おほもと Oomoto


por internacia eldono "Diaj Vojsignoj"

Ĉi tiu libro estas esperantlingva tradukaĵo de Diaj Vojsignoj (Miĉi no ŝiori), verkita de DEGUĈI Onisaburo, libro kiun Oomoto publikigis kiel sanktan skribon de Oomoto por internacia eldono. La plano estas unue Esperantigi, kaj poste, uzante la Esperantigitan tekston, plutraduki en diversajn nacilingvojn; t.e. por nejapanaj kredantoj en la mondo, kiuj ne povas japanlingve legi la sanktajn skribojn de Oomoto.

En 1923 DEGUĈI Onisaburo, kunfondinto de Oomoto, alprenis Esperanton; ekde tiam ĝis hodiaŭ, dum pli ol 70 jaroj, la Esperanto-movado de Oomoto daŭras, transdonata de generacio al generacio, kvankam ĝi neeviteble havis 10-jaran interrompon pro la Dua Oomoto-Afero (1935~1945)* .

Oomoto havas tre ampleksan literaturon pri instruo (Oomoto-doktrino). Koncerne nur la bazajn sanktajn skribojn de la doktrin-fondintoj (DEGUĈI Nao kaj DEGUĈI Onisaburo), ekzistas 92 verkoj; do, se ni inkluzivas la instru-verkojn de la sekvaj gvidantoj, la totala nombro atingas ĉirkaŭ 120 librojn. El ĉi tiu literaturo, ĝis hodiaŭ, kelkaj partoj estas Esperantigitaj danke al la sindediĉa klopodo de antaŭuloj, sed, escepte de Esplorado de Vivĝojo de DEGUĈI Hidemaru, tiuj ĉiuj tradukaĵoj estas nur ekstraktaj. Sekve, ĉi tiu libro Diaj Vojsignoj estas la unua traduko de la baza sankta skribo, kiu aperis libroforme kaj konservas preskaŭ la tutan enhavon de unu verko.

Interalie, la ĉi-foja traduko estas tiu de la sankta skribo; tial oni radikale ŝanĝis la ĝisnunan tradukmanieron. La Doktrina Komitato de Oomoto prenis sur sin la responcecon, kaj ĝiaj membroj, inkluzive de tradukanto, detale ekzamenadis ĉiun tradukvorton, koncernan al Oomoto-doktrino. Esperantajn vortojn fidelajn al Oomoto-instruo (precipe pri konceptoj de Dio kaj spirita mondo) oni multe serĉis; la tuta tradukaĵo estis kompletigita post detala revizio de en- kaj ekster-landaj esperantistoj.

Ĉi tiu libro ne celas klarigi la Oomoto-doktrinon, sed estas sankta skribo; tial en la teksto komentoj kaj notoj pri Oomoto-terminoj malmultas. Sed por legantoj kiuj unuafoje renkontas la instruon de Oomoto, oni speciale aranĝis klarigaritikolon sub la titolo "Por legantoj" kun jenaj temoj:

  1. Naskiĝo de Oomoto
  2. Majstro DEGUĈI Onisaburo
  3. La dikoncepto de Oomoto
  4. Pri Dio Uŝitora
  5. Pri la Spirito de Mizu
  6. Pri Kamigakari (spiritposedo)

* la Dua Oomoto-Afero: Religia subpremego, senprecedenca en la japana moderna historio. Tiama japana registaro, kiu marŝis sur la vojo de militismo, konfiskis la sanktajn terenojn de la organizo, detruis ĉiujn instalaĵojn, arestis pli ol 3000 kredantojn kaj el tiuj mortis 16 personoj pro severa torturo. Tamen, antaŭ la finiĝo de la Dua mondmilito, Oomoto estis liberigita pro senkulpeco pri la Leĝo por Publika Ordo, kaj kun la militfino ankaŭ la akuzo de malrespekto kontraŭ tennoo estis nuligita kaj solvita.


Ĉi tiu artikolo estas aranĝita ne nur por helpi legantojn kompreni la enhavon de la libro, sed ankaŭ kiel memstara legaĵo, per kiu legantoj povu ekscii pri la esenca signifo de la naskiĝo de Oomoto, pri la oomotaj konceptoj de Dio kaj la spirita mondo k.a.

Ĉi tiu libro estas verko, kiun DEGUĈI Onisaburo ellaboris en sia plej frua periodo post la oomotaniĝo, kaj la enhavo klarigas plej facile kompreneble la fundamenton de Oomoto-instruo, surbaze de tio, kia devas esti dikredo.

Aliflanke, ĉar la teksto de ĉi tiu libro estas verkita por la kredantoj antaŭ 100 jaroj kaj ofte citataj estas alegorioj familiaraj al tiutempuloj, eble troviĝas kelkaj punktoj, kiujn nuntempaj homoj sentos fremdaj. Tamen, en ĉi tiu libro montriĝas ankay ĝeneralaj veroj por la nova tergloba aŭ universala epoko, kaj plie, en facila esprimo, freŝe spiradas vera vivrimedo homa.

Koncerne la kompiladon de ĉi tiu libro, oni konsumis ĉirkaŭ tri jarojn en aranĝado, tradukado kaj reviziado. Ĉi tiu libro eldoniĝis en la 3-a de marto, 1997. Ankaŭ ĉe la Sud-Amerika Centro de Oomoto (en Brazilo), la tiuloka esperantisto d-ro Benedicto SILVA (oomotano, eksadvokato, profesoro) tradukis ĝin el Esperanto en la portugalan lingvon, kaj preskaŭ en la sama tago kun la Esperanta versio eldoniĝis la portugallingva sankta skribo (kun titolo Rumos Divinos).

Rigardante antaŭen, oni jam finis la unuan etapon de la tradukado de Diaj Revelacioj (la unua sankta skribo de Oomoto, verkita de la Fondintino) en Esperanton. Plie, oni jam komencis preparojn por traduki la grandan verkon Rakontoj el la Spirita Mondo (kun 83 libroj en 81 volumoj), verkitan de DEGUĈI Onisaburo.


Titolo: Diaj Vojsignoj

Aŭtoro: DEGUĈI Onisaburo

Kompilinto: La Doktrina Komitato de Oomoto

Komitatestro: DEGUĈI Icuki

Tradukinto: MAEDA Ŝigeki (direktoro de EPA, membro de Esperantista Verkista Asocio)

Paĝaranĝinto: Joel BROZOVSKY

ISBN: 4-924501-01-8

Aspekto: Bindita libro, formato A5, antaŭparolo 26 paĝoj, teksto 174 paĝoj

Unua eldono: 1997 marto 3, 1000 ekzempleroj

Eldoninto(kaj presinto): Tenseiŝa

Prezo: 1500 enoj (krom imposto) sendkosto: 450 enoj, aĉetebla ĉe Tenseiŝa

Mendo: Tenseiŝa

Ten' on-kyo, Kameoka-si, Kyoto-hu, 621-8686 Japanio
Tel: 0771-24-7453, Fakso: 0771-25-3655, Pottoirkonto: 01010-9-25757

Alilande: Aĉetebla ĉe UEA kaj aliaj libroservoj

(per ISBN,ankaŭ mendebla en neesperantaj librovendejoj)

<= hejmen


Novaj paĝoj
Kio estas Oomoto?
Opinionj[Arkivo]
Bioetiko[Arkivo]

Libroj[Arkivo]

"Oomoto" la oficiala organo en pdf[Arkivo]

aktivs Oomoto Internacia[Arkivo]

"Oomoto Internacia" en pdf[Arkivo]

Novajoj

Verkoj de niaj Amikoj[Arkivo]

Japana Kulturo[Arkivo]

Broŝuroj[Arkivo]
Ligoj

Floroj kaj pejzaĝoj (renovigita 18 Feb. 2004)


Kontakto kun Oomoto


la Unua Paĝo Nihongo English Português Roomazi
Ĉiuj rajtoj rezervitaj de OOMOTO.
© 2010 OOMOTO. All rights reserved.