おほもと Oomoto


Respektu homan vivon

En la fino de aŭgusto, por la unua fojo, la spiritaj gvidantoj tra la mondo kunvenis en la Halo de Ĝenerala Asembleo de la Unuiĝintaj Nacioj en Novjorko. Tie eminentuloj reprezentantaj variaj religioj preĝis kaj alvokis por paco de la mondo. — UN-Ĝenerala Sekretario Kofi Annan valorigas la influon de religioj, kaj fidas la spiritajn gvidojn de la religioj por venigi mondpacon.

En la programo troviĝis kvar laborsesioj pri konfliktoj, interpaciĝo, malriĉeco kaj medio. S-ino Asako HIROSE donis la mesaĝon de la Gvidantino de Oomoto en la laborsesio pri medio.

(Kijoko DEGUĈI, tradukis Acuŝi NIŜINAGA)

Bedaŭrinde pro mia sanstato, mi ne povas ĉeesti, do mi petis mian pliaĝan fratinon Asako HIROSE legi ĉi tiun alparolon anstataŭ mi.

Por mi estas granda honoro, ke en la lasta jaro de la 20a jarcento, mi estis invitita al tiu ĉi glora kunveno de spiritaj gvidantoj el la mondo en unu halon, kaj petita paroli sub la temo “La medio kaj la rolo de inoj”.

Mia praavino, Nao DEGUĈI, la fondintino de Oomoto, dediĉis sian vivon de post 1892 por komuniki la Diajn revelaciojn laŭ la ordono de la Dio.

En tiuj estis asertite, ke la sinsekvaj spiritaj gvidantoj ĉiam devas esti inoj. Tio montras, mi kredas, la inan virton ne flati alian sed trairi sian vojon danke al pli ĝentila kaj rektanima karaktero ol viro, kaj gravecon de la naturo de la ino, kiu naskas kaj vartas novan vivon.

Laŭ la revelacio Dia, en 1990, mi akceptis la postenon de la Spirita Gvidantino de Oomoto, sekvante miajn patrinon, avinon kaj praavinon.

De post la fondiĝo de Oomoto, konsekvence, estas dirate, ke homo ne povas vivi disde la “favoro de la tero”. La tero estas la korpo de patrino, kiu gardas kaj vartas niajn vivojn.

Hodiaŭ ĉar ni forgesis la grandan favoron de la tero, kaj la favoron de Dio, en kiuj ni estas vivigitaj, la homa animo dezertiĝis, kaj ni naskas katastrofojn artefaritajn, kiel detruo de medio.

En la tuta mondo okazas ankaŭ naturaj katastrofoj, ekzemple eksterordinara meteoro, tamen estas instruite, ke kaŭzas ankaŭ tion la dezertiĝo de homa animo.

Mia patrino Naohi DEGUĈI, la Tria Spirita Gvidantino, diris jene:

“Mi esperas, ke ni praktikos vivmanieron dankantan al la favoro de la tero, farante nian koron tiu de la tero, kiu senlime vartas la vivojn, kaj ampleksas ĉion; kaj por disvastigi ĉi tiun koron, ni disvolvu spiritan movadon konstantan kaj seriozan; kaj tiele kontribuu por la paco de la mondo.”

Eble tio ŝajnas al vi longa vojo, por alvenigi la pacon en la mondon, ke ĉiu fariĝu la koro de la tero.

Sed mi pensas, ke efektive tio estas la plej certa, do samtempe la plej mallonga vojo; krom tio ekzistas neniu ajn vojo.”

Parolante pri mediaj problemoj, oni inklinas pripensi nur pri detruoj de la naturo.

La Kunfondinto Onisaburo DEGUĈI instruis: “La homa korpo estas miniaturo de la Universo, do la malgranda Universo”.

Laŭ tiu ĉi instruo, mi pensas, kaj la organgrefto el cerbomortinto(elpreni organojn el varma korpo) kaj studo pri ET-ĉelo(Embrieca Trunko-ĉelo: detrui fekundan ovon jam entenantan la vivon) estas ankaŭ seriozaj medidetruoj.

Mi sentas grandan indignon pro la hodiaŭa stato de medicinaj sciencoj, kiu viktimigas homan vivon, kaj manipulas homan korpon same kiel simplan materion.

Se ni ne rekonsideras nun radikale, la mondo enfalos en plej seriozan situacion.

En Japanio la parlamento, en 1997, laŭ plimulto decidis ŝanĝi la difinon de homa morto, kaj ebligis organgrefton el cerbomortinto, same kiel en Eŭropo aŭ Usono.

Sed ni, kiel kredantoj al Dio, havas grandan dubon pri tio.

Ĉar ni neniel povis silente preterlasi tiajn gravajn problemojn pri la homa vivo, kunlaborante kun kuracistoj, medicinistoj kaj ĝeneralaj civitanoj prudentaj, ni apelaciadas, ke cerbomorto ne estas la homa morto. Kvankam ni ja estas malgranda religia organizaĵo, kiel la frukto de la movado dum ĉi lastaj 2 jaroj, ni prezentis al la registaro kontraŭan petskribon kun pli ol 850,000 nomoj.

Ankaŭ en la lastaj jaroj, sub la dolĉa slogano “solvi problemojn demografian kaj proviantan en 21a jarcento”, eĉ sur hejman manĝtablon invadas genmodifitaj manĝaĵoj kaj plantoj. Estas granda dubo, ĉu tiaj manĝaĵoj vere alportas feliĉon al la homaro.

La problemo de genmodifado aperis antaŭ kelkaj jaroj. Estonta sekureco estas neniom konfirmita; kaj kiam aperos malbonaj efikoj al niaj idoj, jam estos tro malfrue. Tial ni, de 1997, forte postulis de la ŝtato aŭ municipoj devigon suretikede indiki pri genmodifiteco de manĝaĵoj kaj plantoj.

Ankaŭ kontraŭ “permeso uzi ET-ĉelon por studi” en Japanio, ni forte deklaras oponan volon al la ŝtato, kaj forte postulas, ke ĝi ne semu tiun kaŭzon de estonta malfeliĉo de la homaro.

Ankaŭ organgrefto el cerbomortinto aŭ ekspluato de kloniga tekniko estas gravaj detruoj de la medio, same kiel detruoj de la naturo.

Ili rezultis el dezirado kaj ĉasado de “gloro kaj profito”, kaj samtempe ili estas trans la linio malpermesita al la homaro ĝin transiri.

Tio devas esti orgojlo de arogantaj homoj, kaj “sovaĝa kurego de senbrida scienco” pro tio, ke homoj forgesis la volon de Dio aŭ la volon de la universo. Mi pensas, ke vera scienco devas obei la volon de la vera Dio, kiu kreis la mondon.

Religio havas mision savi la mondon kaj la homaron. Por certigi porĉiamajn vivojn de la homaro kaj la tero, jam al ni ne estas permesate malsukcesi. Nun estas la tempo, kiam ĉiuj religioj avertu kontraŭ la “sovaĝa kurego de senbrida scienco”, kaj omaĝante al la tero pro la favoro vartanta nian vivon, kune preĝu, kune aktivu kaj kunlaboru, por ke la homaro revenu al la vera vivovojo obeanta la volon de Dio, la volon de la universo.

la 30an de aŭgusto 2000


<= hejmen

Novaj paĝoj
Kio estas Oomoto?
Opinionj[Arkivo]
Bioetiko[Arkivo]

Libroj[Arkivo]

"Oomoto" la oficiala organo en pdf[Arkivo]

aktivs Oomoto Internacia[Arkivo]

"Oomoto Internacia" en pdf[Arkivo]

Novajoj

Verkoj de niaj Amikoj[Arkivo]

Japana Kulturo[Arkivo]

Broŝuroj[Arkivo]
Ligoj

Floroj kaj pejzaĝoj (renovigita 18 Feb. 2004)


Kontakto kun Oomoto


la Unua Paĝo Nihongo English Português Roomazi
Ĉiuj rajtoj rezervitaj de OOMOTO.
© 2010 OOMOTO. All rights reserved.