Komercaĵigo de “homa vivo”

Se ĉio estus tia, kiel ni ĝis nun rigardis, oni povus pensi, ke la studo de la homa ET-ĉelo alportos al la estonteco de homaro nesupozeble grandan favoron. Samtempe, tamen, estas granda problemo, ĉu ĉi tiu studo estas etike permesebla. Do, koncerne la studon, jene mi montru kelkajn el la punktoj, pri kiuj nun oni diskutas.

Kiel la unuan ni montru tion, ke la studo de ĉi tiu homa ET-ĉelo komenciĝas de la detruo de fekunda ovo (unua embrio), kiu estas ĝermo de homa vivo.

Kiel mi jam skribis, 5-6 tagojn da kreskado post la fekundiĝo, la fekunda ovo de homo fariĝas blastoderma veziko kaj, por fiksiĝi en utero, disiĝas en du partojn, nome, unu estas ĉelaro, kiu fariĝos placento (nutro-ektodermo) kaj alia estas ĉelaro, kiu fariĝos feto (interna ĉelaro). Nur ĉi tiun ĉelbulon, kiu fariĝos feto oni elprenas, diserigas, kulturas per speciala rimedo; tiel elfaras la homan ET-ĉelon. Oni ne mortigas fekundan ovon, sed oni komplete detruas ĝian funkcion, t.e. arte diserigas tiom, ke ĝi iĝas neriparebla, kaj la diserigitajn ĉelojn oni speciale kulturas. Kaj oni faras ilin objekto de ekzameno kaj intencas uzi por pluraj celoj (sed ne por kreskigi feton).

Kiel vi scias, la korpo de plenkreskulo konsistas el ĉirkaŭ 60 duilionoj da ĉeloj, sed ĝi komenciĝas de la disiĝo de nur unu fekunda ovo. Tio signifas, ke homo komenciĝas de unu fekunda ovo, kaj la geno de homa korpo estas tute sama kun tiu komenca fekunda ovo. Ni do povas kompreni, kia sankta ekzisto estas unu fekunda ovo, kiu estas origino de vivo. Oni detruas la internon de fekunda ovo (unua embrio), kiu vigle segmentiĝas kiel homo, por fari la homan ET-ĉelon, kaj ĉi tion oni traktas kiel simplan objekton, kaj eksperimentas diversmaniere. La eksperimentoj estas tre variaj: same kiel oni faras eksperimenton kun muso, oni ĝin kaj mortigas kaj trempas en kemian medikamenton kaj deformigas kaj ĥimerigas (miksas ĝin kun malsamspeca besto). Tiel oni faras eksperimenton kvazaŭ senfine. Ĉi tio estas ne nur detruo de unuopa vivo, sed ankaŭ prilaboro de vivo kaj eksperimento de homa korpo: konduto, tute nepermesabla, mi pensas.

Sed, hodiaŭ, sciencistoj, kiuj okupiĝas je la afero, havas en la korfundo tian ideon, ke la fekunda ovo (unua embrio) ankoraŭ ne estas homa vivo, sed estas nura biologia vivo, t.e. nenio krom ebleco kiel homo, kaj ili akceptas ĉi tiun studon, opiniante, “ET-ĉelo ne havas karakteron. Ni ne povas ĝin rekoni kiel homon. En Usono oni jam komencis la studon por fari organojn utiligante ET-ĉelon” (S-ro IMAHORI Kazutomo, biokemiisto, honora profesoro de la universitato Tokio). Kaj la usona registaro klarigas la logikon por ebligi la studon: “Eĉ se oni remetas ET-ĉelon en uteron, ĝi ne fariĝas feto, sekve oni ne povas diri, ke ET-ĉelo estas vivo. Tial la konduto ĝin tuŝi ne spitas al etiko.” Ĉi tie ne menciante la fakton, nome, detruon de fekunda ovo (unua embrio), oni perforte enfermas etikan problemon laŭ la rezono, ke la elfarita ET-ĉelo jam ne povas reveni al feto, kaj oni volas akcepti la studon por antaŭigi medicinan estontecon kaj ekonomian efikon. Ĉu oni povas diri, ke tio estas vere prava konkludo?


<= hejmen

daŭrigi =>