おほもと Oomoto

Hazarda konatiĝo min gvidas al Oomoto

Hagar Lidor(Israelo)

Parolteksto okaze de la Monata Festo de Oomoto en Ajabe, la 5an de oktobro, dim. en 2008

Estimataj kaj karaj oomotanoj,

Mi tre ĝoje dankas ĉeesti inter vi okaze de la Monata Festo de Oomoto en Baiŝoo-en, Ajabe. Mi estas Hagar Lidor, loĝanta en la urbo Tel-Avivo en Israelo kaj komencanto de Esperanto.

Unue, mi volas paroli al vi, kial mi eklernis Esperanton? Estis tute hazarde, ke antaŭ unu jaro mi legis artikolon en iu loka Israela ĵurnalo pri Esperanto. Nur poste mi eksciis, ke tiu artikolo estis verkita pro tio, ke laŭ la gvido de loka esperantisto s-ro AGOU Takaŝi, la Administranta Direktoro de Esperanto-Populariga Asocio (EPA) vizitis la urbdomon de “Modiin”, la plej juna urbo en Israelo. Ĉiuokaze, tre plaĉis al mi la ideo de la lingvo Esperanto kaj kiel ĝi transpontas inter homoj de la mondo.

Due, kiel mi eksciis pri Oomoto kaj la urbo Ajabe? Ankaŭ tio okazis tute hazarde. Kiam mi parolis al miaj esperantistaj amikoj en Israelo pri mia ĉi-foja intenco vojaĝi al Japanio, ili fervore rakontis al mi pri Oomoto kaj la urbo Ajabe, kiom mirinda kaj interesega ili estas.

Interalie, s-ro Eran Vodevoz, la estrarano de Esperanto-Ligo de Israelo, kiu estas komuna amiko iner mi kaj s-ro AGOU, demandis lin pri la ebleco de mia vizito al Oomoto en Ajabe, kaj finfine mi estas varme bonvenigita de EPA. Mi sentas min tre ĝoja kaj tre dankema pro la invito kaj pro la unika ebleco vidi kaj ekkoni Oomoton kaj la urbon Ajabe pere de nia kara lingvo Esperanto.

Temante pri mi mem, mi nun estas 24-jara. Kiam mi finis altlernejon, je la aĝo 18, mi komencis la armean servon, kiel ĉiuj gejunuloj en Israelo, ĉar ekzistas deviga armea servo en mia lando. Post la servo mi lernis fizikon kaj matematikon en la Hebrea Universitato de Jerusalemo. Sed, tiam mi komprenis, ke malgraŭ la graveco de numeroj, mi preferas labori kun homoj. Tial mi ŝanĝis direkton kaj nuntempe mi magistriĝas pri la temo "Solvo de Konfliktoj" en la Universitato de Tel-Avivo.

Ĝi estas tre interesa kampo, kiu tuŝas diversajn fakojn kiel juro, psikologio, kulturo, religio ktp. Mia studado temas pri diversaj konfliktoj – ekde la konfliktoj inter edzo kaj edzino aŭ inter najbaroj, ĝis grandaj konfliktoj inter ŝtatoj. Leginte librojn mi scias, ke la metodoj por konflikt-solvado en Japanio ege malsamas de tiuj de la okcidento.

Laŭ mia kompreno Japanoj provas eviti laŭeble la uzadon de juĝejoj. Rezulte de tio la nombro de la kazoj kiuj atingas la juĝejojn estas tre malgranda kompare al la okcidenta mondo. En Israelo, ekzemple, ĉiu juĝisto devas pritrakti pli ol du mil kazoj jare! Ĝi signifas ke oni ofte ne povas dediĉi la bezonatan atenton al multaj kazoj. Mi ĝojas, ke mi povos plu lerni de vi, japanoj, kiel oni pritraktas la diversnivelajn konfliktojn dum mia restado en Japanio.

Trie, kial mi decidis vojaĝi ĝuste al Japanio? Mi legis multe pri la japanaj kulturoj, kaj mi trovas belecon kaj ĉarmon en ĝi. Efektive, vizitinte Japanion mi volas plu lerni pri viaj kulturoj kaj vidi per miaj propraj okuloj tion, pri kio mi legis. Tamen, antaŭ Israelaj turistoj en Japanio troviĝas lingva barilo, nome japana lingvo, kiun mi bedaŭrinde neniam antaŭe lernis.

Sed, mi sciis ke dank' al Esperanto mi povos facile komunikiĝi kun japanoj kaj japanaj kulturoj. Estas feliĉe, ke mi nun ekkonas veran Japanion pli profunde ol normalaj eksterjapanaj turistoj. Tial, mi des pli ĝojas esti ĉi tie kun vi kaj povas reale sperti, kiel Esperanto ebligas al mi lerni vere unikajn kaj allogajn kulturojn japanajn.

Laste, mi kredas ke ni ĉiuj estas unue samaj homoj. Tial, mi pensas, ke ni devas vidi la komunecon inter ni kaj trovi la oportunan vojon por komuniki egalece. En tiu senco mi kredas, ke Esperanto estas por ni ne nur facile lernebla lingvo internacia, sed ankaŭ multe helpema al ni vekigi la komunan sencon inter homoj. Mi esperas ke la kunlaboro inter esperantistoj en la mondo pligrandiĝos por alvenigi la mondan pacon sur la tero kiel eble plej frue, kaj ke ni certe vidos, kiel la terglobo estiĝas pli bona loko por ni, homaro.

Koran dankon pro via atenta aŭskultado!

(Ajabe, la 5an de oktobro, dim. en 2008)


<= hejmen



Post la monata ceremonio f-ino Hagar Lidor el Israelo faras prelegon al la ĉeestantoj.


F-ino Hagar Lidar ĉeestas en la monata ceremonio en la Centra Oficejo de Oomoto en Ajabe.
Novaj paĝoj
Kio estas Oomoto?
Opinionj[Arkivo]
Bioetiko[Arkivo]

Libroj[Arkivo]

"Oomoto" la oficiala organo en pdf[Arkivo]

aktivs Oomoto Internacia[Arkivo]

"Oomoto Internacia" en pdf[Arkivo]

Novajoj

Verkoj de niaj Amikoj[Arkivo]

Japana Kulturo[Arkivo]

Broŝuroj[Arkivo]
Ligoj

Floroj kaj pejzaĝoj (renovigita 18 Feb. 2004)


Kontakto kun Oomoto


la Unua Paĝo Nihongo English Português Roomazi
Ĉiuj rajtoj rezervitaj de OOMOTO.
© 2010 OOMOTO. All rights reserved.