おほもと Oomoto


Urg^a Apelacio pro Tutmonda Krizo

Ĵinrui Aizenkai (Universala Homama Asocio) ekspedis la sekvantan apelacion al Iraka Prezidento Saddam Hussein, Usona prezidento George Bush, Britia ĉefministro Tony Blair, UN-a Ĝenerala Sekretario Kofi Annan kaj la Japana Ĉefministro Ĵun'ichiro Koizumi 14an de Marto.

Urĝa Apelacio pro Tutmonda Krizo

Kunihiko Ŝimamoto

Prezidento

Ĵinrui Aizenkai

(Universala Homama Asocio)

Ĵinrui Aizenkai urĝe apelacias mondan pacon en ĉi tiu tempo de tutmonda krizo. Ni petas de tiuj gvidantoj de la mondo, kiuj havas la potencon determini, kie militoj estu au x ne estu militoj elektante la metodon por paco, sed ne la metodon por perforto.

Ĵinrui Aizenkai estas asocio laboranta por monda paco kaj por la bonstato de ĉiuj homoj, transcendanta barojn de raso, nacio kaj religio, sur bazo de ideo, ke ĉiuj homoj estas nature gefratoj kaj de unu karno.

Oomoto, la patrina korpo de Ĵinrui Aizenkai, ĉiutage servas la preĝon por monda paco en Japanio kaj tutmonde. Multaj amikoj de Oomoto en aliaj landoj aliĝis al ni en ĉi tiuj seriozaj preĝoj.

Neniam en historio paco estas tiel avide serĉata de tiom multaj homoj kiel nun. Por protekti la dignon de vivo, homo devas uzi sian kolektivan saĝon por forigi militon. Perforto kontraŭ perforto por puno nur naskas pli da perforto en senfine malsupreniranta spiralo.

Por realigi veran mondan pacon, homo devas konscii la dignon de vivo, kaj establi universalajn etikojn, kiu respektas vivon de ĉiu el ni senescepte. Ĉi tiu peno postulos kadrojn por paco kiel Monda Federacio. Alivorte, nova Mondordo sur baze de Monda Leĝo ne influita de iu ajn individua nacia intereso.

En ĉi tiu 21-a jarcento, ni deziras, ke justa internacia socio estu konstruata surbaze de leĝo kaj justeco, milito kaj perforto estu rifuzitaj. Ni insistas, ke ĉi tiu jarcento estu la jarcento realigi eternan pacon, brila kaj plena de vivo kun la spirito de universala frateco, interreligia kunlaboro kaj la instruo ke ĉiuj religioj devenas el la sama origino.


<= hejmen

Novaj paĝoj
Kio estas Oomoto?
Opinionj[Arkivo]
Bioetiko[Arkivo]

Libroj[Arkivo]

"Oomoto" la oficiala organo en pdf[Arkivo]

aktivs Oomoto Internacia[Arkivo]

"Oomoto Internacia" en pdf[Arkivo]

Novajoj

Verkoj de niaj Amikoj[Arkivo]

Japana Kulturo[Arkivo]

Broŝuroj[Arkivo]
Ligoj

Floroj kaj pejzaĝoj (renovigita 18 Feb. 2004)


Kontakto kun Oomoto


la Unua Paĝo Nihongo English Português Roomazi
Ĉiuj rajtoj rezervitaj de OOMOTO.
© 2010 OOMOTO. All rights reserved.