La 1-a Informilo

Bonvenon al la Interamikiĝa Evento
memore al la 90-jara datreveno
de la fondiĝo de EPA en 2013

< 31/majo— 5/junio, 2013, Kameoka kaj Ajabe en Japanio>

Memore al la 90-jara datreveno de la fondiĝo de Esperanto-PopularigaAsocio (EPA) okazos la interamikiĝa evento ekde la 31-a de majo ĝis la5-a de junio, 2013 en la Centraj Oficejoj de Oomoto en Kameoka kaj Ajabe, Japanio.

Ĉefaj eventoj estos de la 1-a ĝis la 3-a de junio en 2013; la programo estas kun tiu ĉi informilo.

programo

EPA90.pdf

Aliĝkotizo por japanoj

【1】1/junio vespermanĝo – 3/junio tagmanĝo = unu persono je 6,000 enoj, inkluzive de la kostoj por tranoktado, manĝoj, ”Japana Vespero”, kaj oficlaboro.

【2】1/junio vespermanĝo - 2/junio “Vespero de la Mondo”=unu persono je 5,000 enoj.

【3】unu taga aliĝo nur por 1/junio=unu persono je 2,000 enoj.

【4】unu taga aliĝo nur por 2/junio=unu persono je 3,000 enoj.

【5】morala aliĝo je 1,000 enoj por unu persono.

Aliĝkotizo por alilandanoj

Senpaga, tamen devas kovri tutan koston de la ekskurso, okazonta ptm. je 2:00 en la 3-a de junio, inkluzive de irorevena trajnbileto, vespermanĝo, enirbiletoj por temploj kaj sanktejoj en Araŝijama kaj Kioto.

Memorobjekto por la partoprenanto

la kopiaĝo de la pentrarto farita de la Majstro DEGUĈI Onisaburo, la fondinto de EPA.

Memoreldonoj

【1】Kronologia tabelo de EPA, kun la instruoj de la Gefondintoj de Oomoto kaj de la sinsekvaj Spiritaj Gvidantinoj kaj Kungvidanto koncerne al Esperanto.

【2】 La libro kun la provizora titolo “Kio estas Oomoto?”, verkota de Roman Dovrzynski, en Pollando, iama vicprezidanto de UEA kaj la verkinto de la libro “La Zamenhofa Strato”, eldonita en la jaro 2003. EPA planas vendi ĝin.

Internacia Kunveno

Internacia Kunveno okazos fare de la filioj de EPA kaj regionaj centroj de Oomoto dum du tagoj, la 4-an kaj 5-an de junio. Kondiĉoj: supre menciitaj organizoj mem kovros la kostojn de la aliĝdezirantoj por ilia trafiko, tranoktejo kaj manĝoservoj.

Kontakto kaj Aliĝo

bonvole sendu ĉi-kunan aliĝilon al la stabano de EPA, plene kompletigante ĝin al OKUŬAKI Toŝiomi. oficejo@epa.jp

Aliĝlimdato: la 30-an de aprilo, 2013

aliĝilo de la retejo ☞aliĝilo

aligxilo.jpg

Aliĝlimdato: la 30-an de aprilo, 2013

aliĝilo de la retejo ☞aliĝilo

Adreso kaj kontakto

Esperanto-Populariga Asocio
Ten'on-kyou, Kameoka-si, Kyouto-hu, 621-8686, Japanio
Tel.: +81 771 22 5561
Faks.: +81 771 25 0061
Retpoŝto: oficejo@epa.jp