おほもと Oomoto


Sanktejoj de Oomoto

La Sanktaj Terenoj de Oomoto estas en la urboj Ajabe kaj Kameoka (ambaŭ en la gubernio Kioto en Japanio).

Ajabe: Bajŝoo-en

La sankta tereno de Oomoto "Bajŝoo-en" troviĝas sur la tero, kie ekestis Oomoto. Ĝi situas 80 kilometrojn nordokcidente de Urbo Kioto.

Tie en la sanktejo sur kaj ĉirkaŭ la monteto Honguu-jama en la dense verda arbaro, apud la pura rivero Ŭaĉi-gaŭa trafluanta meze de la rura urbo Ajabe, staras laŭvice aro da temploj kiel la Ĉefdomo Ĉoosej-den.

La ekesto de Oomoto originis, novjare de la 25a jaro de Mejĵi (1892) laŭ la luna kalendaro, sur la tero Honguu de Urbo Ajabe, prefektejo Kioto, de tio, ke la Dia spirito de Kunitokotaĉi priposedis, je la nomo de Dio Uŝitora, la Fondintinon DEGUĈI Nao, kaj revelaciis "malkonstruon kaj rekonstruon de ĉiuj mondoj" kaj realigon de la mondo Miroku (la ideala Dia mondo).

Oomoto havas du ĉefajn sanktejojn por Dia entrepreno: Bajŝoo-en en Urbo Ajabe kaj Ten'on-kjoo en Urbo Kameoka, el kiuj Bajŝoo-en funkcias kiel centro por Di-servo, Ten'on-kjoo kiel centro por misiado.

Ĉe Bajŝoo-en okazas Monata Festo (la unuan dimanĉon de ĉiu monato), Granda Festo Secubuno, Grandaj Festoj Printempa kaj Aŭtuna; krome, ŝintoaj nuptoj antaŭ la altaro, preĝoj por resaniĝo el malsanoj (afekcioj), prikulto de spiritoj de prapatroj de kredantoj, Di-servaj festoj, ktp.

Sidejo:
Oomoto-Bajŝoo-en
1 Honguu-tyoo, Ayabe-si, Kioto-hu, 623-0036, Japanio
Tel.: 0773-42-0187 (aŭ: +81-773-42-0187)
Faks.: 0773-43-0220 (aŭ: +81-773-43-0220)

Dezirantoj viziti adorejon, apreci la Di-ĝardenon, gastloĝi, manĝi tie, bonvolu sin turni al la supre montrita adreso; aliro al Bajŝoo-en eblas piedire je 10 minutoj ekde la stacidomo Ajabe sur la Linio San'in (alinome Sagano) de la fervojo JR.


<= hejmen

Kameoka: Ten'on-kjoo

Ten'on-kjoo en Kameoka estas sur tereno kiu intime koncernas la Kunfondinton DEGUĈI Onisaburo, en la mezo de Urbo Kameoka, 20 kilometrojn okcidente de Urbo Kioto; ĝi estas sanktejo de Oomoto en verda fono. Kontraste al Bajŝoo-en en Ajabe, kiu estas sanktejo kun ĉefa funkcio de kulta adorejo, tiu ĉi Ten'on-kjoo, Kameoka, funkcias kiel sanktejo por misiado de Dia instruado. Por tio estas instalitaj tie diversaj organoj por disvastigi la instruojn de Oomoto kiel Fako por Diinstrua Misiado, Granda Kursejo, Internacia Fako, Junulara Fako, ktp.

Ten'on-kjoo sin trovas sur la ruinoj de la iama Kastelo Kamejama (Kameoka) de lia daimia moŝto AKEĈI Micuhide, brava generalo en la militanta tempo (en la 16a jarcento).

Post la "Forigo de Feŭdujoj kaj starigo de Prefektejoj" en Mejĵi, DEGUĈI Onisaburo, en la tagoj de sia knabeco, ofte ludis sur la kasteltereno, prilamentis la ĉiam ruiniĝantan kastellokon, kaj kovis en sia sino esperon iam per siaj manoj relevi la kastelon.

En la 8a jaro de Tajŝoo (1919), Onisaburo aĉetis la teron de la iama Kastelo, kiu estis tiam en ruine sovaĝa stato, priatentata de neniu. Li prilaboris kune kun kredantoj la terenon, rekonstruis la ŝtonmuron kaj konstruis la sanktejon de Oomoto.

La 10an jaron de Ŝooŭa (1935), pro la Dua Oomoto-afero, ĝiaj temploj kaj institucioj estis ĉiuj detruitaj per la manoj de la oficiala instanco; la Afero tamen solviĝis senkulpa en la dudeka jaro de Ŝooŭa (1945). Oni denove eklaboris por refondi ĉion, kaj poste ĝis hodiaŭ daŭras la konstruado de multaj temploj kaj diversaj domoj.

En Ten'on-kjoo okazas Monata Festo (la unuan dimanĉon de ĉiu monato), Granda Festo Zuisei en somero; krome ŝintoaj nuptoj antaŭ la altaro, preĝoj por resaniĝo el malsanoj (afekcioj), Diservoj kaj festoj, kurskunvenoj, Oomoto-kursoj (en la japana lingvo) ĉe la Granda Kursejo seninterrompe tra la jaro..

Sidejo:
Oomoto-Honbu (Centro)
1 Utimaru, Aratuka-tyoo, Kameoka-si, Kyooto-hu, 621-8686, Japanio
Tel.: 0771-22-5561 (aŭ: +81-771-22-5561)
Faks.: 0771-25-0061 (aŭ: +81-771-25-0061)

Dezirantoj viziti adorejon, apreci la Di-ĝardenon, gastloĝi, manĝi tie, bonvolu sin turni al la supra adreso; aliro al Ten'on-kjoo eblas piedire je 10 minutoj de la stacidomo Kameoka sur la Linio San'in (alinome Sagano) de la fervojo JR.


<= hejmen

Novaj paĝoj
Kio estas Oomoto?
Opinionj[Arkivo]
Bioetiko[Arkivo]

Libroj[Arkivo]

"Oomoto" la oficiala organo en pdf[Arkivo]

aktivs Oomoto Internacia[Arkivo]

"Oomoto Internacia" en pdf[Arkivo]

Novajoj

Verkoj de niaj Amikoj[Arkivo]

Japana Kulturo[Arkivo]

Broŝuroj[Arkivo]
Ligoj

Floroj kaj pejzaĝoj (renovigita 18 Feb. 2004)


Kontakto kun Oomoto


la Unua Paĝo Nihongo English Português Roomazi
Ĉiuj rajtoj rezervitaj de OOMOTO.
© 2010 OOMOTO. All rights reserved.