おほもと Oomoto


Lastatempaj agadoj de Oomoto pri bioetikaj problemoj

Ĝenerale dirite, en la lasta jarcento (20a jarcento) homoj arde kaj profunde studis la naturon, kaj dume, homoj ĝin ekspluatis kaj detruadis. Post tio, venis nova danĝero en ĉi tiu jarcento (21a jarcento), nome, multaj sciencistoj turnas siajn interesojn al homa korpo (alivorte: interna naturo), pro kio sinsekvas pluraj novaj bioetikaj (biologietikaj) problemoj kiujn ni neniam vidis. La problemoj temas pri ja “vivo”. Ni do ne povis neglekti tiujn problemojn, ĉar la temo estas baza afero por religio. Nu, ĉi tie ni koncize prezentu kronologie lasta-tempajn enlandajn agadojn kiujn Oomoto faris kontraŭ la problemoj.

1985
junio: Oomoto, en sia organo, publikigis la artikolon “Cerbomorto ne estas individua morto de homo”.
decembro: La skipo de Ministerio por Publika Bono publikigis la kriterion pri la juĝo de cerbo-morto.
-
1990
marto: Fondiĝis Provizora Enketkomisiono pri Cerbomorto.
-
1991
junio: Provizora Enketkomisiono pri Cerbomorto publikigis sian provizoran opinion.
decembro: Oomoto publikigis la deklaron kontraŭ la opinio ke cerbomorto estas homa morto.
-
1992
januaro: Provizora Enketkomisiono prezentis al la ĉefministro Kiiĉi MIJAZAŬA definitivan raporton kun rezulto ke cerbomorto estas homa morto, kaj japana registaro antaŭenpuŝis la formulon de ĝia leĝprojekto.
januaro: Oomoto publikigis la komenton kontraŭ la definitiva raporto de Provizora Enket-komisiono.
-
1993
aprilo: Oomoto, en sia organo, publikigis la artikolon “Pri eŭtanaziismo kaj digna morto”.
-
1994
aprilo: Oni prezentis al Dieto la leĝprojekton de organgrefto.
-
1996
junio: En Britio naskiĝis, por la unua fojo en la mondo, klonŝafo nomata Dolly, kion raportis ĵurnaloj februare en la sekvanta jaro.
-
1997
aprilo: Oomoto sendis la deklaraĵon kun postulo ke oni metu indikojn sur genrekombinaj produktaĵoj kaj manĝaĵoj.
aprilo: La leĝprojekto pri organgrefto estis aprobita ĉe la plena kunveno de la Ĉambro de Deputitoj de Dieto.
majo: Oomoto sendis la postulleteron pri la leĝprojekto de organgrefto.
majo: Federo de Japanaj Religiuloj prezentis al la Ĉambro de Konsilistoj de Dieto la opinileteron kontraŭ la konsidero de la konsilistoj pri la leĝprojekto de organgrefto.
junio: Oomoto, en sia organo, publikigis la artikolon “Pri la naskiĝo de klonŝafo”.
junio: La Kvara Spirita Gvidantino de Oomoto, s-ino Kijoko DEGUĈI publikigis la pet-leteron kontraŭ la leĝprojekto pri organ-grefto, kaj Oomoto havis urĝan gazetaran konferencon, antaŭ ol oni komencos konsideri la leĝprojekton pri organgrefto ĉe la Ĉambro de Konsilistoj.
junio: La leĝprojekto pri organgrefto estis aprobita ĉe la Ĉambro de Konsilistoj.
junio: Oomoto publikigis la deklaron kontraŭ la leĝo pri organgrefto.
septembro: En Oomoto fondiĝis Komitato pri bioetikaj problemoj.
oktobro: Startis la praktiko de Leĝo pri Organgrefto, kaj Ministerio de Publika Bono komencis disdoni “donantokarto”jn.
-
1998
januaro: Oomoto sendis la postulleteron pri jurisprudenco pri homa morto kaj ĝia apliko.
marto: Oomoto faris “nedonantokarto”jn kaj komencis disdoni ilin. De junio komen-ciĝas surstrata agado por la disdono tra la tuta lando, kaj ĝis la fino de la jaro 2000 oni disdonis du milionojn da kartoj.
aprilo: Oomoto komencis okazigi prelegkun-venojn pri la problemo de cerbomorto-organgrefto. Ĝis la jaro 2000 tiuj kunvenoj okazis ĉe 40 lokoj en ĉefaj urboj tra la tuta lando.
novembro: En Usono oni sukcesis la kulturon de la homa ET-ĉelo.
-
1999
februaro: Ĉe Ruĝkruca Hospitalo de Kooĉi unuafoje en Japanio okazis cerbomorto-organgrefto.
februaro: Oomoto publikigis la urĝan mesaĝon pri cerbomorto-organgrefto kaj la deklaron pri oragangrefto el paciento en cerbomorta stato.
marto: Oomoto sendis la publikan demand-leteron pri la organgrefto el cerbomorta paciento ĉe Ruĝkruca Hospitalo de Kooĉi, kaj la petleteron por plena malkovro de la informoj pri la stato de la cerbomorta paciento ĉe la hospitalo.
aprilo: Oomoto urĝe eldonis la libron “Ni protestas cerbomorto-organgrefton!” (kompilita de Komitato pri bioetikaj problemoj en Oomoto).
majo: Oomoto publikigis la oficialan organizan deklaron pri la organgrefto el la cerbo-morta paciento, la dua operacio en la lando (poste, kiam okazis cerbomorto-organgrefto, ĉiufoje Oomoto publikigis sian deklaron).
majo: Oomoto komencis kolekti signaturojn por peticio kontraŭ cerbomorto-organgrefto.
novembro: Oomoto prezentis al Ministerio por Publika Bono 414,567 signaturojn kontraŭ cerbomorto-organgrefto.
-
2000
marto: Bioetika Komisiono, apartenanta al la Konsilio por Scienca Tekniko [konsultiĝa organizo de ĉefministro] akceptis la studon pri la homa ET-ĉelo.
aprilo: Oomoto formulis la opinion pri “komenco de homa vivo”.
junio: Oomoto publikigis la organizan opinion kontraŭ la akcepto pri la studo de ET-ĉelo.
oktobro: Oomoto, en sia organo, publikigis la artikolon “Ĉu ni povas akcepti la homan ET-ĉelon?”
oktobro: Oomoto prezentis al Ministerio por Publika Bono 457,004 signaturojn kontraŭ cerbomorto-organgrefto (la tuta nombro atingis 871,571 signaturojn), kaj prezentis ankaŭ la postulleteron pri la ŝanĝo de Leĝo pri Organgrefto.
novembro: Ĉe la Dieto oni konsideris la leĝprojekton pri reguligo de klontekniko pri homo.
novembro: Oomoto sendis la postulon kontraŭ la konsidero pri la leĝprojekto de reguligo de klontekniko pri homo.
decembro: La leĝo pri reguligo de klontekniko pri homo estis aprobita ĉe la Dieto, kun aldona rezolucio kiu klare priskribas atenteman trakton pri homa embrio.
decembro: Oomoto formulis la opinion pri la problemo de artefara abortigo.
decembro: Oomoto sendis la postulon atenteme konsideri pri la studo de homa embrio.
-
2001
januaro: Usonaj medicinistoj pri kuraco por fekundiĝo publikigis la planon por naski klonhomon.
februaro: Oomoto publikigis sur la ĵurnalo “Buk-kyou Times” (Budhismaj Horoj) la arti-kolon “Opinio pri la plano naski klon-homon”.
marto: Oomoto prezentis al Ministerio pri Publika Bono kaj Laboraj Aferoj la postulleteron pri la ŝanĝo de la Leĝo pri Organgrefto.
marto: Oomoto sendis la postulleteron por la formulo de la gvidprojekto pri la studo de la homa ET-ĉelo al Ministerio pri Edukaj kaj Sciencaj Aferoj, kaj ankaŭ al la ĝenerala Konsilio por Scienca Tekniko.

<= hejmen

Novaj paĝoj
Kio estas Oomoto?
Opinionj[Arkivo]
Bioetiko[Arkivo]

Libroj[Arkivo]

"Oomoto" la oficiala organo en pdf[Arkivo]

aktivs Oomoto Internacia[Arkivo]

"Oomoto Internacia" en pdf[Arkivo]

Novajoj

Verkoj de niaj Amikoj[Arkivo]

Japana Kulturo[Arkivo]

Broŝuroj[Arkivo]
Ligoj

Floroj kaj pejzaĝoj (renovigita 18 Feb. 2004)


Kontakto kun Oomoto


la Unua Paĝo Nihongo English Português Roomazi
Ĉiuj rajtoj rezervitaj de OOMOTO.
© 2010 OOMOTO. All rights reserved.