おほもと Oomoto


Kun ĝojo mi sekvos la vojon de Oomoto

Enkhee Chimedtseren(Mongolio)
(Asistanta Profesoro de Socia kaj Scienca Instituto Ĝenerala Sekretario de Mongola Esperanto-Societo)

Parolo en Septembra Monato-Festo de Baiŝjoo-en en Ajabe(2, sept. 2007)

Estimataj kaj karaj oomotanoj,

Japanio estas por mi unu el la plej rave aspiritaj landoj en la mondo. Fakte, ekde kiam mi estis infano, mi imagis Japanion kiel la landon de la eldorado. Feliĉe, antaŭ 2 jaroj mi havis bonan okazon unuafoje viziti Japanion kaj tiam restis nur 3 tagojn en la Centra Oficejo de Oomoto, Kameoka.

Tamen, jam de antaŭe mi aŭdis la nomon “Oomoto” danke al Esperanto kaj al s-ro Dogsuren Chimed, la forpasinta antaŭulo de niaj mongolaj esperantistoj, kiu kontaktis oomotanajn esperantistojn en la 1990-a jaro.

Dum mia restado ĉe Oomoto antaŭ 2 jaroj mi detale eksciis la instruojn de Oomoto kaj ĝi havigis al mi tre mirindan kaj profundan impresojn. Mi pensas, ke tiu unua vizito serioze motivigis min fariĝi oomotano, kaj hieraŭ matene kun granda ĝojo mi faris necesan formalaĵon por mia oomotaniĝo.

foto

Oomoto ekde sia fondiĝo ĝis nun estas iniciatinto kaj samtempe hegemonianto por akceli la interreligian kunlaboradon por la mondopaco. Kiel vi vidas, en nuna mondo abundas tro multe da abomenaj kaj malbonaj aferoj. Abundas ankaŭ grandaj kaj malgrandaj militoj, konfliktoj, mortigoj, bataloj inter malsamaj nacioj, gentoj kaj ŝtatoj, ĉefe pro religiaj diskriminacioj kaj miskompreniĝoj inter si.

Oni konsideras, ke homa reciproka respekto kaj ankaŭ interkompreniĝo inter diversaj religioj kaj ideologioj entenas gravajn rolojn kaj valorojn por solvi iun ajn problemon en nia planedo, kaj por konstati eterne pacan kaj perfekte harmonian mondon. Tial, mi senhezite decidis mian oomotaniĝon, kaj nun elkore deziras ke mi plene kontribuu mian homforton por helpe solvi la problemon laŭ la graco de Dio.

Ni, eksterjapanaj esperantistoj bone scias la devizon de Oomoto “Unu Dio, Unu Mondo, Unu Interlingvo”, kaj multe emociiĝas, ke interalie Oomoto serioze aprezas ĝian mision kaj konkrete valorigas en sia agado nian karan lingvon “Esperanto”. Ni vidas, ke Esperanto kaj Oomoto havas unu saman celon, kaj ambaŭ instruas al homaro pri la graveco de la ideoj de” homaranismo” kaj “homamo”.

Parenteze, Oomoto havas specialan kunligon kaj apartan historion kun mia patrina lando Mongolio. Antaŭ 3 jaroj vizitis Mongolion ĉirkaŭ 200 oomotanoj sub la gvido de majstrino DEGUĈI Kurenai, la Kvina Spirita Gvidantino de Oomoto. La Oomota karavana vizito multe kontribuis al ni, mongolaj popolanoj por profundigi la amikecon inter landanoj, kaj per tio pli vaste konigis al ni la ekziston de Oomoto kun japanaj kulturoj.

Danke al tiu vizito mongoloj tiam eksciis, ke jam de antaŭ 80 jaroj majstro DEGUĈI Onisaburo, la kunfondinto de Oomoto, celis al Mongolio por surloke konstrui religie idealan mondon laŭ la gvido de Dio. Koncerne al tio mi aŭdis, ke Chinggis Khaan estis sama persono de japana samurajo nomata “Minamoto-no Joŝicune”, kiu transmare veturinte atingis Mongolion laŭ japana legendo. Komence, tiu rakonto por mi estis ne facile komprenebla, tamen, poste troviĝis inter malnovaj libroj la unika mongola libro, titolita “Mongola Mistera Historio”, verkita en la jaro 1240.

En ĝi ekkomencas jenaj priskriboj: “La Borte Chon, prapatro de Chinggis Khaan, sendita de la supera ĉielregno, kun sia edzino Goo Maral, transvenis trans la maro kaj ekloĝis komence ĉe la riverego “Onon” kaj ĉe la monto “Burhan Haldun” kiu signifas “Dian Rokmonton”. Leginte tiun ĉi priskribon, mi tiom pli sentas simpatiecon al Japanio kaj Oomoto.

Dum longa socialisma periodo en Mongolio, ekde antaŭ la 2-a Mondomilito, mongoloj estis preskaŭ malpermesitaj fari Di-kredon kaj religiajn agadojn. Pro tio nunaj mongolaj mezaĝuloj kaj junuloj bedaŭrinde jam perdis tradiciojn de siaj religioj. El tio sekvas, ke des pli multe abundas krimoj, egoismaj memkondutoj en nuna mongola socio.

En tiu situacio mi tre ĝojas kaj dankas, ke la religio kiel Oomoto kun plenplena homamo laŭ la gvido de majstrino Deguĉi Kurenai, Kjooŝu-sama, povus havigi al ni, mongoloj, gravan kaj esencan instruojn, nome por kio ni homoj, naskiĝas kaj vivas, kaj kion ni homoj devus plenumi en nuna reala mondo kiel la gefiloj kaj kapeloj de Dio.

Ekde la 21-a ĝis la 25-a de septembro dum 5 tagoj mi feliĉe havos la aŭtentikan Oomoto-Kursaron kun la helpo de Esperanta interpretado. Kaj per tio firmigante mian pretecon al Oomota Di-kredo, mi deziras kuraĝe kaj sincere marŝi sur “la vojo de Dio” same kiel vi, miaj oomotanaj antaŭuloj. Hodiaŭ, profitante tiun ĉi bonan okazon, mi elkore petas de vi, karaj samaj Di-kredantoj, afablajn gvidiojn por mi.

Koran dankon pro via atenta aŭskultado!

Parolo en Septembra Monato-Festo de Baiŝjoo-en en Ajabe(2, sept. 2007)


<= hejmen


Novaj paĝoj
Kio estas Oomoto?
Opinionj[Arkivo]
Bioetiko[Arkivo]

Libroj[Arkivo]

"Oomoto" la oficiala organo en pdf[Arkivo]

aktivs Oomoto Internacia[Arkivo]

"Oomoto Internacia" en pdf[Arkivo]

Novajoj

Verkoj de niaj Amikoj[Arkivo]

Japana Kulturo[Arkivo]

Broŝuroj[Arkivo]
Ligoj

Floroj kaj pejzaĝoj (renovigita 18 Feb. 2004)


Kontakto kun Oomoto


la Unua Paĝo Nihongo English Português Roomazi
Ĉiuj rajtoj rezervitaj de OOMOTO.
© 2010 OOMOTO. All rights reserved.