Oomoto kaj Esperanto

La instruoj de Majstro Deguĉi Onisaburo

Majstro Deguĉi Onisaburo (Kunfondinto de Oomoto)
Majstro Deguĉi Onisaburo (Kunfondinto de Oomoto)

Utaoj(mallongaj poemoj)

Jen, sen konsider'
al landoj kaj popoloj,
sur la tuta ter'
serene trasonoras
la parol' de Esperant' .

Dank' al Difavor',
la disvastiĝ' de l' sankta
instruaro de
l' homamo, realiĝas
per la lingvo Esperant'.

Ĝuste Esperant'
kun forta influpovo
de la vortanim'
ja iĝas granda helpo
por la nobla misiad'.

Nu, amikoj, vi
rapide disvastigu
lingvon Esperant'
por igi lumoplena
nian mondon de l' mallum'.


En Fudesaki (“Diaj Revelacioj”) de Fondintino de Oomoto troviĝas tiaj vortoj,"La mondo estos unuecigita per 48 literoj".

Ĉi tiuj "48 literoj" signifas simplan kaj facilan lingvon en la japana esprimo.


Ĝenerale dirite, Dio komunikas sian volon pere de la intelekto, volo kaj memoro de koncerna profeto, tial fariĝas tia esprimo.

Postnuna tasko de Oomoto estas, ke ĉiu respektive disvastigu la evangelion de Dia regno.

Tamen estas malfacile tion plenumi en nuna mondo, en kiu ĉiu nacio havas malsaman lingvon. Sed, ĉar universala lingvo Esperanto funkcias per nur 28 literoj kaj jam disvastiĝas tra la tuta mondo, ja estas konforme al Dia koro. En Biblio troviĝas la frazo, "En la komenco estis la Vorto, kaj la Vorto estis kun Dio, kaj la Vorto estis Dio". La disvastigon de Dia vojo (vero) oni devas fari per "vortoj".

Mi do elkore deziras ke ĉiu sufiĉe studu ĉi tiun lingvon (Esperanton). Kvankam troviĝas homoj, kiuj diras, ke ĉe Oomoto sufiĉas nur antaŭprezento de bonaj ekzemploj, la studo ne estas nur modela. Ĉiu do studu serioze.
(la 1a de Julio, 1923)

Utaoj"Gemoj de Ananai" ※1

Tri Gemoj (Spirito de Mizu)

La cintamani' ,※2
la vortanimo de Mizu
estas Dia gem',
liganta harmonie
la ĉielon kun la ter'.

La viola gem'
liganta la ĉielon
kaj la teron, jen
"Rakontoj el Spirita
Mond'" de l' Dio Miroku.

L' orkolora gem',
ja temas pri l' organo,
liveranta en
kaj ekster la doktrinoj
orajn vortojn por la sav'.


Kvin Gemoj (Spirito de Izu)

La Viola Gem'
de Mani, la spirito
de Fudesaki,
aŭ la Spirito Izu,
la reganto de la mond'.

Ruĝkolora Gem'
de Mani estas lingvo
parolata en
tielnomata regno
Japanio, Dia land'.

Blankkolora Gem'
de Mani estas angla
lingvo, kiu jam
sufiĉe disvastiĝas
en la landoj sur la ter'.

Verdkolora Gem'
de Mani estas lingvo
Esperanto ja
neŭtrala kaj komuna
al ajn landoj sur la ter'.

Flavkolora Gem'
de Mani estas lingvo
ĉina, kies flag'
kun desegnaĵ' de l' flava
drako, flirtas en la vent'.

(el "la Rakontoj el la Spitita Mondo", la 48-a vol.)

※1=Ananai : signifas ambaŭ spiritojn Mizu kaj Izu, kaj Mizu signifas nombron tri kaj Izu nombron kvin. Mizu havas la sencon de la Dikaraktero la plej bona, bela, amema, vera kaj pura, dum Izu havas la sencon de la Dikaraktero la plej rigora, alta, nobla kaj sankta.

※2=La cintamanio: cintamani en sanskrito.

antauen.jpgantauen.jpg

sekven.jpgsekven.jpg

Enhavo

Ĉe komencoĈe komenco
Ĉe komencoĈe komenco
Ĉe komencoĈe komenco
Ĉe komencoĈe komenco
Ĉe komencoĈe komenco
Ĉe komencoĈe komenco
Ĉe komencoĈe komenco
Ĉe komencoĈe komenco

antauen.jpgantauen.jpg

sekven.jpgsekven.jpg