おほもと Oomoto

Pensoj pri Esperanto

Mathias DALMOSE(Danio)

Kiam mi aĝis deknaŭ jarojn mi ekstudis Esperanton ĉe popola altlernejo en Svedio. Mi ne havis konkretan celon pri la studado, sed havis fortan senton ke mi lernu la lingvon. Mi jam prikonas la ekziston de Esperanto ekde mia infanaĝo, ĉar mia patro ĝin ekstudis kiam mi estis knabo.   Poste, ankaŭ mia pli aĝa frato eklernis la lingvon, kaj post tio, mi mem. Nuntempe mia patrino ankaŭ studas Esperanton, kaj do restas nur pli juna fratino por kompletigi tutan Esperanto-familion. Ĉe la lernejo en Svedio min tuj kaptis la ideon de la lingvo kaj, fare de tre bona instruisto kaj favoraj kondiĉoj, mi rapide lernis kaj ekparolis post nur semajnoj. Tiel entuziasme mi studis, ke mi dum mia libera tempo legis la tutan vortaron de a ĝis z kaj substrekis ĉiujn vortojn kiujn mi volis lerni tuj.

Ĉe la kurso estis lernantoj el Svedio, Danio, Norvegio,Usono, Germanio kaj Japanio, do estis tute nature por ni ankaŭ interparoli esperante dum la libera tempo en nia komuna loĝejo. Tio estis tre bona por la lernado, kaj ni rapide atingis nivelon kie ni povis sufiĉe libere interparoli kaj bone ekkoni unu la alian.

Kial Esperanton?

Mi ofte aŭdas la demandojn 'sed kial vi lernis Esperanton? Ja estas neniu kiu ĝin parolas. Ĉu ne sufiĉas la angla lingvo, kiun ĉiuj ja parolas?'. Nu, tio estas interesaj demandoj, sed diri ke neniu parolas Esperanton, certe ne estas vero.

Estas tamen vere ke nur malmultaj bone regas la lingvon, kompare kun naciaj lingvoj, kaj precipe lingvoj kiel la angla, ĉina kaj hispana. Sed por mi ne gravas kiom da homoj parolas Esperanton, gravas kiaj homoj ĝin parolas. Se estus eĉ nur unu persono kun kiu mi trovus grandan intereson kaj ĝojon paroli, mi volonte lernus ties lingvon por ĝui tion. En la esperanta mondo mi jam trovis centojn da amindaj, interesaj, bonkoraj homoj kun kiuj mi povas ĝui konversacion kaj liberan interŝanĝon de pensoj tra Esperanto. Ŝajnas al mi ke Esperantistoj tre ofte estas homoj kiuj estas tre bonkoraj, inteligentaj aŭ spiritaj estuloj, kun kiuj mi trovas grandan plezuron paroladi.  Do, tio, la homoj, estas unu el la avantaĝoj de Esperanto. Alia, grava afero estas la lingvo mem, kiu estas bazita sur logika fundamento, kaj pli ol iu ajn alia lingvo servas kiel perfekta komunikilo. La logiko estas la plej grava afero. Por bone komuniki internacie oni bezonas lingvon kiu ne estas nacia lingvo.

Unue, ĉar la milita historio enhavas tro da ekzemploj de superaj nacioj kiuj devigis al aliaj nacioj paroli certan lingvon. Tial la neŭtraleco de lingvo kiel Esperanto estas, mi kredas, esenca por internacia sukceso. Due, internacia lingvo devas esti logika, kaj ne povas esti limigita de certa nacieca gramatiko. Por esti uzata glate inter nacioj, la lingvo nepre bezonas fleksivan strukturon, kiu donas eblecon facile transformi nacilingvajn frazojn en laŭlogike kompreneblajn internaciajn frazojn.

Ĉu eblas plibonigi Esperanton?

Kvankam Esperanto jam sufiĉe bone plenumas tiujn postulojn, mi tamen kredas ke ĝi ankoraŭ povas multe evolui kaj eĉ pli perfektiĝi iom post iom, laŭ la kreskanta konscio de la homaro.

La kreinto de Esperanto certe estis granda genio pri lingvo kaj humaneco, sed mi kredas ke perfekta lingvo por la estonteco bezonos plenumi ankaŭ postulojn ekz. pri pli konscie ellaborita estetika aspekto kaj pli neŭtrala fonetiko.

Certe eblas krei novan pli belan skribsignaron, apliki pli agrablajn kaj belajn sonojn, kaj krei pli neŭtralan vortprovizon, kiu ne tiom favoras eŭropanojn nek alian popolon.  Tamen mi bone komprenas la nunan aspekton de la lingvo, kiu ebligas al eŭropanoj tuj ekparoli kaj montri kiel bone funkcias la lingva strukturo, kio ankaŭ evidente inspiras ekstereŭropanojn lerni kaj uzi ĝin malgraŭ ofte pli granda peno dum la lernado.

Cetere mi opinias ke nur tre malmultaj esperantistoj komprenas la efektivajn eblecojn kaj preskaŭ senlime kreivan strukturon, kiu jam ekzistas en Esperanto, kaj ofte mi spertas ke oni uzas Esperanton kvazaŭ ĝi estus nacia lingvo, aldonante al ĝi similajn limigojn. Evidente la homaro ankoraŭ ne pretas sperti plenan logikon koncerne lingvon kaj komunikon, kaj mi atendas kun anticipa ĝojo la tagon kiam tio eblos.

Sennacieca anima profito per Esperanto

Kiel antaŭe aludite, mi tute ne malkontentas pri la nuna aspekto kaj funkcio de Esperanto.

Kontraŭe, la kono pri Esperanto kaj tio ke mi ĝin parolas sambone kiel mian nacian lingvon, donadas al mi nepriskribeblajn spertojn kaj eblecon interkomuniki kun homoj kun kiuj mi sentas min je kongrua nivelo, kaj tra kiuj mi povas sperti kaj ekscii pri interesaj fakoj, sentoj kaj homaj rilatoj - tute sendepende de nacieco. Mi konsideras min sennaciulo - mi kompreneble havas naciecon, sed nur pro la fizikaj kondiĉoj de mia naskiĝloko en Danio - kaj per Esperanto ĝuas la eblecon sennaciumi.

Ofte mi spertis kore ĝuindan renkontiĝon kun homo kies naciecon mi ne konis, kaj ofte eĉ ne demandis, ĉar tio estas afero tre malgrava kompare kun multaj aliaj demandoj pri tiu karulo. Tio nur gravas se oni volas viziti la personon en ties hejmo, sed ankaŭ ĉikaze montriĝas mirinda inklino de esperantisto, ĉar pro ofta sennaciemo kaj granda interesiĝo ekkoni aliajn partojn de la mondo, multaj esperantistoj eĉ ne loĝas en la lando kie ili naskiĝis, sed laŭplaĉe ĝuas la diversajn eblecojn, kiujn ofertas la diversaj malsimilaj landoj.

Mi do havas multajn bonajn kialojn ĝui kaj danki al la ekzisto de la mirinda fenomeno Esperanto, kaj samtempe mi havas esperojn kaj anticipe ĝojas pro la estonteco de internacia komunikado, kia ajn ĝi estos.


<= hejmen


写真
写真
Novaj paĝoj
Kio estas Oomoto?
Opinionj[Arkivo]
Bioetiko[Arkivo]

Libroj[Arkivo]

"Oomoto" la oficiala organo en pdf[Arkivo]

aktivs Oomoto Internacia[Arkivo]

"Oomoto Internacia" en pdf[Arkivo]

Novajoj

Verkoj de niaj Amikoj[Arkivo]

Japana Kulturo[Arkivo]

Broŝuroj[Arkivo]
Ligoj

Floroj kaj pejzaĝoj (renovigita 18 Feb. 2004)


Kontakto kun Oomoto


la Unua Paĝo Nihongo English Português Roomazi
Ĉiuj rajtoj rezervitaj de OOMOTO.
© 2010 OOMOTO. All rights reserved.