Oomoto kaj Esperanto

La instruoj de Majstrino Deguĉi Kijoko

Kijoko.jpg
Majstrino Deguĉi Kijoko (Kvara Spirita Gvidantino de Oomoto)

Majstrino DEGUĈI Kijoko faris suban saluton en Esperanto, la 9an de aŭgusto, 1993, en la memora ceremonio okaze de la 70-a jubileo de la fondiĝo de EPA en la sanktejo Ĉoosej-den, Ajabe.
(Redakcio)

Esperanto estas "hodiaŭa universala lingvo"

Estimataj kaj karaj gesinjoroj, bonvenon al vi ĉiuj en Ajabe.

Ajabe estas naskiĝloko de Oomoto, kaj tiu ĉi templo finkonstruiĝis en la lastjara majo, post longa sopira atendado fare de oomotanoj. Tiam Oomoto festis la centjaran jubileon de sia fondiĝo.

Por ni oomotanoj, estas granda ĝojo, ke en tiu ĉi templo ni povis okazigi la memoran ceremonion por la sep-deka jubileo de Esperanto-Propaganda Asocio (Esperanto-Populariga Asocio) de Oomoto, kun la ĉeesto de doktoro L. C. Zaleski-Zamenhof, nepo de la doktoro L.L. Zamenhof, kaj lia edzino, kaj de s-ro Simo Milojeviĉ, ĝenerala direktoro de Universala Esperanto-Asocio, kaj de multaj aliaj honoraj gastoj enlandaj kaj alilandaj.

La fondintino de Oomoto, DEGUĈI Nao, kaj ankaŭ DEGUĈI Onisaburo, kiu plej frue enkondukis Esperanton en Oomoton, eble profunde ĝojas rigardante el la spirita mondo tiun ĉi scenon.

Nu, ĝis nun jam longan tempon oni diradis, ke universala lingvo Esperanto estas lingvo de morgaŭ.

Sed mi opinias, ke nuntempe, kiam la mondo troviĝas en konfuzo, oni ne povas plu diri vortojn tiom indiferentajn, ke Esperanto estas "morgaŭa lingvo".

Post la disfalo de la Sovetunia reĝimo, rapide multiĝas sendependaj regnoj en diversaj lokoj kaj tre ofte okazas konfliktoj inter nacioj.

Ĝuste en tiu ĉi tempo oni devas multe utiligi la universalan lingvon Esperanton por reciproka kompreno en koro, kiel la doktoro L.L. Zamenhof, la iniciatinto de Esperanto, longe deziris.

Jen tiu tempo estas nun!

Do, karaj gesinjoroj, Esperanto jam ne estas "morgaŭa lingvo"; ĝi fariĝis "hodiaŭa universala lingvo".

Mi deziras ke ni multe utiligu Esperantan lingvon kaj klopodu por la paco de la mondo.

Hodiaŭ, de mateno ĝis vespero, sinsekve okazos eventoj, kaj mi elkore deziras, ke vi ĉiuj ĝuu ĝojan tempon en interamikiĝo, ene de via disponebla tempo.

antauen.jpgantauen.jpg

sekven.jpgsekven.jpg

Enhavo

Ĉe komencoĈe komenco
Ĉe komencoĈe komenco
Ĉe komencoĈe komenco
Ĉe komencoĈe komenco
Ĉe komencoĈe komenco
Ĉe komencoĈe komenco
Ĉe komencoĈe komenco
Ĉe komencoĈe komenco

antauen.jpgantauen.jpg

sekven.jpgsekven.jpg