Grefto sen morto
La morto de donanto en ĉi tiu organiza deklaro temas pri la kazo ke la transplanto nepre alportas morton al la donanto, sed ne signifas la morton, supozeblan pro la malsukceso de operacio aŭ alia danĝero.
Tiamaniere la hodiaŭa juĝo de Oomoto pri la praveco de la transplanto baziĝas sur la kriterio, t.e. ĉu la transplanto koncernas homan morton aŭ ne.
Kaj tamen, inter tiuj akcepteblaj transplantoj, nekoncernaj al homa morto troviĝas diversaj okazoj, tial oni ne povas rigardi ĉiujn egale jese. Kiam ni prilumas la nunajn ĉefajn transplantojn, nekoncernajn al homa morto, per la instruoj de Oomoto, ilin ni povas ordigi en du grupojn: unu estas transplanto kun forta neeco kaj alia, kun densa jeseco; laŭ ĉi tio, la greftojn ni povis dividi en jenajn kvar tipojn.
Nome: 1) absolute nepermesata de Dio 2) nepermesata (discipline punata de Dio) sed oni plenumas (tion sciante) 3) neeviteble permesata de Dio 4) permesata.
Se ni diras pli konkrete, ni povas montri por 1) absolute nepermesata la transplanton, koncernan al la morto de donanto, kiel mi jam menciis, nome, la organgrefton de la homo en la stato de cerbomorto.
Al la transplanto, nekoncerna al homa morto aplikeblas la supraj 2) 3) 4). Nome, la esprimo nepermesata el 2), t.e. nepermesata de Dio, sed oni plenumas (tion sciante) ne signifas, ke Dio pozitive punas, sed signifas la rekompencon, kies semon oni mem semis, rompante la universan leĝon; al ĉi tiu okazo 2) apartenas vivkorpa grefto kaj ostmedola grefto el parenco, organgrefto (inkluzive de kornea grefto) el kormortinto, kaj plue, al la okazo 2) aplikeblas (inter operacioj kaj dissekcoj) korpofero kaj operacio por estetika medicino (ĉi tiuj ĉiuj baziĝas sur la voloj de donantoj kaj ricevantoj). Kaj al la kazo 3) neeviteble permesata de Dio aplikeblas (kvankam ne temas pri transplanto) sangotransfuzo, sangofero, enmeto de artefara organo, ortopedia operacio (en la kazo nepre necesa). Por 4) permesata ni povas montri (kvankam ne temas pri transplanto) postmortan dissekcon (ekzekutiva aŭ justica sen volo de koncernato).
daŭrigi => |