おほもと Oomoto

Brazilano emociiĝis pro Uta-Festo

Paulo Takeshi Fujimoto(Brazilo)

En septembro 2007, dum la vizito de Prof-ro Asai kaj Prof-ro Naruo al Brazilo, ili donis al mi la inviton de la Centra Sidejo de Oomoto por partopreni unu-jaran kurson en Japanio.

Dum mi aŭdis ilin invitante min, mi ne povis scii ekzakte pri kio aŭ kiel senti. Nekredeco kaj surprizo enmiksiĝis en mia menso. Sed, pro la longa periodo de loĝado ekster Brazilo kaj la oportuneblecoj, kiujn mi povus perdi en mia profesio kiel psikologo, mi rifuzis la inviton.

Post kelkaj monatoj, nova invito alvenis, informante ke la kurso ĉi-foje daŭrus kvin monatojn, kaj eĉ se mi partoprenus ĝin, post ĝia finiĝo mi ne fariĝos dungito de Oomoto. Mi denove surpriziĝis per tiu propono, sed fine akceptis la inviton.

Mi alvenis al Japanio la 9an de aprilo. Mi sopiris al Brazilo, kiu ŝajnis esti pli kaj pli malproksima. Mi nur konscii esti ĉe la alia flanko de la planedo, kiam mi ekpaŝis sur Kameoka, en la Centra Sidejo de Oomoto. Estis nokto tre malvarma, kaj tiam mi sentis min laca pro la longa vojaĝo.

La sekvantan tagon, mi ĉeestis la Matenan Meson kaj poste la Préĝon por la Monda Paco. Mi estis kortuŝita kiam mi eksciis, ke en Japanio, ĉiuj dungitoj de Oomoto dediĉas parton de siaj tempoj por préĝi por la Monda Paco.

Alia fakto, kiu min ege emociigis, estis kiam mi renkontiĝis kun la Kvina Spirita Gvidantino de Oomoto, Majstrino Kurenai Deguĉi, kiu estas kareseme konata kiel “Helena-sama” en Brazilo. Tiu renkontiĝo estis tre afabla kaj feliĉa; ni alportis al ŝi la novan eldonon de Oomoto Sanbika – Himnaro de Oomoto, ĉar ĝi estas la unua libro eldonita en Brazilo kaj presita en Japanio.

Kiam ŝi foliumis la libron, nia Majstrino observis, ke ekzistas himnoj en la portugala lingvo, kaj ŝi petis al mi kanti unu el ili. Estis emocia momento, ĉar ŝi silente kaj atente aŭskultis min. Kiam mi finis, ŝi malfermis varman rideton, aplaŭdis, kaj diris ke ĝi estas tre bela.

Unu el la kialoj de mia alveno al Japanio estas ĉeesti Uta-Feston, jarmila ceremonio de Japanio, kiu estis forgesita tra la tempo kaj revivigita de la Sankta Majstro Onisaburo Deguĉi dum la 1930a jardeko.

En Brazilo, kiam mi vidis fotojn, kiuj aspektis videndigitajn erojn de tiu ceremonio, mi ne sukcesis bone kompreni la profundecon de tiu rito.

Jam dum miaj unuaj tagoj en Japanio, mi estis invitita ĉeesti la Uta-Feston en la nova sidejo de Oomoto en Tokio. Tiun tagon, mi ne sentis min tre bone, mi estis iom malsaneta, sed tuj kiam mi aŭdis la unuan noton de la fluto, tiu sanproblemo malaperis.

Mi ĉeestis la tutan ceremonion, kaj eĉ ne komprenante la japanan lingvon, mi sentis la grandan energion, kiu iom post iom regis la lokon. Ĝi estas absolute mirinda, kaj en kelkaj momentoj, mi devis premi la emocion por ne plori. La oficistoj kantis la poemojn senditajn el diversaj regionoj de Japanio, en la angla lingvo, en Esperanto, sed plej imprese, ili kantis la poemojn senditajn de ambasadoroj de Egiptio, Jordanio, Palestino kaj de Israelo, ĉiuj en siaj originalaj naciaj lingvoj.

La festo estas tiel bela, ke ĉiujn minutojn mi deziris, ke la brazilanoj ĉeestus tie kune kun mi, kaj povus senti tion, kion mi sentis. Tiu festo estas tiel impona, ke ĝis nun mi ne kapablas priskribi ĉion, kio estas ebla senti. Mi kredas, ke eĉ la aŭtoritatuloj de Egiptio, Jordanio kaj Israelo sentis tiun feliĉon, ĉar ĉe la fino, ili ankaŭ emociigis la ĉeestantojn brakumante unu la alian kaj asertante, ke ili ne estas malamikoj, sed najbaroj.

Oni povis vidi homojn plorantajn kaj feliĉajn, ne kredante je tio, kion iliaj okuloj ĵus vidis, ke la Monda Paco tiom dezirata dum la festo estas konkretigebla.

Post la fino de la Uta-Festo, mi komprenis kial la Tria Spirita Gvidantino de Oomoto, Majstrino Naohi Deguĉi, diris ke tia ceremonio estas tiom grava kiom la Granda Meso de Setsubun, la meso dum kiu ĉiuj pekoj estas purigitaj.

En 2010 realiĝos la Uta-Festo, por la unua fojo en Brazilo. Ĝis tiam, oni devas prepari multajn aferojn, kaj unu el ili estas konsciigi la brazilanojn pri la beleco de tiu festivalo.

Hodiaŭ, multaj homoj en mia lando jam konscias pri la organizado de tiu granda okazaĵo kaj ili sentas sin honorigataj, feliĉaj kaj motivigataj por organizi ĝin kiel eble plej bone. Ĉiuj arde esperas, ke ankaŭ vizitos nin la Kvina Spirita Gvidantino de Oomoto, Majstrino “Helena” Kurenai Deguĉi.


<= hejmen


写真
写真
写真
写真
写真
Novaj paĝoj
Kio estas Oomoto?
Opinionj[Arkivo]
Bioetiko[Arkivo]

Libroj[Arkivo]

"Oomoto" la oficiala organo en pdf[Arkivo]

aktivs Oomoto Internacia[Arkivo]

"Oomoto Internacia" en pdf[Arkivo]

Novajoj

Verkoj de niaj Amikoj[Arkivo]

Japana Kulturo[Arkivo]

Broŝuroj[Arkivo]
Ligoj

Floroj kaj pejzaĝoj (renovigita 18 Feb. 2004)


Kontakto kun Oomoto


la Unua Paĝo Nihongo English Português Roomazi
Ĉiuj rajtoj rezervitaj de OOMOTO.
© 2010 OOMOTO. All rights reserved.