Ankaŭ kredantoj de Oomoto tre prudente respondas al la kuracado, escepte de cerbomorto-organgrefto.
Sekve, koncerne la hodiaŭan greft-medicinon, Oomoto diras en la organiza deklaro Postula letero pri la leĝprojekto pri cerbomorto-organgrefto (la 2-an de majo, la 9-a jaro de Hejsej, 1997): En la nuna stadio, ni pensas eĉ la transplanton neevitebla, tamen, kondiĉe ke ĝi ne kaŭzas la morton de donanto.
daŭrigi => |