“Vivo” eterne senmorta

Kiel skribite, homa spirito kun la nomo animo estas partospirito, donita de Mastra Dio; ĝia esenco konsistas el amo kaj kredo. Nome, homa animo konsistas el ekstremaj amo kaj kredo, disdonitaj de Mastra Dio (granda origino de vivo), kaj ĝuste ĉi tiuj estas fonto de vivo.

Koncerne ĉi tion, Kunfondinto jene montras la bazon de la vivo: “La plej alta amo de Dio estas ekzisto, kiu donas la veran vivon al ĉiu homo. Ĉar ekzistas ĉi tiu Dia amo, ĉieluloj kaj ankaŭ homoj ja povas bone tenadi sian vivon.” (Ĉapitro 1, la 5-a Volumo, Rakontoj el la Spirita Mondo)

Nome, la esenco de amo, posedata de homo, estas varmo, kaj la esenco de kredo estas lumo; ĉe homa vivo ĉi tiu amo (varmo) metafizike manifestiĝas kiel amo, volo, pasio k.a., kaj fizike manifestiĝas kiel korpaj temperaturo kaj varmo. Kaj, kredo (lumo) metafizike manifestiĝas kiel konscio, intelekto, kaj fizike manifestiĝas kiel metabolo de homa korpo.

Kaj, ĉar homa vivo estas ekzisto ne materia, sed ekzisto spirita (anima), ĝi ekzistas super la vivo kaj morto de materia korpo. Nome, homa animo havas la vivojn de “antaŭmondo, ĉi tiu mondo kaj postmorta mondo”, kaj kiam ni rigardas la homan vivon laŭ la vidpunkto de animo, ĝi estas konsekvenca kaj senŝanĝa. Animo (vivo) eterne ripetas sortoŝanĝojn kaj renaskiĝojn por perfektigi sian spiritecon, kaj prosperas iĝi ĉielulo; plue, ĝi ripetas naskiĝon kaj morton inter la materia mondo kaj la spirita, ĝis Dio juĝas “jam sufiĉas”. Kaj, travivante diversajn situaciojn, tempan, lokan kaj rangan, homa animo senlime progresas kaj evoluas.

Koncerne ĉi tion, Kunfondinto DEGUĈI Onisaburo igas personon jene rakonti en sia verko Rakontoj el la Spirita Mondo.

“Takahiko: Homa karno estas tia, kian trafas prospero kaj dekadenco alterne, do ĝi ne povas por ĉiam ĝui sian plenan floradon. Sed, ĝia substanco ripetas naskiĝon kaj morton, t.e. ĝi ŝanĝas sian korpon al alia nova, enirante ĉi tiun; se ĉi tiu nova korpo fariĝis malnova kaj neutila, denove ĝi enloĝiĝas en alia nova korpo. Tio ke la homo mortas, estas fakto, neniom malĝojinda. Tio nur signifas, ke homa animo eniras en alian novan korpon trans tombejo. Ĉe Dio dekomence ne ekzistas distingo de vivo kaj morto. Ankaŭ la homo, kiu ricevas la partospiriton de Dio, estas sama kiel Li. Nuntempaj homoj pensas la morton tre abomeninda, sed ĝi ne estas tia, se oni rigardas ĝin kiel substanco de homo.” (la 11-a Volumo, ĉapitro 3)

Samon ni povas diri pri planto. La semo de planto ĝe rmas kaj fariĝas folio, trunko, floro, frukto kaj semo. Do, pri kiu periodo el la supraj temas la substanco de planto? Kaze de homa vivo, ĉi tiu ripetas periodojn laŭvice: fekunda ovo, feto, bebo, infaneto, knabo, junulo, plenkreskulo, maljunulo, kaj post la morto ĝi fariĝas spirito kaj, denove, spiritsemo, fekunda ovo ktp. La homa vivo (animo), kiu estas partospirito de la Mastra Dio, estas senfina, kaj la ĉiumomenta vivo devas esti nur procezo aŭ unu formo de la ŝanĝiĝo. Cetere, homa morto estas nenio alia, ol unu rimedo por tio, ke la animo progresu kaj evoluu, ŝanĝante tempon, lokon kaj rangon kaj travivante diversajn situaciojn.


<= hejmen

daŭrigi =>