Oomoto kaj Esperanto

La instruoj de Majstrino Deguĉi Naohi

Majstro Deguĉi Naohi (Tria Spirita Gvidantino de Oomoto)
Majstrino Deguĉi Naohi (Tria Spirita Gvidantino de Oomoto)

Senkonsidere pri la talenteco en lingvo

Kiom oportuna lingvo estas Esperanto, kiel la komuna lingvo en la mondo, se ĉiu nacio posedos nur ĝin krom la nacian lingvon, sendepende de individua talenteco en lingvo.

Mi deziras, ke postnunaj homoj, eĉ se netalentaj en lingvo, havu energion ellerni Esperanton, kiel iu neinstruita elmigrinto kiu ellernas lingvon de aktuala loko aŭ kiel iu infano kiu komunikas sian volon en balbuto.
Mi esperas, ke kun tia energio ĉiu daŭrigu laŭeblan klopodon.

Por surtere starigi pacon unue ĉiu homo devas starigi ĝin en sia koro, kio estas plej grava faktoro. Kun ĉi tio mi profunde sentas la gravecon de Esperanta movado por forpreni lingvan baron, kiu malhelpas realigi la pacon en la nuna mondo: la gravecon de Esperanta movado kiel konkreta rimedo, kiu alportos tiom da fruktoj, kiom ni daŭre klopodos.

(el "Kokoro no ĉjou")

Esperanta movado laŭ Dia volo

El la du aferoj kiujn ĝis nun Oomoto praktikadis kiel movadojn por paco, movado de Esperanto, alprenita de Majstro Onisaburo, kaj movado de mondfedero, alprenita de Dua Gvidantino; ambaŭ okazas laŭ la profunda volo de Dio, al mi ŝajnas.

Koncerne Esperanton, mi opinias jene, ĝin ellerni pli gravas ol ĝia movado, kaj ĝi estas nepre necesa por fariĝi loĝanto en la estonta paca mondo.

Esperanto estas tio, kio unuecigos la mondon super la baroj de politiko, religio kaj raso, kaj kio ĉiam troviĝas sur pozicio komuna al ambaŭflankoj, dekstra kaj maldekstra.

Do, Esperanto estas nenio alia ol tiu, kiu tiom konkrete kaj senpartie agas sur pacon.

(el "Sun’jou-ŝjuu")

La bazo de la mondopaco

Por realigi la mondopacon ĉiuj nacioj devas esti metitaj en la egala pozicio.

La unua elemento de ĝia bazo, estas internacia komuna lingvo; ĉi tiu komuna lingvo devas esti uzata kiel la dua nacia lingvo.

Al mi ŝajnas, ke ol nia supozo pli frue vizitos nin la tempo, kiam homaro koncentros sian tutan saĝon kaj terglobskale decidos la direkton.

En tiu tempo oni maksimume akceptos individuan vivĝojon, kaj tamen, oni strike akordigos individuon kun tuto, kaj individuo ricevos grandan profiton. Nepre venos tia tempo.

(el la revuo "Oomoto", eldonita en jan. ,1980)

antauen.jpgantauen.jpg

sekven.jpgsekven.jpg

Enhavo

Ĉe komencoĈe komenco
Ĉe komencoĈe komenco
Ĉe komencoĈe komenco
Ĉe komencoĈe komenco
Ĉe komencoĈe komenco
Ĉe komencoĈe komenco
Ĉe komencoĈe komenco
Ĉe komencoĈe komenco

antauen.jpgantauen.jpg

sekven.jpgsekven.jpg