Oomoto kaj Esperanto

La instruoj de Majstro Deguĉi Hidemaru

Majstro Deguĉi Hidemaru (Tria Kungvidanto de Oomoto)
Majstro Deguĉi Hidemaru (Tria Kungvidanto de Oomoto)

Majstro DEGUĈI Hidemaru, kiam li laboris en la redakcia fako de Oomoto en la jaro 1926, skribis longan traktaĵon sub la titolo “Neceso de lernado de Esperanto”.
Ĉi-subaj frazoj estas ekstraktitaj de la traktaĵo. (Redakcio)

Dia lingvo

La nuntempa pensista medio, falanta tagon post tago en kaoson, la koroj de publiko, preskaŭ nesaveblaj, kaj el ili rezultantaj ĉiutagaj okazintaĵoj, mizeraj kaj memkontraŭaj — de kio do devenas ĉi tiuj ĉiuj?

Tio devenas de la koro, disiĝinta en malgrandajn individuojn, koro, kiu ne povas ami homaron kaj eĉ alilandanojn.

Alivorte, tio devenas de tio, ke pli ol 40 ŝtatoj uzas proksimume 1200 malsamajn lingvojn.

Kio povas korekti tiun memkontraŭecon, estas nur forto de lingvo kiu interligos korojn disiĝintajn en individuojn.


Kia lingvo do ĝi devas esti?

Ĝi devas esti absolute neŭtrala.

Krome ĝi devas esti konciza kaj facile ellernebla.

En muziko aŭ poemo ĝi devas ebligi al uzanto liberan esprimon.

Plie, ĝi, kiel lingvo, devas havi kompletecon, preskaŭ idealan.

Kiu lingvo do kontentigas tiajn kondiĉojn?
Ĉu ĝi estas la angla lingvo? Ne!

Ĝi estas la internacia helplingvo, la absolute neŭtrala lingvo, t. e. la lingvo Esperanto.


Homaro!!

Vi ĉiuj fermu trankvile viajn okulojn kaj recitu unu frazon de tiu ĉi internacia lingvo.

Kiel sonoras al vi tiu agrabla kaj paca melodio?

Gustumu la postan mildecon kaj trankvilecon de via koro.

Ĝuste ĉi tiu Esperanta lingvo estas Dio, estas Dia lingvo.

Kiu povas uzi ĉi tiun lingvon, tiu trovos en ĝi Dion.

antauen.jpgantauen.jpg

sekven.jpgsekven.jpg

Enhavo

Ĉe komencoĈe komenco
Ĉe komencoĈe komenco
Ĉe komencoĈe komenco
Ĉe komencoĈe komenco
Ĉe komencoĈe komenco
Ĉe komencoĈe komenco
Ĉe komencoĈe komenco
Ĉe komencoĈe komenco

antauen.jpgantauen.jpg

sekven.jpgsekven.jpg