おほもと Oomoto


fragmento de "Diaj Revelacioj"

Novjaron (lunan) en la 25-a jaro de Mejĵi (1892 ):

1. Ĉiuj mondoj samtempe disvolviĝas kiel umefloroj. Jen venis la tempo de Dio Uŝitora .
2. Nun realiĝas Dia mondo, kiun Mi malfermis umeflore por daŭrigi pinkolore .
3. La nuna mondo estas besta mondo, plena je nur diabloj, en kiuj plifortaj perforte regas malplifortajn. Ankaŭ Japanio fariĝas besta.
4. Se la mondo daŭros en la nuna stato, baldaŭ ĝi pereos. Pro tio Mi aperis por plenumi la malkonstruon kaj rekonstruon de ĉiuj mondoj . Ĉiu do sin pretigu. Ĉi tiun mondon Mi ĝisfunde renovigos.
5. Plenuminte la grandajn lavadon kaj purigadon de la tri mondoj materia, obskura, kaj Dia , Mi pace regos la mondon kiel Dian, kiu daŭros por ĉiuj generacioj.
6. Sciu ke la vortoj de Dio realiĝos kun nenia eraro, sen eĉ harlarĝo da diferenco. Se ne, Dio ne ekzistas en ĉi tiu mondo.
7. Ĉiuj religioj estis antaŭkurantoj kaj kiel la lasta, Mi, Dio Uŝitora, aperis por plenumi la malkonstruon kaj rekonstruon de la mondo.
8. Ĉiuj Diaj senditoj scias ke okazos la malkonstruo kaj rekonstruo de la mondo, sed ili ne scias, kiel tio plenumiĝos. Mi sciigis al ili preskaŭ ĉion, tamen ili ankoraŭ ne komprenas la plej esencan punkton.
9. Mi estas Dio, por kiu ekzistas nenio nekonata en la tuta mondo. Kiam vi fariĝis malgaja, vizitu Oomoton en Ajabe kaj aŭskultu Dian instruon. Mi favoros vin per Diforto travidi ĉion en la mondo per nur unu rigardo.
10. Sciu ke la rolo de regantoj estas detale zorgi pri ĉio. Ne estas bone, ke nur supera tavolo estas favorata. Supro kaj ankaŭ malsupro devas esti egale favorataj. Se ne, paco ne regos la mondon.

Novjaron (lunan) en la 25-a jaro de Mejĵi (1892 ):

11. Saksifrago havas la folion ankaŭ sur sia radiko: supro kaj ankaŭ malsupro devas disflori. Se ne, ne daŭros ĉi tiu mondo. La mondo ne bone iras, se nur supro prosperas; ankaŭ ĝi ne estas pace regata, se nur malsupro prosperas.
12. Ordigante ambaŭ tavolojn en harmonio, Mi donos trankvilon al ĉiuj popoloj kaj realigos Dian mondon eterne neperean.
13. Preparu vin. Okazos io konsterna kvazaŭ birdoj ekflugus de apud viaj piedoj.
14. Nu, japana popolo, en Dia rigardo vi estas tiel malcerta kvazaŭ fajenca taso metita sur la rando de ŝtonmasonita puto. Mi ne povas lasi Min nur rigardi tion. Baldaŭ Mi, Dio Uŝitora, faros la grandan purigadon.
15. Kiom ajn klopodos homoj, la sankta konferenco neniam malfermiĝos. Escepte de Dio, neniu povas ĝin malfermi. Mi malfermos.
16. Tokio fariĝos miskantejo same kiel antaŭe. Ĝia nuna stato ne daŭros eterne.
17. La orienta lando, post dumtempa sereno, mallumiĝos. Tamen troviĝas neniu, kiu rimarkas ĉi tion. Mi rapidas.
18. Dum la diabloj en ĉi tiu mondo restas sencedaj, Dia mondo neniam realiĝas sur la tero. Tamen, ĉar Dia plano, komencita ekde la origino de ĉi tiu mondo, jam proksimiĝas al sia realiĝo, Mi rapide aranĝas ĉion, kvankam penige.
19. La homoj kun bona garddio , kiuj ekkomprenis Dian planon, vizitu Oomoton laŭeble frue kaj partoprenu en la sankta laboro konstrui Dian mondon. Se vi sukcese plenumos la taskon, via nomo eterne brilos. Mi, Dio ĝentile traktos.
20. Ĉar temas pri ĉiuj aferoj en la mondo, homoj, kiom ajn saĝaj kaj erudiciaj, ne povas facile kompreni Dian planon.

Novjaron (lunan) en la 25-a jaro de Mejĵi (1892 ):

21. Ĉi tiu sankta afero ne sukcesus, se oni komprenus ĝin, kaj ne sukcesus, se oni ne komprenus; krome, ĉar oni ne povas kompreni, oni ne povas ŝanĝi sian koron. Ĝi estas la plano, nur unufoja por ĉiuj generacioj, malkonstrui kaj rekonstrui la mondon; ĝi estas la granda entrepreno, malfacila kaj tute nekomprenebla, se oni ne povas reveni al pura infaneta koro, tute forlasinte homajn erudicion kaj saĝon.
22. Forĵetu ĉiujn malpuraĵojn, ĝis nun akumulitajn en via koro. Se ne, vi ne povos kompreni la ĉi-foje realigotan veron. Jen tiom gravega kaj grandioza estas la ĉi-foja plano.
23. La blanka visterio, umearbo kaj sakuro en la ĝardeno de la protekta dio de klano estas tiuj, kiujn Mi plantigis kiel la ĝardenarbojn por esprimi Mian dankon pro la realiĝo de la sankta afero de DEGUĈI Nao . Se prosperos la blanka visterio, Ajabe fariĝos bona, kaj estonte Mi faros ĝin centra metropolo de Dia mondo.
24. Fukuĉijama kaj Majzuru estos ĉirkaŭmuroj de la sankta tereno , kiu ampleksos dek riojn en ĉiu direkto. Ajabe fariĝos la centro kaj Dio regos la mondon.
25. Ajabe estas grava loko, la tereno de la vera Dia projekto malkonstrui kaj rekonstrui la mondon, kiun Dio sekrete tenis jam de la pratempo.
26. En diversaj landoj kaj lokoj en la mondo multe aperos Diaj senditoj, kiuj anoncos la malkonstruon kaj rekonstruon de la mondo. Ĉio ĉi tio estas aranĝo de Mi, Dio Uŝitora, alinome Dio Kunitokotaĉi, por sciigi Dian planon al la mondo.
27. Kiam la anonco disvastiĝos preskaŭ ĉie tra la tuta mondo, Mi venigos al Ajabe ĝustajn diojn kaj garddiojn el diversaj landoj kaj ordonos al ĉiu konvenan taskon. Jen tiom sankta estas la surtera Dia regno, Domo Rjumon , kiu estas la radiko de la mondo kaj kiu estas la centro de la mondo. Tial, kion ajn oni faros, ĉio renversiĝos ĉe la lasta momento, se oni ne ricevos la permeson de Oomoto, Ajabe.
28. Surteraj okazaĵoj ĉiuj estas laŭ Dia plano. Kvankam homoj agas pensante ke ili mem faras, Mi, Dio Uŝitora, igas ilin fari ĉion, Min transformante en diversajn figurojn.
29. Mi ne estas Dio, kia sola ĝojas pro sia heroaĵo. Se vi estas ĝustaj garddioj, kiuj povas kompreni la sanktan planon de Oomoto, Mi faros kune kun vi la malkonstruon kaj rekonstruon por fari la bazon de la mondo. Ŝanĝu do vian ĝisnunan koron kaj venu al Oomoto por aŭskulti la esencan aferon; kaj plenumu respektivan taskon en Dia projekto. Mi ja atentigas la diojn kaj la garddiojn en la tuta mondo.
30. Intermontaj riveretoj fine kunfluas en riveregon. Jen estas Dia plano.

Novjaron (lunan) en la 25-a jaro de Mejĵi (1892 ):

31. Ajabe estas la centro de la mondo, la loĝejo de la vera origina Dio.
32. Okazos milito inter Ĉinio kaj Japanio. Komenciĝante en Rusio, okazos ankoraŭ unu milito. Tiu milito poste fariĝos tutmonda. De nun tio fariĝos pli kaj pli evidenta.
33. Japanio estas lando, kiun Dio gardas. Mi unuigos la mondon kaj regos ĝin per unu reĝo .
34. Ĝis atingi tiun staton, necesas sufiĉe granda klopodo. Tamen estu trankvila, ĉar Mia plano ekzistas ekde pli ol kelkdek milionoj da jaroj. Dio donos la helpon al superaj regantoj, kiam ili komencos kompreni.
35. Homoj, se vi volas trapasi la mondan krizegon, humile observu Miajn vortojn kaj eltenu ĉian suferon. Se ne, ne realiĝos la rekonstruo de la mondo.
36. Mi ja atentigas insiste.
37. La homo, kiu klarigos Mian planon, aperos el orienta direkto. Kiam venos tiu ĉi sinjoro, realiĝos Dia mondo, en kiu trabrilos Divirto, ĉar Dia prestiĝo kiel sunleviĝo plene regos ĉi tiun mondon.
38. Kvankam konsiderinde granda entrepreno, ĉi tio estas la plano de Dio, vivanta ekde la pratempo, tial neniu povas ĝin rompi.
39. La milito dumtempe kvietiĝos, sed ne facile kvietiĝos postaj kvereloj kaj konfliktoj.
40. Aperinte en la mondo, Mi, Dio, faros kontraŭ scienco konkurson pri forto. Jam finiĝis la tempo de scienco. Dion venki neniu povas.

la 5-an de majo (luna) en la 25-a jaro de Mejĵi (1892):

41. Mi elektos kristale purajn animojn el multaj kaj faros juĝon pri ili.
42. La mondo jam eniris en sakstraton.
43. Homaro, ŝanĝu vian koron. La mondo ŝanĝiĝos. Okazos io, kio vin konsternos.
44. Kiam vi ŝanĝos vian koron, Mi savos vin. Tamen al tiuj, kiuj estas tre suspektemaj, Mi donas severan admonon.
45. Dia diro neniom eraras. Ekstera formo ŝanĝiĝas eĉ hodiaŭ. La animo ne facile ŝanĝiĝas. Poluru tiom vian animon, kiom eblas senti Dian koron.
46. Sen trunko branĉoj kaj folioj neniam prosperas. Pro trunko ekzistas branĉoj kaj folioj. Branĉoj kun trunko dehakita nepre velkas.
47. Vere kompatinda estas Nao, ĉar Mi igas ŝin peri tre malfacilan aferon.
48. Ĉar temas pri la tuta mondo, la klariĝo de la sankta afero estas malrapida. Do, la bedaŭro kaj ĉagreno de Nao estas ekstreme grandaj kvazaŭ kun brulfero sur la brusto. Nuntempe troviĝas neniu, kiu komprenas kaj kiu subtenas ŝin kiel apogilo. Tamen, pro tio ke en la mondon Mi jam metis la profundan aranĝon, aperos tiuj iom post iom, kiuj povos kompreni. En Mia diro troviĝas nenia eraro.

la 12-an de julio (luna) en la 26-a jaro de Mejĵi (1893):

49. Mi, Dio Uŝitora, sciigas pri la aferoj de la mondo, per la mano de DEGUĈI Nao.
50. Mi, Dio Uŝitora, manifestiĝos kaj regos ĉi tiun mondon, kaj tute malpermesos la ĝisnunan egoisman manieron. Troviĝos do multaj homoj, kies penso eraras.

la 12-an de julio (luna) en la 26-a jaro de Mejĵi (1893):

51. Ĉar dioj, garddioj kaj homoj, starantaj en la monda fronto , kvankam nenion sciantaj, regis kaj malordigis la mondon, ĉi tiu mondo komplete fariĝis loĝejo de bestoj. Per tia politiko kun nenia rimedo solvi tiun staton, oni tute ne povas regi la mondon daŭre por ĉiuj generacioj.
52. Fariĝos tia senĝena mondo, en kiu, sen oro kaj arĝento, ĉiu popolo en la mondo povos vivi per manĝaĵoj, produktitaj el la tero.
53. La mondo neniam paciĝas, dum oni tro respektas oron kaj arĝenton. En la tempo, kiam Mi, Dio Uŝitora, komplete gardos la mondon, ĉiuj homoj povos vivi, provizante sin mem per naturaĵoj, produktitaj en respektiva lando. Realigante ĉi tiun planon, Mi prezentos ĝin al la dioj ĉielaj kaj teraj.
54. Mi igos la homojn ŝanĝi eĉ vestojn, manĝaĵojn, domojn kaj konservejojn. Mi ne lasos ilin lukse vivi.
55. Mi realigos la politikon, kiu egale donos ĝojon al ĉiuj homoj en la mondo. Se ne, tio ne meritus la nomon de Dia mondo.
56. Mi eklipsiĝis antaŭ kelkdek milionoj da jaroj kaj travivis ĉiujn suferegojn kaj malfacilaĵojn, kaj esploris ĉiun angulon en la mondo. Tiamaniere Mi aranĝis la ĉi-fojan planon; tial ĝi realiĝos sen eĉ iometo da eraro. Ĉiu do revenu al la origina pura animo kaj partoprenu en la sankta laboro konstrui Dian mondon.
57. Japanio estas lando, kiun Dio gardas kun plena zorgo; lando, kiu devas speguli bonajn ekzemplojn al la tuta mondo. Do, japanoj, antaŭ ĉio vi ŝanĝu vian koron. Se vi malrapidas, fariĝos pli frua la kompreno de aliaj popoloj kaj okazos en la mondo io hontinda por Japanio. Dio tage kaj nokte rimarkigas al vi, per la mano kaj lango de DEGUĈI Nao.
58. Jen estas la grandskala malkonstruo-rekonstruo de la mondoj spirita kaj materia, nur unufoja por ĉiam.

(dato nekonata) en la 26-a jaro de Mejĵi (1893):

59. En la mondo ekzistas nur unu suno. Kun sep aŭ ok reĝoj, la mondo senĉese havos konfliktojn. Sekve, Mi aranĝis la planon regi la mondon per unu Dia reĝo.
60. Nu, ĉiuj homoj en la mondo, ŝanĝu vian koron. Mi revenigos la mondon en la originan pratempon.

(dato nekonata) en la 26-a jaro de Mejĵi (1893):

61. Nu, baldaŭ malfermiĝos surprizskatolo .
62. Ĉar venis la tempo de Dia mondo, tiun, kiu havas fortan dikredon, Mi utiligos por la sankta laboro.
63. Ĝis nun Japanio kaj aliaj landoj apartiĝis unu de alia, sed, manifestiĝante, Mi unuigos ilin kaj realigos Dian mondon, daŭran por ĉiam.
64. Mi, Dio Uŝitora, manifestiĝos kiel Jamao de la materia mondo.
65. La diversaj aferoj, grandaj kaj fenomenaj, kiuj okazas en la mondo — ĉiuj estas pontoj, kiujn Dio Uŝitora transiru. Pro tio, pripensu pri la mondaj okazaĵoj kaj tiel vi povos iom post iom kompreni Dian planon kaj fari veran korŝanĝon.
66. Ĉar Mi utiligas veran homon kiel ilon, en la mondo iom post iom evidentiĝos Dia rimedo.
67. Okazos vek-afero bona. Kaj okazos ankaŭ vek-afero malbona. Korektu do vian koron, rigardante la okazaĵojn en la mondo.
68. Nove Mi ŝanĝos la mondon.
69. La loko, ĝis nun bona, fariĝos iom malbona, la malbona fariĝos bona. Tero leviĝos supren. Tero malleviĝos malsupren kaj fariĝos maro.
70. Ĉi tion eviti neniu povas, ĉar jam estas la tempo. Tamen, pro tio ke Mi deziras savi la mondon, ŝanĝante la koron de laŭeble multaj homoj, Mi, Dio Uŝitora, tage kaj nokte preĝpetas la originan DIOn de la ĉielo kaj tero.

(dato nekonata) en la 26-a jaro de Mejĵi (1893):

71. Kiam Mi komplete manifestiĝos sur la tero, Mi faros la mondon tute pura kaj favoros pli frue tiun, kiu ŝanĝos sian koron.
72. Kiam realiĝis la kristale pura mondo sub Dia regado, ĉio iros laŭ homa deziro.
73. Elserĉante animojn, konformajn al Dia koro, Mi utiligos ilin por la sankta laboro.
74. Juĝante la animojn , Mi alŝnuros. Se Mi alŝnuris, Mi neniam lasos.
75. De nun Mi faros la tutan teron Dia mondo kaj igos diojn kaj homojn vivi ĝoje kaj vigle.
76. Mi purigos ŝintoon, alilandajn religiojn kaj popolojn en la mondo kaj revenigos la mondon al Dia tempo.
77. Tiujn Mi savos, kiuj havas fortan dikredon. Tiuj sen dikredo, kvankam kompatinde, devas reenkarniĝi.
78. Dio persiste rimarkigas.
79. Per pligranda lavado definitiva Mi faros la ĝisfundan rekonstruon de la mondo. La mondo unufoje moviĝos.
80. Io atake venos al Tokio.

(dato nekonata) en la 26-a jaro de Mejĵi (1893):

81. La mondo estos iel punita. Post tio la mondo boniĝos kaj Mi faros la terenon de Ajabe Dia metropolo.
82. Konstruinte en Ajabe la templon de Dioj kaj dioj de la ĉielo kaj tero, Mi gardos ĉiujn mondojn. La mondo muĝegos. La mondo renversiĝos.
83. Kiam venos Dia tempo, Mi, Dio Uŝitora, faros ĉion. Okazos mirindaj aferoj.

La 3-an de januaro (luna) en la 27-a jaro de Mejĵi (1894)

84. Buŝon malfermitan fermi oni ne povos. Ke bovfekaĵo gajnos la mondon, estas metaforo por ĉi-foja afero.
85. La gardanta Dio de la tero nomiĝas Dio Kinkacukane*). Ĉe la ĉi-foja apero de Mi, Dio Uŝitora, ĉi tiun Dion Mi levos sur la tersurfacon kaj ĝentile ensanktejigos. Se ne, ĉi tiu mondo ne estos bone regata.
86. Ju pli noblaj kaj animsuperaj estas dioj, des pli mizeraj restas tiuj en la malsupro de la mondo , jam de la pratempo.
87. Venis la tempo kaj ekfloras rostita sojfabo : renversiĝos supro kaj malsupro, realiĝos la mondo, kiu daŭros eterne, kaj Dio fariĝos vigle aktiva, dum homaro fariĝos milda. Jen estas la vera Dia mondo.
88. En Dia tempo, la vivdaŭro de homaro fariĝos longa.
89. La nunaj japanoj diras, ke ne ekzistas tia bona mondo, kia la nuna, sed en Dia rigardo ne troviĝas tiom malbona mondo dum la historio ekde la origino de la mondo. Estas kompreneble, ĉar la homo povas vidi nenion alian ol tion rekte antaŭ siaj okuloj.

La 26-an de majo (luna) en la 29-a jaro de Mejĵi (1896)

90. Dia salono de Ajabe estas ponto inter Dio kaj homoj. Ĉi tio baldaŭ evidentiĝos.

La 26-an de majo (luna) en la 29-a jaro de Mejĵi (1896)

91. Al ĉi tiu Dia salono Mi altiros verajn homojn. Farante tiun ĉi salonon baz-pozicio, Mi disvolvos sanktan aferon.
92. La eklezioj, tie kaj tie troviĝantaj, estas antaŭkurantoj por tiu sankta afero. Ankaŭ vi, perantoj, estas tiuj por prizorgi ĝin. Se vi plenumos bonan prizorgon, ĝi realiĝos. Nu, ĉiuj homoj en la mondo, se vi helpis homojn, ankaŭ vin helpos Mi.
93. Ĉar ĉi tiu mondo estas tro maljusta, Mi ne povas ĝin rekte rigardi. Ŝanĝu do vian koron.
94. La nuna mondo estas tia, ke plifortaj subpremas malplifortajn. Eĉ tian mondon Mi renversos kaj faros bona.
95. Mia peno estas ekstreme granda, ĉar la homoj en la mondo estas tro egoismaj.
96. En la mondo okazos mirindaj aferoj.
97. Se Dio prosperos, ankaŭ la homoj prosperos. Dio kaj la homoj helpu unu la alian, prizorgante sin reciproke. Tia devas esti la mondo. Mi faros la mondon egale favora por kaj ŝintoo kaj alilandaj religioj kaj la homoj.
98. Mi pruntas de Nao ŝian korpon de antaŭ kvin jaroj. Ĉi tiu homo estas ja monstro . Mi igos ŝin fari ĉion, kio rilatas al Dia laboro.
99. Sen malhelpi ŝian vivlaboron, Mi igas ŝin plenumi Mian komision en ĝia intertempo. Kvankam ĝi estas laboro intertempa kaj vespera, elfariĝas sufiĉe bona laboro.

La 23-an de aŭgusto (luna) en la 29-a jaro de Mejĵi (1896 )

100. En la nuna mondo tie kaj tie staras000 akraj anguloj. Tian mondon Mi rekonstruos, unuecigos kaj rondigos.

La 23-an de aŭgusto (luna) en la 29-a jaro de Mejĵi (1896 )

101. Konstatante verajn homojn, Mi uzos ilin por la sankta afero.
102. Kvankam en la nuna tempo ĉiu bezonas vere grandan penon, estu trankvila, ĉar proksimiĝas Dia tempo kaj baldaŭ io evidentiĝos.
103. Kun la ĝisnuna koro ĉiu restos sen Dia favoro. Por doni al ĉiuj grandan Divirton, Mi vere penegas. Ankaŭ perantoj tre zorgas pri tio.
104. Mi donos Divirton pli frue al tiu, kiu elpurigos sian animon.
105. Mi urĝas, ĉar Mi volas doni Divirton laŭeble frue. Sed, dum via animo restas nepurigita, Mi neniam povas doni. Purigu do vian animon. Ju pli vi ricevas Divirton, des pli vi prosperas.
106. Se reboniĝos la homa koro, eĉ pluvo estos donata laŭbezone.
107. Ĉar temas pri la boniĝo de la tuta mondo, purigu laŭeble rapide vian animon.

La 2-an de decembro (luna) en la 29-a jaro de Mejĵi (1896)

108. En la komenco de la mondo, la homa vivo estis tre malfacila. Homoj utiligis foliojn kiel vestojn, manĝis herbojn aŭ etbambuon kiel nutraĵojn kaj loĝis en terfosaĵoj, eĉ kun nenia akra tranĉilo. Sed danke al la dioj ĉielaj kaj teraj, loĝejoj fariĝis belaj, vestoj kaj manĝaĵoj ankaŭ fariĝis luksaj. Nu, homoj fariĝis tiel feliĉaj danke al la gardado de la origina viveca Dio, kiu kreis la mondon.
109. Civilizita la mondo fariĝis tre oportuna kaj homoj fariĝis egoismaj, ignorante la penegon de la origina Dio. Jam la mondo atingis la kulminon, kaj pli kaj pli malmultiĝas homoj, kiuj konscias la kompatemon de la vera Dio. Per nur egoisma maniero oni faris la mondon loĝejo de nur bestoj, en kiu nur fortuloj profitas. Sekve, jam nenie troviĝas loko, kie Dio povas resti. Se Mi lasos la mondon en la nuna stato, la mondo neniiĝos aŭ fariĝos mondo de nur malsateguloj kaj ogroj. Jen la mondo tiom proksimiĝis al la ekstremo, ke Mi devas ĝin malkonstrui kaj rekonstrui.
110. Manifestiĝante sur la tero kaj montrante Diforton, Mi gardos la mondon tiel ke Mi metos la tri mondojn materian, obskuran kaj Dian sub la gardado tiel vigla, kiel leviĝanta suno.

La 2-an de decembro (luna) en la 29-a jaro de Mejĵi (1896)

111. Se la mondo daŭros en la nuna stato, ŝlimmaro ĝin tute kovros dumtempe. Sed Mi, Dio Uŝitora, pardonpetos al la Ĉiela Dio, por savi ĉiujn homojn en la mondo. Se ne, ili estus tre kompatindaj. Pro tio, jam longan tempon Mi klopodas kaj suferas. Tamen, ĉar la homoj, kiuj komprenas Mian koron, estas kalkuleble malmultaj, la prokrastiĝo de Dia plano estas neevitebla. Sekve, almenaŭ tiuj, kiuj, vizitante Oomoton, aŭskultas Mian koron, ŝanĝu la koron kaj revenu al la origina pura animo, donita de Dio.
112. Ĉar proksimiĝas la tempo, jam ne estas certe, kiam komenciĝos malkonstruo. Eĉ se poste vi iom post iom baraktos, vin savi Mi jam ne povos. Mi jam sufiĉe rimarkigis. Tial Mi plu ne povas trovi konvenajn vortojn por vi.

la 6-an de novembro (luna) en la 30-a jaro de Mejĵi (1897)

113. Mi, Dio Uŝitora, estas Dio iom potenca, tial en la malnova Dia tempo, multaj dioj trudis al Mi abdikon.
114. Danke al la tempoveno, eĉ rostita sojfabo ekfloras. Elirante do en Dian regnon sur la tero, pro la ordono de la Dioj Luna kaj Suna, Mi, Dio Uŝitora, nun ekregos la tuton de la surtera mondo, disponante kiel servantojn la diojn, kiuj Min abdikigis.
115. Kiam la mondo estos metita sub Mia regado, ĉia rekompenco tuj aperos klare.
116. Mi, Dio Uŝitora, fariĝos vigle aktiva. Vi, ĉiuj homoj en la mondo, ŝanĝu koron. Se ne, ne venos tagiĝo al la mondo. Mi, Dio Uŝitora, skuos la teron por fari bonan mondon.
117. Mi estas Dio por korekti homan koron. Pro tio, tiuj, kiuj ne povas ŝanĝi sian koron, havos bedaŭrindan rezulton. Ĉi tion Mi jam longe rimarkigis. Do ne havu rankoron al Mi, sed rankoru vian koron. Ĉi tio estas afero, strikte ekzamenita sur la ĉielo.
118. Oni diras ke la ĉielo situas tre alte, sed, en la venonta Dia tempo, la ĉielo situos tre proksime. Realiĝos tia mondo, en kiu brilados Dia lumo.
119. Oni diras ke Mi, Dio Uŝitora, estas plagdona dio, sed en Dia tempo, Mi estos bona Dio, Dio, kiu klare distingos bonajn diojn de la malbonaj.
120. Homon kun bona koro Mi igos fari bonan aferon. Bono kaj malbono estos klare distingitaj. La mondo travivos suferegon; tiam oni rekonos homojn, kiuj sin apogis al Mi, Dio Uŝitora. Sen travivi ĝin, la homoj ne povos ŝanĝi sian koron.

la 6-an de novembro (luna) en la 30-a jaro de Mejĵi (1897)

121. Malgrandigante la grandan suferegon, Mi tiujn savos, kiuj sin apogas al Mi, Dio Uŝitora.
122. Post la suferego, Mi elektos homojn, konformajn al Dia koro, altiros ilin al Oomoto por plenumigi la sanktan laboron, kaj Mi faros ilin tiel honoraj ke ilia nomo restos eterne.
123. Ĉar okazos en la mondo tiu ĉi suferego, kvankam Nao protestas, Mi uzas ŝin kiel Dian peranton. Ĉar Nao rifuzas buŝe diri, Mi igas ŝin skribi sur paperoj ĉion, kio okazos en la mondo.
124. Ne anoncante kialon al Nao, Mi prunteprenas ŝian korpon; DEGUĈI Nao do havas suferojn, kiajn ordinaruloj ne konas.

dato nesciata, en la 30-a jaro de Mejĵi (1897)

125. Kiel dankinde! Ja realiĝis la apero de Mi, Dio Uŝitora.
126. Al ĉi tiu Nao Mi, vera kaj bona Dio, profetigos la mondajn okazaĵojn. Do, ĉiuj perantoj, purigu vian animon kaj helpu ŝin, Mi petas.
127. Farante mirindajn aferojn, Mi montros, ĉu Dio ekzistas aŭ ne.
128. Mi estas Dio kiu disponas pri la mondo.
129. Legu ĉi tiujn revelaciojn kaj, konsultante Fondintinon, rapide disvastigu ilin, se ne, io malfruiĝos. Dio urĝas.
130. Ĉu vi ankoraŭ ne komprenas, dum Mi tiom multe montras al vi praktikojn en la fino de la mondo? Mi multe klopodas por savi la homojn en la mondo, favorante ilin per Divirto.

dato nesciata, en la 30-a jaro de Mejĵi (1897)

131. Altirante al ĉi tiu Dia salono tiujn, kiuj povos servi kun vera koro, Mi utiligos ilin por la sankta laboro.
132. Ne utilas tiuj, kiuj estas tro profitemaj. Ĉi tiu estas Dia salono, kien Mi altiras nur bonulojn, por ke ili ĉiuj vigle vivu.
133. Nu, misiistoj, unue vi ŝanĝu vian koron, se ne, aliaj ne povas ŝanĝi.
134. Post la milito, la ĉielon kaj teron kaj la tutan mondon Mi faros egale bonaj, kvazaŭ oni komplete ebenigus malglatan vojon.
135. Korektu eraron kaj revenu al bono. Se ne, ne estas certe, kia malfacilego trafos Japanion. Rapidu konvinki laŭeble multajn homojn. Mi tre hastas.
136. Al tiuj, kiuj elpurigos sian animon, Mi donos Diforton klarvidi estontecon. En mallumo eĉ apud siaj piedoj neniu povas plenumi heroaĵon.
137. Kiam realiĝos la mondo sub Mia gardo, ankaŭ homaj animoj komencos brili, la mondo fariĝos eterne pura kaj malaperos tia abomenaĵo, kia malbono.
138. Kiam la mondo ŝanĝiĝos, ŝanĝiĝos ankaŭ gardantaj dioj. Ĉar plene ŝanĝiĝos la maniero, en kiu ĝisnunaj dioj regis la mondon, utilos nenio, kio ĝis nun utilis. Tial Mi persiste diras, “Ŝanĝu koron!”. Ĉi tio signifas ke oni ŝanĝu la ĝisnunan regprincipon al tiu de Dio, ĉi-foje aperanta.
139. Tute novigu vian koron; se ne, vi ne povos vivi inter la ĉielo kaj la tero.
140. Ĉar Mi disciplinos ĝis vi ŝanĝos vian koron, vi vane suferos, se vi ne ŝanĝos.

dato nesciata, en la 30-a jaro de Mejĵi (1897)

141. Ĉi tiu Dio ne ŝatas bagatelajn aferojn. Havu do veran koron, konforman al Dia koro, kaj Mi favoros vin per Diaj saĝo kaj kapablo. Mi estas tia Dio.
142. Atentu! Jam fariĝis tia tempo, kiam vera homo povas fari tiom gravan aferon, kiom eĉ nekompreneblan al li. Realiĝos tia afero, kia konsternos la homojn en la mondo. Tial Mi ripetas, “Havu veran koron”.
143. Ĉar Mi volas doni bonan favoron al ĉiuj homoj, Mi donace prezentas ĝin antaŭ ili; tamen ili senpacience forkuras survoje, tial ke ili ne havas veron. Do, se vi volas esti konfidato de Dio, ne estu kun tia malgranda koro: al tia, Mi ne povas doni sufiĉan favoron.
144. DEGUĈI Nao estas animo por utiligi ĉe mondŝanĝo; tial Mi donas al ŝi multajn suferojn jam de la pratempo. En la tempo, kiam Dia prestiĝo regos la mondon, ŝi estos sankta kolono, plej konfidata de Dio.
145. La suferoj, kiujn Nao travivis de la pratempo, estas senkomparaj en la surtera mondo. Por ŝi la ĉi-foja sufero tamen estas plej facila.
146. Nao estas homo, kiun Mi faros ekzemplo por la surtera mondo. Do, sekvante ŝin, ĉiuj plenumu sian respektivan taskon.
147. Al Nao Mi donas suferojn malsamajn ol aliaj. La suferoj de ceteraj perantoj estas normalaj.
148. Sen sufero neniu povas realigi veran aferon. Sed al tiuj kiuj realigos, Mi dankesprimos per vere bona rekompenco.
149. Jam nature disvastiĝos Dia instruo. Ĉar tra la mondo jam iom post iom kompreniĝas Dia laboro, la disvastigo de Dia instruo ne estas tiom peniga. Tamen, sen sufero neniu povas iri sur ĉi tiu vojo.
150. Fariĝis tia mondo, ke iu ajn povas progresi, se tiu ŝanĝis sian koron.

dato nesciata, en la 30-a jaro de Mejĵi (1897)

151. Ĉi tiu estas salono, kiu bezonas multajn perantojn .
152. Longan tempon Mi suferis, sed pro la tempoveno baldaŭ realiĝos granda deziro. Ĝojas do multaj dioj.
153. Por la mondŝanĝo, ĉiele okazis sankta kunveno: nove ŝanĝiĝos la laboro de ĉiu dio.
154. Ĉi tiu salono de Dio Uŝitora estas loko, kie, ĉe la malkonstruo kaj rekonstruo de la mondo, la eternaj Diaj reguloj estas decidataj. Tial ĉi tie oni ne povas fari samon kiel ĉe aliaj eklezioj.
155. Ĉiuj estu intimaj, konsiliĝu inter si, atentigu unu la alian pri malbona flanko kaj laŭeble frue disvastigu Dian instruon. Baldaŭ komenciĝos Dia rimarkigo.
156. Senlima estas dubo. Atentu tiuj do, kiuj dubas, ĉar baldaŭ okazos la aferoj, kiuj vin mirkonsternos.

la 3-an de januaro (luna) en la 31-a jaro de Mejĵi (1898)

157. Mi ne estas Dio por kuraci malsanon. Mi estas Dio por rebonigi homan koron. Homoj dubas Miajn vortojn, ĉar ilia koro malsamas je tiu de Dio.
158. Baldaŭ venos la tempo, kiam klariĝos ĉies faroj ekde la pratempo. Ĉiuj, do ŝanĝu vian koron. Manifestiĝos ĉies pekoj. Forigu la pekojn; sen tio, ĉio ne iros laŭ via volo. Mi, Dio Uŝitora, pardonpetos la originan DIOn de la ĉielo kaj tero kaj de Li ricevos konsenton. Se ne, mondaj homoj povus fari nenion laŭvole.
159. Ĉiuj estaĵoj en la mondo estas posedaĵoj de la Dioj ĉiela kaj tera. Tial sen Dia gardo homoj povas disponi nenion en la mondo.
160. Rebonigante homan koron, Mi ŝanĝos la mondon. Se Mi lasos ĝin en la nuna stato, baldaŭ homoj komencos manĝi unu la alian. Nun la dioj en la mondo troviĝas en interbatalado.

la 3-an de januaro (luna) en la 31-a jaro de Mejĵi (1898)

161. Multaj dioj pardonpetas la Diojn Sunan kaj Lunan por prokrasti la trafon de monda suferego, ĉar ili volas iel savi ĉi tiun mondon, elvolviĝintan ĝis la nuna stato.
162. Mondaj homoj, vi ĉiuj sufiĉe pardonpetu la Diojn de la ĉielo kaj tero, tial ke via maldeco al Ili jam fariĝis konsiderinda.
163. Por ŝanĝi la mondon, Mi, Dio, kiu sin kaŝis en la monda angulo , denove ekzamenos la mondon. Tial viaj ĝisnunaj kondutoj tute ne utilas.

la 24-an de marto (luna) en la 31-a jaro de Mejĵi (1898)

164. Dio neniam faras diskriminacion. Ĉiujn homojn Mi egale gardas. Mi ne diskriminacias, sed homoj diskriminacias inter si.
165. Ne havu avidon. Ĉar vi avidas, vi suferas. Konfidu ĉion al Dio, kaj Dio vin gardos. Tamen ne troviĝas tia homo.
166. Se homa koro fariĝas konforma al Dia volo, ankaŭ lia vivo fariĝas longa sen malsano. Sed, ĉar la homo estas vere avara, li suferigas sin mem.

la 6-an de marto (luna supermonato, t.e., la monato kiu ricevis ekstran tagon en superjaro) en la 31-a jaro de Mejĵi (1898)

167. Homo kun malgranda koro ne povas plenumi la taskon de Mi, Dio Uŝitora. Tamen devas ne esti malskrupulo; Mi komisios la taskon nur al tiu, kies koron Mi travidas.
168. La nuna mondo fariĝas tro luksa kaj en ĝi troviĝas 70 procentoj da eventualaj suferantoj.
169. Se vi opinias tiun ĉi instruon malbona, bonvole vin anoncu. Manifestante Min mem, Mi klarigos la kialon ke ĝi ne eraras. Neniu povos repliki al Mi.

la 27-an de marto (luna supermonato, t.e., la monato kiu ricevis ekstran tagon en superjaro) en la 31-a jaro de Mejĵi (1898)

170. Pro tio ke la salono de Ajabe malsamas ol aliaj eklezioj , ja malfacila estas disvastigo de la instruo. La salono de Ajabe devas montri kondutojn, diferencajn ol aliaj; ĉio ne iras laŭvole, se oni parolas pri la instruo kun la nunaj kondutoj.

la 27-an de marto (luna supermonato, t.e., la monato kiu ricevis ekstran tagon en superjaro) en la 31-a jaro de Mejĵi (1898)

171. Ne malrespektu tiun, kiu restas en mizero. Mi igas bonan animon resti en mizero. Homa eksteraĵo ŝanĝiĝas eĉ en hodiaŭa tago, dum la animo ne ŝanĝiĝas facile. Ĉiuj animoj estas jam ekzamenitaj, ĉu bona ĉu malbona, tamen tio ne aperas en homa rigardo. La bono kaj malbono de la animoj baldaŭ laŭgrade evidentiĝos.
172. Kiam misiistoj, prizorgantoj kaj kredantoj ĉiuj akordiĝas en unu koro, ĉiu senescepte ricevas difavoron, ĉar Dio ne diskriminacias.
173. La domo de tiuj familianoj, kiuj troviĝas en harmonio, frue ricevas difavoron. La domo de tiuj familianoj, kiuj ne troviĝas en harmonio, ne povas ricevi sufiĉan difavoron, ĉar ili per si mem havas sindetenemon al Dio.
174. Tiel same ankaŭ ĉe misiistoj — ili, pro la sindetenemo, ne povas peti sian deziron al Dio. Sen akordiĝo oni ne povas ricevi la veran difavoron.
175. Laŭ sia koro ĉiu povas ricevi difavoron, kie ajn Dio estas. Preĝu al Mi, dirante “Dio Uŝitora”, tiam Mi donos al vi difavoron, de kie ajn, eĉ el ekstreme malproksima lando. Jen fariĝis tia tempo.
176. Al Mi, Dio Uŝitora, ne plaĉas tia dikredo, kian oni plenumas nur tiam, kiam oni ricevas difavoron. Se vi petas al Mi kun vera koro, Mi donas al vi difavoron; tiam eĉ sufiĉas ke vi eldiru tri vortojn.
177. Senescepte ĉiu, kiu orgojlas, renversiĝos, kvazaŭ ŝipo renversiĝus; ne orgojlu do.
178. Se vi nun pensas ke jam sufiĉas, vi fiaskos. Sur ĉi tiu vojo eterne ne ekzistas tia afero, pri kiu oni povas diri “jam sufiĉas”. Do, ne estu malatentema eĉ iomete.
179. Ne venu intermeti vin en Miajn aferojn. Mi faros sola. Tamen, se venis la tempo, ni ĉiuj kune iru manon en mano. Sed ĝis kiam vi komprenos, Mi faros sola.
180. Ĉar Mi estas Dio por bonigi la mondon, Mi dirados ĝis tiam, kiam la homoj en la mondo ŝanĝos sian koron.

la 27-an de marto (luna supermonato, t.e., la monato kiu ricevis ekstran tagon en superjaro) en la 31-a jaro de Mejĵi (1898)

181. Mi estas Dio por rebonigi homan koron kaj ne estas tia, kiu survoje ellaciĝas. Mi ĝisfunde ŝanĝigos la koron al homoj. Eĉ se troviĝas homo, kiu ne povas ŝanĝi sian koron, Mi ŝanĝigos per ia rimedo.
182. Mi unue ŝanĝigos la koron al regantoj en la mondo, se ne, devas vere suferi la homoj en la malsupera tavolo. La mondo renversiĝos.
183. Atentu! Ĉar temas pri la tuta mondo, tio realiĝos mondskale.
184. Ĉi tiu estas granda entrepreno; ne temas pri nur Japanio. Ĉar la kompreno de mondaj popoloj prokrastiĝas, Nao tre maltrankviliĝas; sed estu trankvila, ĉar Miaj vortoj estas tute seneraraj.

la 16-an de aprilo (luna) en la 31-a jaro de Mejĵi (1898)

185. Ĉi tiu mondo tro nebuliĝis kaj la veraĵo de la mondo estas nevidebla, tial Ĉielo montradas diversajn mirindaĵojn en la mondo. Malgraŭ tio la homoj en la mondo ankoraŭ dubas kaj restas sen ŝanĝi sian koron. Mi baldaŭ neeviteble devas averti per natura katastrofo: ŝanĝu do koron. Ja terura estas kataklisma averto.
186. Ĉi tiun mondon, elvolviĝintan ĝis la nuna grado, Mi volonte lasus en la nuna stato, sed, mondaj popoloj, se vi ne povos ŝanĝi vian koron, neeviteble okazos malfeliĉa afero. Ja kompatindaj estas homoj, kiuj ne scias sin apogi al Dio, kiam okazas grava afero. Mi do rimarkigas en ĉi tiu skribo.

la 5-an de majo (luna) en la 31-a jaro de Mejĵi (1898)

187. Nuntempaj homoj en la mondo, laŭaspekte, ŝajnas tre imponaj kvazaŭ superi Dion, pompe ornamante nur vestaĵojn, sed en la rigardo de la vera Dio, kiu kreis la originon de la mondo, la nuna mondo fariĝas tiel malluma, ke en ĝi svarmas nur fantomoj, el kiuj iuj havas kornojn surkape, iuj havas voston ĉe pugo kaj iuj havas vane longan nazon.
188. Tigro kaj lupo, se ili restas kun manĝaĵo, estas vere mildaj, sed homoj havas pli fortan malbonon, ol tigro kaj lupo. Homoj havas senliman avidon kaj ili, eĉ se favorataj per multaj aĵoj, ne kontentiĝas. Ilia koro estas kvazaŭ tiu de ogro aŭ serpentego; ili volas rabi objektojn kaj landojn de aliaj. Jen la mondo estas tiom malbona. Ĉio ĉi tio estas faro de malbonaj dioj .
189. Se Mi faros malkonstruon per nur unu fojo, en la mondo tre malmultiĝos homa nombro. Mi do prokrastas la daton kaj horon de ĝia komenco, ĉar Mi deziras ke laŭeble multaj homoj ŝanĝu koron kaj estu savitaj. Tamen, kiom ajn Mi admonas, ne konvinkiĝas la nunaj homoj: ne rankoru Min, kio ajn okazos en la mondo.
190. Frapante la senfine-sonoran sonorilon, Mi, Pratempa Dio, avertas ĉiujn homojn en la mondo, tamen la veraj instruoj de Dio ne atingas iliajn orelojn en malluma mondo. Ili opinias, ke mono estas plej grava kaj sen mono neniu povas regi mondon kaj teni sian vivon. Ili intencas rabi posedaĵon kaj landon de aliaj, gvatante ties malatenton. Ili tro absorbiĝas en scienco, pensante ke ili povas disponi eĉ la mondon, se ili estas erudiciaj. Ili opinias ke havi multajn kromvirinojn estas maniero de civilizita homo. Ili estas ne nur senhontaj kaj malhumilaj, sed ankaŭ tiaj, kiuj tute ignoras la suferojn de aliaj homoj, kiom ajn severajn. Ili tute ne zorgas pri sia lando kaj, eĉ se ilia lando estas rabita, ili restas indiferentaj kaj neniom maltrankviliĝas. Kiamaniere do la mondo estus regata de nur tiaj homoj estonte? Kia malprudento!

la 5-an de majo (luna) en la 31-a jaro de Mejĵi (1898)

191. Malsanigaj spiritoj tie kaj tie svarmas kaj ili ja gvatas homan malatenton por suferigi ĉiujn homojn senescepte. Tamen homoj, nesciante ke ili povas saviĝi, se ili sin apogas al Dio, elspezas grandan sumon por bagatelaĵoj, instruitaj de malbona dio, kiuj, eĉ se fariĝas veneno, ne fariĝas medikamento; kaj iliaj korpoj, kiuj povas longe vivi, estas detruataj. Tamen preskaŭ ĉiuj homoj ne rimarkas tion, kaj la homoj, kiuj havas puran animon, estas tiom malmultaj, kiom oni povas fingre kalkuli. Dum la mondo malpuriĝas ĝis tia grado, homoj restas tute senpovaj. Tamen ili daŭrigas la rimedon de perfortisma mondo, dirante, “Por regi la mondon troviĝas neniu pli bona rimedo ol ĉi tiu”.
192. La popolanoj de lando regata de malbonaj dioj perdas la veron en sia koro; ili eĉ perforte rabas alian landon, kiu ŝajnas malforta. Sed popolanoj de tiu rabita lando povas nenion diri, dum ili ricevas kruelaĵon. Rabintoj estas ankaŭ Diaj filoj, tamen ilia rimedo estas tro malhumana, kaj pli kruela ol tiu de besto. Mi ĉi-foje do aperos kaj, savinte la suferantajn homojn en la mondo, egale ebenigos la tutan mondon.

la 16-an de julio (luna) en la 31-a jaro de Mejĵi (1898)

193. La mondo tagon post tago ŝanĝiĝos kaj dumtempe malboniĝos; tamen ĝi refoje grade boniĝos, tial ke Mi donos helpon.
194. Homo, alligita per Dia ŝnuro, ne povas laŭvole trakti eĉ sian korpon, kiom ajn li senpacienciĝas.
195. Mi, Dio Uŝitora, estas tia, kiu nek retiriĝas, nek malvenkas. Do, por vi plej bona vojo estas nur submetiĝi al Mi.
196. Perantoj maltrankviliĝas ĉe diversaj aferoj, ĉar ili ne povas kompreni Dian planon. Sed sciu ke oni ne povas partopreni en tiu ĉi sankta laboro pro kiom ajn da monofero. Mi konfidas la laboron al neniu, kiu ne konformas al Dia koro.
197. Ĉi tiu Oomoto ankoraŭ ne boniĝas, sed kiam ĝi komencos boniĝi, oni zorgu skrupule pri ĉiuj internaj aferoj. Kolektiĝos mallaboremuloj, kiuj atendos nur favoraĵojn kaj intencos profiti el klopodoj de aliaj. Venos kaj gardioj kaj malbonaj dioj, kiuj primanĝos Oomoton.
198. Ĉefo de malbonaj dioj venos alkroĉiĝi cele al samsanguloj de DEGUĈI Nao por rabi la plej gravan kaj finfinan planon de Oomoto.
199. Ĝi venos kaj klopodos, sed se ĝi vidos ke ĝi jam ne povas realigi sian celon, ĝi komencos klaĉi kontraŭ DEGUĈI Nao kaj intencos ŝin disŝiri. Ĉiuj do sin pretigu kontraŭ tio.
200. Se realiĝos Dia mondo, homa vivdaŭro iĝos longa kaj ankaŭ homa koro iĝos milda. La nunaj homoj mem mallongigas la vivdaŭron pro sia koro. En ĉi tia ĉiamurĝa mondo nenie troviĝas loko, kie Dio loĝu.

la 16-an de julio (luna) en la 31-a jaro de Mejĵi (1898)

201. Ŝanĝante la mondon, Mi faros ĝin libera. Mi realigos tute alian mondon.
202. De nun Mi iom post iom ŝanĝigos la koron al mondaj homoj. Se ili ne ŝanĝos, ili ne povos resti en ĉi tiu mondo; ili do ŝanĝos sian koron per si mem. Ĝuste ĉi tio estas virto de Mi, Dio Uŝitora.
203. Ĝis Mi realigos Dian mondon, en Japanio kaj ankaŭ en aliaj landoj estiĝos intensaj aferoj. Foje estiĝos tia afero, por kiu mondaj intelektuloj, sciencistoj kaj garddioj trovos nenian rimedon.
204. Ĝenerale la homo, se li nun estas eĉ en iomete favora situacio, pensas ke tio daŭros eterne. Krome li orgojlas kaj pensas ke li atingis tiun situacion per sia propra forto. Ĉar tiel li tro sentime kondutas, li estas krurhoke renversita kaj iom post iom baraktas.
205. Kiam realiĝos Dia mondo kaj homaj animoj estos poluritaj konforme al Dia koro, ĉiuj homoj sekvos ĉe ĉio Dian diron. Pro tio, ĉio iros bonorde sen eĉ iometo da fuŝo, kaj ili vigle vivados en ĝojaj aferoj, sinsekve fontantaj.
206. Nun la mondo troviĝas en transira periodo. Tial, ankaŭ en Oomoto oni travivas malfacilecon, sed laŭ la ŝanĝiĝo de ĉies koro, tio frue boniĝos. Post la boniĝo oni rimarkos, “Kian miskomprenon ni faris ĝis nun!” Kaj pro la absurdeco de sia koro oni rideksplodos kaj la rido ne haltos.
207. Kiel sinpravigi antaŭ homoj ekster Oomoto, se vi tute ne komprenas Dian koron, dum vi estas apud Dio jam de frua tempo? Vi devas fariĝi tia homo, kian oni taksas, “Li ja meritas dikredon”. Se ne, vi ne povas ricevi difavoron.
208. Kaj tamen, se vi plenumas tian dikredon, kia multe altiras la atenton de aliaj homoj, Mi donacos al vi difavoron laŭ via deziro. Mi donos al vi ajnan diforton.
209. Al tiu, kiu faras misdikredon, Mi ne donas difavoron, eĉ se li vizitus ĉiutage. Dia aŭtoritato devas esti ne profanita: senescepte ĉiu plenumu dikredon kun tiu korpreteco. Mi rimarkigas per la mano de Nao.

la 27-an de aŭgusto (luna) en la 31-a jaro de Mejĵi (1898)

210. Nu Nao, jam venis la tempo kaj de nun iom post iom aperos la de Mi aranĝitaj aferoj por la sankta plano.

la 27-an de aŭgusto (luna) en la 31-a jaro de Mejĵi (1898)

211. Apud Naon venos vera homo. Ĉi tiun homon ne traktu malĝentile. Koncerne vin Nao, vi ne kondutos tiel, tamen, ĉar s-ro Adaĉi estas viro, povas esti ke li persistos en sia opinio. Ĉi tion nuntempe oni ne povas vidi, sed baldaŭ ĉio evidentiĝos.

la 30-an de septembro (luna) en la 31-a jaro de Mejĵi (1898)

212. Kiam venis la homo nomata UEDA , ĉiu en unu koro akceptu kaj senmanke prizorgu lin. Se ne, ne progresos Dia plano pro stagno de la aferoj.
213. Ĉar ĉi tio estas grava Dia afero, tre necesas ke vera homo, elektita de Dio, venu al Oomoto. Ne sufiĉas nur la forto de perantoj.

la 5-an de novembro (luna) en la 31-a jaro de Mejĵi (1898)

214. Por plenumi la taskon de Mi, Dio Uŝitora, ne tre taŭgas maljunulo; utilas prefere tia, kiu estas iomete obstina, kaj tamen sur Dia vojo malutilas obstineco. Ja malfacile troveblas homo, kiun Dio uzu.
215. Lango, koro kaj konduto devas esti unuecaj. Se ne, vi ne povas plenumi Mian aferon. Kiu ne povas realigi veron, ne povas plenumi la taskon kiel Dia peranto.
216. Se vi amas vin mem, vi ne meritas esti peranto de ĉi tiu vojo.
217. Ne necesas multaj homoj, sed per la homoj kun vera koro la instruo tuj disvastiĝos. Al tiuj kun vero Mi donos forton. Verajn homojn Mi preparas.
218. Nu, ĉiuj nunaj perantoj, se vi hezitas senage, postvenanto vin preterpasos: al vi okazos bedaŭrinda afero.
219. Ĉar por ĉi tiu Dia plano Mi laborigas multajn diojn, la afero rapide progresos kaj oni povos kompreni multe pli frue.
220. La Dioj de supera rango iroa al malsupera rango kaj gardos la mondon; ĉio do progresos rapide.

la 5-an de novembro (luna) en la 31-a jaro de Mejĵi (1898)

221. Kiel la ĉielo kaj la tero, tiel ankaŭ supro kaj malsupro en la mondo estos ekvilibrigitaj. Ĉiuj do atentu. Se vi lasos vin en la nuna konduto, nepre vi fiaskos. Ĉiuj aferoj komplete ŝanĝiĝos.
222. Nu sinjoroj, kiuj ĝis nun aroge kondutis, al vi okazos iom bedaŭrinda afero. Vin pretigu do, okazos io diferenca je via kalkulo.
223. Ĉia rimedo ŝanĝiĝos. Al neniu Mi permesas eterne regi ĉi tiun mondon. Ne pensu ke via regado daŭros por ĉiam; la mondo ŝanĝiĝos.
224. Tiel same estas ankaŭ ĉe dikredo; postvenanto preterpasos antaŭiranton.
225. Ĉiu, kiu orgojlas, senescepte fiaskos. Orgojlo kaj egoismo estas emoj, kiujn plej malŝatas Dio.
226. Okazos ke la realiĝo de la aferoj, kiujn Mi skribis, iomete prokrastiĝos, sed la prokrastiĝo okazos laŭ la kondiĉoj de Dia regno, t.e. por savi laŭeble multajn homojn. Se la homoj en la mondo ŝanĝos sian koron, pli frue boniĝos la mondo, sed se ne, mondaj homoj nur longe suferos.
227. Estas pli bone okupiĝi je servado al Dio de frua tempo. Nuntempe tamen ĉiuj timas, ĉu la servado ne donus al ili malprofiton. Ili timas, ĉar ili ankoraŭ ne bone komprenas Dian aferon. Sed se vi ne faras nun, tio ne estas vera servado.
228. Okazos tia konsterna afero, ke oni ne povos fermi sian buŝon malfermitan.

la 30-an de novembro (luna) en la 31-a jaro de Mejĵi (1898)

229. Se komenciĝos la granda lavado, unufoje rompiĝos supera rango kaj diseriĝos ankaŭ la malsupera.
230. Ĉar de supera rango okazas malpuriĝo, oni neniel povas bonorde regi malsuperan rangon.

la 30-an de novembro (luna) en la 31-a jaro de Mejĵi (1898)

231. La tri mondoj, materia, obskura kaj Dia, neniam povas esti regataj per egoisma maniero.
232. Dum la estro de supera rango havas tian ideon ke li unue sin bonigu prokrastante aliajn, ĉi tiu mondo por ĉiam restas sen ordo.
233. Dum tiuj, kiuj okupas superan rangon, ne protektas tiujn de la malsupera, en la mondo ja senĉesaj estas konfliktoj.
234. Mi ofte diras ke ĝis nun ĉi tiu mondo estis regata perfortisme. Ĉar oni agas egoisme, nun aperas en la mondo malfacilegoj, kiajn vi vidas.
235. La aferoj, okazantaj en Oomoto , Ajabe, la origina loko de Dio, ĉiuj okazos ankaŭ en la mondo. Ĉion Mi montras okazigante en la origino.
236. Inter la aferoj, okazantaj en Oomoto, daŭra por ĉiam, neniom troviĝas neutilaj.

la 18-an de januaro (luna) en la 32-a jaro de Mejĵi (1899)

237. Realigi veron vi ne povas, se vi estas facilanima kaj kaprica.
238. Por tiu ĉi afero Mi uzas neniun, kiu tro emas persisti en sia opinio.
239. Plenumi la taskon, de Mi komisiitan, ne povas tiu, kiu estas persistema en sia opinio. Kvankam ĝin povas fari tiu, kiu havas ion firman en sia korfundo, tamen ne, se tiu ne aspektas trankvile. Krome, devas esti tia homo, kiu, havante firman memon, povas ĝin reteni.

dato nesciata, de januaro (luna) en la 32-a jaro de Mejĵi (1899)

240. Kiel Mi jam diris al DEGUĈI Nao en la 25-a jaro de Meiĵi (1892), ĉiuj Dioj kaj dioj devenas de unu sama fonto kaj tial ankaŭ la vojo de ĉiuj instruoj devas esti nur unustria. Finfine do unuiĝos ĉiuj instruoj.

dato nesciata, de januaro (luna) en la 32-a jaro de Mejĵi (1899)

241. Dum ĉiuj instruoj havas unu saman originon, misiistoj ja uzas bagatelajn argumentojn por diskriminacii aliajn instruojn. Se ili plu persistos je tiaj bagateloj, Mia plano neniam realiĝos. Mi jam diris, ke ĉe la rekonstruo de la mondo Mi unue forigos la misiistojn de kontraŭraciaj eklezioj.
242. Kvankam aliaj multaj eklezioj obstinas en sia opinio, dirante bagatelon, tamen, ĉar la Dioj kaj dioj ĉiuj jam laboras revenante al sia origino, tiaj eklezioj baldaŭ fariĝos tiom malgajaj kvazaŭ iliaj lamplumoj estingiĝus, kaj ili estos senigitaj je vera instruo.
243. Ĉar la koro de la nunaj homoj, en Mia rigardo, estas tro malbona, ili ne konsentas, eĉ se Mi, vera Dio, avertas, klarigante la veran mondsavan instruon. Sed, atentu, baldaŭ vera Dio posedos veran homon kaj florigos veran floron.
244. Se vi estas homo tiom fervora, ke vi sinofere plenumas dikredon por savi la mondon, Mi gardas vin kaj neniam lasas vin suferanta.
245. Ĉi tiu DEGUĈI Nao estas bona ekzemplo. Ĝuste ĉi tiu sinjorino estas modelo de la mondo. Ŝi vivas nur por Dio kaj ŝi konfesas ke ŝi plenumos Mian aferon, eĉ sian vivon oferante.

dato nesciata, de februaro (luna) en la 32-a jaro de Mejĵi (1899)

246. Enferminte Diojn kaj diojn, homoj faras sin plejsuperaj kaj la posedaĵojn de la Dioj de la ĉielo kaj tero ili konkure proprigas al si per forto. Sed ĉe la lavado de la mondo Mi dumtempe konfiskos ĉiujn aĵojn en la mondo.
Aĉetante rizkampon kaj terenon, konstruante domon kaj konservejon kaj akumulante oron kaj arĝenton, homoj opinias ilin siaj propraj. Tamen ili ĉiuj estas objektoj, kiujn la Dioj de la ĉielo kaj tero deponas al homoj. Do, tiaj homoj, kiuj pro avaro ne povas kompati malfeliĉon de aliaj, nepre havos bedaŭrindan aferon, kiam komenciĝos la granda purigado.

dato nesciata, de marto (luna) en la 32-a jaro de Mejĵi (1899)

247. La koro de DEGUĈI Nao estas tiom suferplena, ke eĉ serena ĉielo al ŝi ŝajnas nuba kaj eĉ hela luna nokto al ŝi ŝajnas malluma. Tio ĉi okazas, ĉar troviĝas nek homo, kiu komprenas la grandan aferon Dian, nek homo, al kiu ŝi povu konfidi laboron. Sed kiam venos la tagiĝo al la mondo, ĉiuj homoj povos vigle vivi pro la penego de Ueda Kisaburo kaj Nao.
248. Kiam Mi ekzamenas tiujn, kiuj ĝis nun aroge kondutis en la supera klaso, preskaŭ ĉiuj estas tiaj, kiajn Mi devas faligi malsupren. Ju pli supera estas ilia rango, des pli granda estas ilia orgojlo; ĉar ilia animo estas protektata de malbona dio kaj ili ne povas kompreni Dian koron. Tamen, eĉ inter ili, tiujn kun bona koro Mi uzos por Mia afero.
249. Kiom ajn klopodos erudiciaj homoj, aŭ eĉ se ĉiuj homoj en la mondo kolektiĝos kaj cerbumos, la postnuna mondo estos regata neniel per homa rimedo.

la 22-an de aprilo (luna) en la 32-a jaro de Mejĵi (1899)

250. Mi jam diris ke ĉi tiu Dia afero komencos disvolviĝi el malproksima lando.

la 22-an de aprilo (luna) en la 32-a jaro de Mejĵi (1899)

251. Mi eliros en la mondan fronton laŭeble frue. Se ne, ne progresos Dia afero kaj tiom pli suferos ĉiuj popoloj de la mondo.
252. Dikredon sen plenumado de ĉiutaga laboro Mi malŝatas. Dikredon oni povas plenumi intertempe de sia propra laboro. Mi plenumigis al DEGUĈI Nao tiom multe da sankta laboro, tamen ne interrompante ŝian vivlaboron dum ĉirkaŭ ses jaroj.

dato nesciata, de aprilo (luna) en la 32-a jaro de Mejĵi (1899)

253. Ĉi tiu mondo unufoje devas fariĝi ŝlima maro, sama kiel ĉe la origino de la mondo. Sed se okazos ke Mi dekomence rekreu ĉi tiun mondon, evoluintan ĝis la nuna grado, Mia longa penego solidigi la terglobon fariĝos tute vana kaj ankaŭ la homoj tute malaperos de sur la tero. Por ke tio ne okazu, Mi ĉi-foje ŝanĝos la mondon. Mi savos la mondon, ŝanĝigante la koron al homoj.
254. Ne maltrankviliĝu, ĉar Mi senmanke aranĝis Dian planon. Tiujn, kiujn Mi uzu por la sankta laboro, Mi jam ekzamenis.
255. Eĉ se tiu estas destinita animo, al kiu Mi alŝnuris, Mi tranĉos ties ŝnuron, se li orgojlos.
256. Ĉar la ĉi-foja estas laboro por malfermi novan mondon, tute ne utilas la ĝisnunaj formala asketado kaj normala vivo. Toleri netolereblan aferon ja estas asketado. Homo malbonkonduta ne povas plenumi ĉi-fojan taskon.
257. Ĉar DEGUĈI Nao estas animo, profunde rilata kun Mi, Mi igis ŝin fari tian klopodon, kian neniu petis al ŝi kaj neniu spertis. Mi eĉ igis ŝin plenumi sanktan laboron sen manĝi dum 13 tagoj, sen dormi dum 75 tagoj. Jen tiel Mi plenumigis al ŝi plej gravan laboron, dum oni ŝin priridadis.

la 10-an de junio (luna) en la 32-a jaro de Mejĵi (1899)

258. La heredonto de Nao estas Sumi, ŝia plej juna filino.
259. Pro profunda motivo Mi donos al Ueda Kisaburo plej malfacilan laboron. Sed, por tio, Mi faros lin la plej supera estro. Mi faros ĉi tiun sinjoron helpo por Nao. Danke al tiu ĉi sinjoro, Nao jam povos resti sekura.

la 20-an de junio (luna) en la 32-a jaro de Mejĵi (1899)

260. La sanktan konferencon neniu povas malfermi krom Mi. Koncerne ĝian malfermon, jam la tempo kaj eĉ limdato estas deciditaj.

dato nesciata, de junio (luna) en la 32-a jaro de Mejĵi (1899)

261. Sinjoro Ueda Kisaburo, vi ja plenumis tre malfacilan laboron.
262. Ke vi venis al Ajabe, estas Mia plano. Ĉiuj aferoj, okazantaj ĉe vi, estas senescepte tiuj, kiujn Ĉielo jam ekzamenis.
263. Mi jam diris, ke la komenca laboro de Mi, Dio Uŝitora, ne povas progresi sen vera homo. Ĉi tiu homo plenumos veran laboron.
264. DEGUĈI Nao kaj sinjoro UEDA Kisaburo, duope faros la ekzamenon kaj rebonigon de la mondo. Mi, Dio Uŝitora, kaj aliaj multaj anĝeloj malsupreniros en la animojn de DEGUĈI Nao kaj UEDA Kisaburo.
265. Ĉi tiu Nao ne estas tia, ke ŝi kuracu homajn malsanojn, ricevu oferaĵojn aŭ dankmonon kaj per tio sin vivtenu. Kiam oni komencos kompreni ĉi tion, la malsano de la mondo kuraciĝos.

la 1-an de julio (luna) en la 32-a jaro de Mejĵi (1899)

266. Mi jam komplete aranĝis Dian planon kun nenia preterlaso.
267. Ĉi tiu estas plano ŝanĝi la koron de mondaj homoj tiel ke ili, rigardante iun, surpriziĝos, “Ja tia mizeraspekta homo fariĝis tiom respektinda”. Kvankam tre malfacila, ĉi tion Mi nepre realigos.
268. Kiam la Ĉielaj Dioj nome Tri Dioj malsupreniros sur la teron kaj komencos gardi ĝin, al la mondo tuj venos tagiĝo. Utiligante la animojn de tri homoj kaj farante ilin semoj de Dia mondo, Mi igos ilin fari fenomenajn aferojn.
269. Per 48 literoj de aboco Mi faros la mondon tute nova.
270. Ne iru varbi novajn kredantojn, ĉar ĉi tiu Oomoto ne estas sama kiel aliaj eklezioj, kiuj kontentiĝas kolektante multajn kredantojn. Altirante destinitajn animojn al Oomoto, Mi ordonos al ĉiu respektivan taskon.

la 1-an de julio (luna) en la 32-a jaro de Mejĵi (1899)

271. La sankta plano de Oomoto ne estas tia, kia plenumiĝas per kuracado de malsano.
272. Tian homon, nekonforman al la koro de la origina Dio, malsaniga spirito facile obsedas. Ĉar lia bona animo, donita de Dio, estas malpurigita de malbona spirito, ankaŭ lia korpo fariĝas ujo de malsano. Mi torde revenigos homajn animojn al la originaj puraj, donitaj de Dio, kaj kiam ili komencos brili eĉ iomete, forkuros malsanigaj spiritoj pro timo. Al ĉi tiu Oomoto Mi malpermesas fari tian aferon, kian kuracisto kaj masaĝisto.
273. Inter perantoj multe troviĝas tiaj, kiuj, miskomprenante la gravan planon rekonstrui tri mondojn materian, obskuran kaj Dian, forgesinte la esencan instruon de Dio, nur absorbiĝe klopodas por resanigado. Ĝis nun Mi intence ŝajnigis Min ne vidi tion, sed ĉar jam pli kaj pli proksimiĝas la tempo, Mi ne povas plu lasi ilin en la ĝisnuna konduto. Do ĉiu sin pretigu.
274. Se Mi, Dio Uŝitora, aperos en la fronto de la mondo, realiĝos Dia mondo, eterne daŭra, en kiu homoj fariĝos mildaj kaj vivos sen rigli pordon kaj sen kvereloj kaj militoj. Realigante tian mondon, Mi prezentos ĝin al ĉiuj dioj ĉielaj kaj teraj.
275. DEGUĈI Nao suprenigos sur la surfacon de la mondo Diojn kaj garddiojn, kiuj pratempe demisiis la funkcion de mond-gardanto kaj ĝis nun sin kaŝis malsupre de la mondo , kaj spiritojn aŭ animojn, kiuj restas en budhismo kaj aliaj religioj. Ŝi ankaŭ savos homojn, birdojn, bestojn, damnitojn kaj eĉ insektojn. Pro tio, homoj, kiuj peras Miajn instruojn, devas havi laŭeble grandan koron kaj devas esti senpartiemaj. Se vi kalumnias aliajn diojn kaj instruojn de aliaj religioj, vi ne konformas al la koro de Mi, Dio Uŝitora. Nezorgante pri fremdaj instruoj, antaŭ ĉio vi sufiĉe komprenu ĉi tiun skribon Fudesaki, kaj poluru vian animon, ĝis ĝi iĝas tute senmakula.
276. Por aliaj landoj Mi kreis alilandajn diojn kaj igas ilin gardi sian prirespondan landon; koncerne budhismajn landojn, ili ĝuas dian gardon, konvenan al ties popolo. Ankaŭ por Japanio ekzistas konforma dio.
277. Inter alilandaj dioj troviĝas bonaj kaj ankaŭ malbonaj.

dato nesciata, de julio (luna) en la 32-a jaro de Mejĵi (1899)

278. Ĉar nun ĉio estas neklara, estas nature ke ĉiu havas dubon, sed kiam ĉi tiu plano evidentiĝos, la mondo fariĝos tiom konfuza, ke oni vertiĝos. Mi do nun intence donas kvieton al ĉiu.
279. Foje okazos eĉ tia afero, ke oni paliĝos pro timo. Oni timas, ĉar oni ne sufiĉe komprenas ĉi tiun skribon Fudesaki. Tiu, kies animo estos plene purigita, povos facile plenumi sian taskon, ĉar Mi helpos.
280. La plano de Mi, Dio Uŝitora, enhavas pli-malpli grandan aferon, t.e. buligante la tutan mondon, Mi faros ĝin Dia mondo. Sekve, escepte de tiu vera viveca Dio kun granda forto, kiu firmigis la fundamenton de ĉi tiu mondo, neniu povas realigi la planon.

dato nesciata, de julio (luna) en la 32-a jaro de Mejĵi (1899)

281. La dioj, kiuj naskiĝis survoje (malfrue), ĉiuj estas branĉaj dioj kaj ili ne scias, kiel realigi la planon. Kiam Mi eliros en la fronton de la mondo, ilin ĉiujn Mi uzos kiel Miajn subulojn.
282. Ĉar post nun en la korpon de Nao eniros, krom Mi, Dio Uŝitora, ankaŭ la Tri Ĉielaj Dioj , Nao fariĝos tiom digna, ke oni ne povos facile proksimiĝi al ŝi.
283. Pro tio ke Dio Uŝitora manifestiĝis por gardi la mondon, ankaŭ la Ĉiela Dio , malsupreniros kaj gardos la mondon. Ja fariĝis tia tempo.
284. Se vi deziras kontraŭstari al la plano de Mi, Dio Uŝitora, posedante tiom da forto, bonvole kontraŭstaru. Prefere Mi atendas tiun, kiu havas tiom da forto, kiom povas al Mi kontraŭstari; Mi tiun uzos por Mia afero. Sed sen forto via kontraŭstaro finiĝos tute vana.
285. Ĉe Mia eliro en la mondan fronton, necesas laŭeble multaj misiistoj. Mi ordonos laboron pli frue al tiu, kiu povos ŝanĝi sian koron.
286. Sen peto al Dio Uŝitora, realiĝos nenia afero en la mondo. Jen tiel decidite. Ĉi tio rezultas el Dia virto ke Mi suferis senlime multajn jarojn en la mizero de la mondo.
287. Inter la Dioj kaj dioj troviĝas neniu, kiu travivis suferojn pli ol Mi, Dio Uŝitora; inter la homoj troviĝas neniu, kiu travivis samajn suferojn kun DEGUĈI Nao.
288. Ankaŭ la diverslandaj dioj en la mondo devas submetiĝi al Mi, Dio Uŝitora. Se ne, ili jam ne povas okupiĝi je la gardado de ĉi tiu mondo. Jen tiel decidite.
289. Ĉar Mi, Dio Uŝitora, estas Dio kontentigi ĉies deziron, neniun Mi lasos senfavora. Baldaŭ do venos al ĉi tiu Oomoto, Ajabe, mizeraj dioj en la mondo, sciante ke ili estos pekliberigitaj per la permeso de Dia regno, se ili unue deklaros al Mi kaj due petos al Nao.
290. Inter tiuj venontaj troviĝas ankaŭ dioj, kiuj ne povas ŝanĝi sian koron; cetere ili preskaŭ ĉiuj perdas sian dian dignecon kaj aspektas modeste, ĉar ili estas fuĝintoj, kiom ajn ili estis noblaj origine. Sed vi, ĉiuj estraranoj, bonkore prizorgu ilin. Devas nepre ne okazi, ke difektiĝos Mia prestiĝo pro la rompo de ilia ligilo kun Mi.

dato nesciata, de julio (luna) en la 32-a jaro de Mejĵi (1899)

291. Danke al la ekzisto de DEGUĈI Nao, ĉi tiu mondo fariĝas tiom favora por la dioj ĝis nun fuĝintaj kaj vagantaj, ke ili povas eliri en la mondon, kondiĉe ke ili ŝanĝu la koron.
292. Mi komence intencis, ke Mi malkonstruu la mondon post ol Mi ŝanĝigos la koron al la homoj kaj solidigos la bazon de la sankta laboro; sed, ĉar ili tute ne akceptis Mian konsilon, persistante en sia opinio, Mi decidis fari la malkonstruon, antaŭ ol savi la homojn. La homoj do povas havi venĝemon kontraŭ neniu.

dato nesciata, de aŭgusto (luna) en la 32-a jaro de Mejĵi (1899)

293. Domo Rjugu estas decidita kiel Dia loĝejo, tial realiĝos io bona, kio ĝis nun neniam okazis. La mondo baldaŭ moviĝos. Ajabe trasonoros tra la tuta mondo.
294. La praktikajn aferojn pri Dia plano Mi, Dio Uŝitora, diras al neniu krom DEGUĈI Nao. Mi faras nur ordonon. Kiuj varie metamorfoziĝas, ĉiuj estas Miaj vasal-dioj.
295. Ĉar Mi estas Dio, kiu ŝanĝigos la koron al ĉiuj homoj en la mondo, Mi havas almenaŭ tiom da virto, ke Mi faros neniun malbonsortulo.
296. Kiom ajn granda estas Mia forto, senpermese de la Dioj de l’ ĉielo kaj tero Mi ne povas realigi ĉi tiun grandiozan entreprenon.
297. Nu, ĉiuj estraranoj, rapide disvastigu la instruon sen difekti la dignon kaj virton de Mi, Dio Uŝitora. Nun estas tempo, tiom grava, ke vi devas eĉ vivriske labori.
298. Mi estas tre kontenta, ĉar DEGUĈI Nao diris al Mi, “Se mia eraro malhelpos la realigon de via plano, Mi donos al vi mian vivon kaj tial vi nepre realigu ĝin”. Sed ne realiĝos Mia plano, se Mi rabus ŝian vivon. Ŝi do necese havas penegon.
299. Ĉar kun tia koro ŝi plenumas dikredon, Mi povas uzi ŝin vere facile. Mi povas nature akordiĝi kun ŝi kaj ĉio rapide progresas. Do, ĉiuj perantoj, ankaŭ vi klopodu por sekvi ĉi tiun bonan ekzemplon.
300. Ĉar nun estas la komenco de Dia mondo kaj malfermiĝas ĝia pordo, ĉe Nao la fenomeno de Diposedo aspektas intense. Sed tio laŭgrade kvietiĝos.

la 19-an de septembro (luna) en la 32-a jaro de Mejĵi (1899)

301. Ĉar ju pli malfruiĝos la malkonstruo, des pli suferos la homoj en la mondo, ĉiuj Dioj kaj dioj salve eklaboros por savi la homojn laŭeble frue.
302. Kiom ajn fervore Mi klarigas al garddioj kaj homoj, ili tute ne konvinkiĝas. Ju pli Mi klarigas, des pli ili insultas Min misinterpretante. Do, jam troviĝas neniu alia vojo ol komenci la grandan malkonstruon de la mondo, eĉ ŝanĝante la planon.
303. Kiam komenciĝos ĉi tiu granda malkonstruo, homoj, kiom ajn dubemaj, kaj garddioj kiom ajn malbonaj, ne povos ne preĝi al Dio pro embarasiĝo. Sed tia improviza dikredo neniom utilas.
304. Ĉi-foje Mi klare distingos, kiu superas, ĉu Dia forto, ĉu la scienca.
305. Oni diras, ke homa korpo estas mortema kaj nomo estas eterna, sed nemortema estas homa animo: ĝi plurfoje enkarniĝas en ĉi tiu mondo, ripetante naskiĝon kaj morton. Do, tiu, kiu kondutas konforme al Dia koro, dum li restas en ĉi tiu mondo, naskiĝas kiel bona animo en la sekvanta enkarniĝo. Tiel la homo, kiu plenumos la laboron de Dia regno t.e. por la dua ĉi-foja rekonstruo de la mondo, estos favorataj per la floro, eterne prospera.
306. Oomoto estas tiu, kiu prezentas al la mondo la modelojn de bono kaj malbono. De nun tamen Mi faros ĝin spegulo por la tri mondoj materia, obskura kaj Dia.
307. Mi deziris ne plu doni suferon al DEGUĈI, tial ke Mi jam sufiĉe longe ŝin suferigis, sed ankoraŭ iom da tempo ŝi devas elteni, se ne, la bazo de Oomoto ne povos esti solidigita.
308. Ĉi tiu Oomoto estas tiu, kiun disponi homo ne povas. Oomoto moviĝas nur laŭ Dia plano, tial, kiom ajn homo hastas, ĉio ne iras laŭ lia volo.
309. Se la praktiko de Mia plano komencos evidentiĝi, Oomoto fariĝos bonega loko, senkompara en la mondo. Do multaj kolektiĝos konkure.
310. La aferoj, kiuj okazas en ĉi tiu Oomoto, havas profundan signifon, ĉar ili ĉiuj devenas de Dio. Ilin kompreni neniu povas ĝis la finalo de ĉi tiu plano.

<= hejmen


Novaj paĝoj
Kio estas Oomoto?
Opinionj[Arkivo]
Bioetiko[Arkivo]

Libroj[Arkivo]

"Oomoto" la oficiala organo en pdf[Arkivo]

aktivs Oomoto Internacia[Arkivo]

"Oomoto Internacia" en pdf[Arkivo]

Novajoj

Verkoj de niaj Amikoj[Arkivo]

Japana Kulturo[Arkivo]

Broŝuroj[Arkivo]
Ligoj

Floroj kaj pejzaĝoj (renovigita 18 Feb. 2004)


Kontakto kun Oomoto


la Unua Paĝo Nihongo English Português Roomazi
Ĉiuj rajtoj rezervitaj de OOMOTO.
© 2010 OOMOTO. All rights reserved.