Ĉapitro 7
Vivetikan ideon sur la bazo ekzisto de spiritoj
Kien la vivscienco?
Nu, hodiaŭa demando ne nur kuŝas en la cerbomorto kaj organgrefto, sed ankaŭ imanente troviĝas multaj seriozaj demandoj en la rapida progreso de vivscienco.
Kiel oni diras, ke la 21-a jarcento estas epoko de vivscienco, lastatempe rapidege progresas kaj disvolviĝas komplike multaj studoj pri fakoj, nome, gener-tekniko, geno-rekombino, klono, homa gen-kromosomo, ET-ĉelo (embria trunka ĉelo), k.s., sed tie jam troviĝas strukturo de iu grandega organizo, kiu klopodas profiti la fruktojn de la studoj por la industrio aŭ komerco; ĉi tiu fluo jam troviĝas en tia stato, kian haltigi neniu povos.
Sed, oni montras grandan problemon, kiu ebligas eĉ regi la estontecon de homaro,t.e. ĉiu el tiuj studfruktoj tenas en si la eblecon aŭ malordigi aŭ detrui la ekologian sistemon. Malgraŭ tio, la etika pruvo pri la vivo, elmetita antaŭ la danĝero, estas tre malforta, kaj ankaŭ la sinteno tion studi estas ĝenerale neaktiva; ja estas domaĝe!
Koncerne la progreson de tia vivscienco, nepre necesa estas la firmigo de vivetiko por reguligi ke ĝi ne agu eksterrajte; sed, kune kun la prokrasto de tio, la nesatigeble avidaj retoj de materiismo, utilismo kaj mamonismo, t.e. komercaĵ-utiligo pri la vivo, maljuste svarmas ĉirkaŭ la studataj fakoj en vivscienco kaj rapide plivastiĝas kaj tio pligrandigas la maltrankvilan etoson.
La homoj, kiuj okupiĝas je la firmigo de vivetiko, devas plenumi, en vasta vidkampo, por la eterna feliĉo de homaro, sen tio ke ili estos delogitaj de rajto, kaj, krome, devas ĝin difini terglobskale. Se estus malfacile vidi la unuecan opinion pro la religiaj kaj kulturaj diferencoj inter diversaj landoj, almenaŭ ĉiu ŝtato ekzamenu unuope. Por tio, senprokraste komencu interkonsiliĝi homoj, starantaj ĉe la justa vidpunkto en ĉiu kampo, t.e. ne nur en scienco, sed ankaŭ en filozofio, religio, juro, ekzekutivo k.a..
En nia lando, en la 63-a jaro de Ŝooŭa, 1988, novembro, oni fondis la Japanan Vivetikan Instituton kiel la organizon por studi diversajn demandojn pri vivetiko, farante 300 sciencistojn en ĉiu kampo iniciatintoj. Sed, post tio, ne atingis nin informo pri ĝia rimarkinda rezulto. Nun estas postulata pliforta organo, kiu povos tuj prezenti la tolersferon kaj klikon por la studo de vivscienco kaj ĝia utiligo.
Kia rezulto nin atendas en la estonteco de hodiaŭa maltrankvila situacio? Ĉu scienco, akirinta la malpermesitan frukton, finfine elmontros la diablecon kune kun kreskado de homa orgojlo?
Laŭ la instruo de Oomoto, por la solidigo de vivetiko nepre necesas la vidpunkto de la interrilato inter vivo kaj dispirito aŭ animo, sen ĉi tio la vera firmigo tute ne realiĝos. Al mi ŝajnas, ke ju pli progresos la moderna scienco, ignoranta la ekziston de la dispiritoj kaj animoj, des pli grandiĝos la paniko de la socio, tiel ke ĝia erara pasvorto (enirejo) malfermos la malĝustan pordon en la profundo de ĉiu estaĵo, kaj tordos la veron, tie estantan, kaj ĝin malkovros.
En Diaj Revelacioj (OomotoŜinju) Dio admonas pri la arbitreco de homa saĝo, Mi, Dio, aperos kaj faros la konkurson de fortoj kun scienco. Ìi ne povos venki Min, Dion. (Novjaro, la 25-a jaro de Mejĵi, 1892), kaj tie troviĝas ankaŭ averto Ĉar la homoj en la mondo ne povas ŝanĝi sian koron, Mi, Dio, jam devas averti per natura malfeliĉego. (la 16-an de apr. laŭ la luna, la 31-a jaro de Mejĵi,1898)
daŭrigi => |