Punktoj avantaĝaj kaj problemaj ĉe la studo de ET-ĉelo

Oni diras, ke la homa ET-ĉelo estas ĉelo, per kiu oni povas fari ĉian homan korphiston laŭ kulturmaniero, konforma al koncerna histospeco. Kaj oni kalkulas, ke, se tio iĝos ebla, la organgrefto iĝos granda industrio kaj la greftterapio draste ŝanĝiĝos. Pro tio, la eltrovo de ĉi tiu ET-ĉelo povas esti biologie granda afero, pli ol la naskiĝo de Dolly la klonŝafo, ĝis nun neniam okazinta ekde la komenco de la homaro; kaj en la 21-a jarcento, kiel la industrio traktanta homajn korpopartojn, ĝi donos al la socio grandan ŝokon, pli ol tian, kian donis nuklea armilo.

Sed, la studo de ĉi tiu homa ET-ĉelo entenas multajn problemojn kune kun avantaĝoj. Unue ni rigardu kelkajn, konsideratajn kiel avantaĝojn.

Laŭ la denuna studo, la homa ET-ĉelo, kiel jam menciite, ebligos eĉ la kulturon de specifaj ĉeloj por la grefto, uzeblaj por la kuracado de Parkinson-malsano k.s., kiujn oni rigardas malsanoj tre malfacile kuraceblaj, ebligos libere transplanti histojn, nome, epidermojn k.a., ebligos la grefton de ĉiu organo estonte, kaj, tiel, oni vidos en ĉiuj kuracoj por vundoj, malsanoj k.a. epokfaran progreson (tamen, ankaŭ ĉikaze, aperas imuna netoleremo, sama kiel ĉe la organgrefto).

Krome, la homa ET-ĉelo, laŭdire, estas senkompare bona materialo por la studo de ĉeloj kaj la studo de genoj, kiuj decidas la ĉeldiferenciĝon. La uzo de ĉi tiu homa ET-ĉelo, ankoraŭ ne diferenciĝinta, estas tre efika kaj utila por analizlaboro pri la funkcio de homa geno post ĝia malĉifro, nun preskaŭ finita. Ĉi tiu homa ET-ĉelo estas forte postulata, kiel provaĵo de eksperimento, de la fabrikantoj de kuraciloj, kosmetikaĵoj, manĝaĵoj k.s. ekster la medicina kampo.

Kvankam ĉi tio estas ne tiom vaste konata, nuntempe la forĵetataj homaj histoj estas utiligataj multkvante en la diversaj kampoj, kiel provaĵoj de eksperimento aŭ materialoj de studo, kiam oni ekzamenas efikon aŭ akcesoran efikon de medikamentoj. Multaj el ili estas tiuj de abortigitaj fetoj kaj ne malmultaj estas entreprenoj, kiuj faras tion sia komerco: tiaj entreprenoj troviĝas en 3000 lokoj en Usono, nur enlande, kaj troviĝas 30 landoj, al kiuj Usono eksportas histojn. Kaj, laŭdire, la komerco tiom kreskas, ke ĝi fariĝas merkato kun komercsumo de pli ol tri duilionoj da enoj por jaro. Ankaŭ en Japanio la abortigitaj fetoj (laŭdire, ekzistas abortigitoj en la nombro, preskaŭ sama kiel naskitoj, kaj la fetojn, malpli ol kvar-monatajn, oni povas aranĝi kiel rubon) kaj la homaj histoj, enukleitaj ĉe operacio aŭ ekzameno, estas liverataj por la provaĵo kaj studo, per neta kosto, post la fridigo, tamen principe post la ricevo de la konsento de donanto.

Sed, efektive, ĝis nun oni implice komercis per amaso da tiuj homkorpaj histoj en la nomo de aranĝpago aŭ komisipago, kiel en majo de 2000 montriĝis, ke eĉ la laboratorio de la nacia psiknerva centro de Ministerio por Publika Bono, sen la permeso de postlasita familio, uzis por la studo cerbparton de infano, ekzekutive dissekcita. La 13-an de majo en ĉi tiu jaro, Ministerio por Publika Bono, kiu rigardis la situacion grava, decidis fondi, se eblas, eĉ ĉi-jare, la unuan oficialan histbankon por kolekti kaj liveri la homkorpajn histojn. Tiel, nuntempe, oni havas la situacion, ke ne sufiĉas la provizo de ĉelaj histoj kaj organoj de abortigitaj fetoj; do, ankaŭ ĉiflanke, la utiligo de la homa ET-ĉelo estas multe atendata.

Kiel ni vidas, oni esperas, ke la homa ET-ĉelo montros diversajn eblecojn, sed, efektive, la diferencigo kaj la elfaro de diversaj ĉeloj kaj histoj dependas de la studo denuna. Nuntempe, jam oni bone scias, ke la kompanio Geron, la entrepreno de biologia teknologio en Usono, faris el la homa ET-ĉelo miokardian ĉelon, sed, ĉe Internacia Biologia Simpozio de la homa trunka ĉelo, okazinta la 23-an de junio en 2000, en la gubernio Tokio, oni publikigis, ke la tri studgrupoj, nome, de Aŭstralio, Usono kaj Germanio, sukcesis fari el la homa ET-ĉelo la ĉelojn de nervo, muskolo k.a. por la unua fojo.

Aliflanke, ĉe Societo de endokrinologio en Japanio, profesoroj de la universitato Oosaka publikigis, kiel unu sukcesekzemplon de ET-ĉelo per muso (kio sukcesis ĉe muso, sukcesos ankaŭ ĉe homo), ke en la proksima estonteco eble sukcesos la ekspluato de ĉelo, kiu povos produkti la insulinon, por transplanti al diabetulo.

Tiaj ĉeloj nerva kaj miokardia, faritaj el la homa ET-ĉelo, estas ankoraŭ nur tiuj por eksperimenteja nivelo; nuntempe, ankoraŭ estas malfacile elfari la tutajn organojn: ĉi tiu studo ankoraŭ troviĝas ĉe enirejo, kien ĝi ĵus atingis.


<= hejmen

daŭrigi =>