Ĉapitro 2

Ĉu permesate --- objektigi homan vivon?

Kio estas ET-ĉelo?

ET-ĉelo estas mallongigo de embria trunka ĉelo.

ET-ĉelo estis elfarita el musa ovo en 1981, kaj poste, ankaŭ per aliaj mamuloj, nome, bizono, porko, ruĝhara simio k.s. Kaj, en septembro, 1998, doktoro James Thomson en la ŝtata universitato Viskonsino, Usono, publikigis en la scienca revuo “Science”, ke li sukcesis elpreni kaj kulturi la homan ET-ĉelon. Danke al ĉi tiu publikigo, ET-ĉelo komencis altiri la atenton de multaj homoj en la mondo.

Se skribi iom pli detale, la studo, kiun faris la grupo de Thomson, estis antaŭenpuŝata ricevante la fekundajn ovojn (unuajn embriojn) superfluajn, neuzitajn, kiam iu paro en kuracado por fekundigo plenumis la envitran fekundiĝon. La grupo ilin uzis por la eksperimento.

Tiu ĉi fekunda ovo (unua embrio), post la fekundiĝo, komencas segmentiĝon (la periodo de segmentiĝo temas pri tiu periodo, kiam fekunda ovo ripetas sian diseriĝon sep- aŭ ok-foje: ĝi disiĝas en plurajn ĉelojn unufoje) kaj travivas unu post alia periodojn, kvar-ĉela, ok-ĉela ktp., kaj fine fariĝas morulo kun ĉeloj, kies ĉiu limo estas malklara, kaj, 5-6 tagojn post tio, atingas tian staton, nomatan blastoderma veziko. Ĉi tiu blastoderma veziko disiĝas en du grupojn da ĉeloj, internan (ĉelaro, kiu fariĝos feto) kaj eksteran (ĉelaro, kiu fariĝos placento). Kaj en ĉi tiu tempo, ĝi jam estas preta fiksiĝi sur utera mukozo.

Kiam la internaj ĉeloj (kiuj fariĝos feto) de ĉi tiu blastoderma veziko atingis la nombron de ĉirkaŭ 150 en bula formo, la grupo Thomson elprenis el la blastoderma veziko nur la internan ĉel-bulon, ĉi tiun diserigis kaj plimultigis sur telero, en kiu troviĝis speciala kulturlikvaĵo. Tiamaniere la grupo elfaris la homan ET-ĉelon.

Poste, ĉi tiu kulturita homa ET-ĉelo, kun la sama figuro, multiĝas kiel aro da ĉeloj (ĉela kolonio) kaj ĉi tiu kolonio elfaras aliajn koloniojn sennombre. Ankoraŭ neniu scias, kial ĉi tiu ET-ĉelo multiĝas preskaŭ senlime kun sama figuro kaj sen diferenciĝo, aŭ kial ĝi havas tiel specialan vivon, ke oni nomas ĝin eternigita ĉelo. Nome, ET-ĉelo, senmortigita, havas tian forton, ke ĝi proliferas senlime longe kiel kancerĉelo. Kaj, tamen, por kulturadi ĉi tiun ET-ĉelon sen diferenciĝo oni bezonas, laŭdire, eĉ teknike grandan klopodon kun cerbumo kaj atento.

Kiam oni injektis ĉi tiun homan ET-ĉelon en la muskolon de muso, sur ĉi tiu aperis deformita kancera tumoro. Tiu ĉi tumoro ne nur multiĝis senlime, sed, kiam oni esploris en la tumoro, en ĝi ankaŭ formiĝis diversaj histpecoj, ekzemple, intesta epitelio, kartilago, osto, glatmuskolo, nova epitelio, plata epitelio k.a. Nome, danke al la ekzisto de tiaj histpecoj, oni povis pruvi, ke la homa ET-ĉelo havas la funkcion diferenciĝi en multajn histojn kaj organojn.


<= hejmen

daŭrigi =>