おほもと Oomoto


Pri la Sanktaj Skriboj, Instrulibroj

Doktrina Instituto de Oomoto

En ĉi tiu respondaro, japana nomo aperas en ordo: "FAMILIA Persona", ĉar en esperanta versio de Sanktaj Skriboj de Oomoto oni uzas tiun nomordon.

En la lasta numero mi prezentis la komenciĝon de traduko de "Rakontoj el la Spirita Mondo", unu el la Sanktaj Skriboj de Oomoto. Kaj tamen, leginte mian artikolon, pluraj legantoj donis al la redakcio demandon: Kiuj estas la "Sanktaj Skriboj" kaj aliaj libroj koncernaj al Oomoto-instruoj? Responde al tiu demando, mi montru ĉi-suban klarigon fare de la Doktrina Instituto de Oomoto.

(Hiroŝi SAITOO, Doktrina Instituto de Oomoto)

La librojn de Oomoto priskribi en la nuna stadio estas malfacile, ĉar el ili estas ankoraŭ kelkaj kiuj ne estas finitaj je kompilado, ni tamen jene redaktis ilin en grandaj konturoj, ĉefe el la libroj ĝis nun publikigitaj:


Sanktaj Skriboj

92 libroj nun publikigitaj en la japana lingvo

“Sanktaj Skriboj” temas pri la libroj, kiujn laŭ la revelacioj verkis la du Fondintoj de Oomoto (Fondintino DEGUĈI Nao, Kunfondinto DEGUĈI Onisaburo), kaj ili formas la fundamenton de Oomoto-doktrino. En la nuna tempo ek-zistas, kiel la du radikaj skriboj, la Oomoto-ŝin’ju kaj la Rejkaj Monogatari; krome, ekzistas ankaŭ la Miĉi-no-ŝiori kaj la Miĉi-no-hikari.

Oomoto-ŝin’ju

entute 7 volumoj (de DEGUĈI Nao): Surbaze de Fudesaki (litere: penikpinto), la Sankta Skribo fare de Fondintino de Oomoto, DEGUĈI Nao (1837-1918), skribita sur 200 mil folioj da japana papero nur en rondaj kanaoj en la daŭro de 26 jaroj ekde la fondo de Oomoto en la 25a jaro de Mejĵi (1892) ĝis la ĉieleniro de la Fondintino en la 7a jaro de Tajŝou (1918); la Kunfondinto DEGUĈI Onisaburo selektredaktis kaj publikigis ilin en la formo de ordinara skribsistemo, nome en ĉinaj ideogramoj kaj kanaoj, por ke la Dia volo estu ĝuste komprenita.

Ties esperanta versio: Diaj Revelacioj: selekte el la supre nomita 7-voluma Oomoto-ŝin’ju, kompilredaktita en unu volumo por internacia eldono. Ĝi estis eldonita de akcia kompanio Tenseiŝa (la oficiala eldonejo de Oomoto) februare de la 11a jaro de Hejsej (1999).

Rejkaj Monogatari

entute 81 volumoj en 83 libroj (de DEGUĈI Onisaburo): ĝi estas rakontaro, tra kiu la Kunfondinto de Oomoto, DEGUĈI Onisaburo (1871-1948), diktadis la diversajn fenomenojn, kiujn li, 26jara en la 31a jaro de Mejĵi (1898) februare, travivis aŭdvide dum la unusemajna spirita asketado en la sankta monto Takakuma, en sia hejmvilaĝo en gubernio Kioto.

Ties esperanta versio: Rakontoj el la Spirita Mondo: februare de la 11a jaro de Hejsej (1999), komenciĝis ĝia tradukado esperanten.

Miĉi-no-ŝiori

de DEGUĈI Onisaburo: ĝin verkis la Kunfondinto de Oomoto, DEGUĈI Onisaburo, 33jara en la 37a jaro de Mejĵi (1904), en Ajabe, gubernio Kioto. Okaze de la relative frua konstrutempo de Oomoto, la aŭtoro en facila stilo skribredaktis, cele al la tiamaj kredantoj, la fundamenton de la instruoj de Oomoto, la esencon de kredo, la mondsavan mision de la Kunfondinto, ktp.

Ties esperanta versio: Diaj Vojsignoj, kompilita por internacia eldono, ĝi eliris de Tenseiŝa, marte de la 9a jaro de Hejsej (1997).

Miĉi-no-hikari (Dia Lumo)

de DEGUĈI Onisaburo: ĝin verkis la Kunfondinto de Oomoto, DEGUĈI Onisaburo, en la tempo de 32 ĝis 34 jaraĝaj. En la frua konstrutempo de Oomoto, la aŭtoro facile skribredaktis cele al la tiamaj kredantoj, kion oni kiel oomoto-kredantoj scipovu, kia devas esti la kredo, krome ankaŭ la historion de Oomoto en la fruaj fondjaroj, ktp.


Instrulibroj

28 libroj nun publikigitaj en la japana lingvo

“Instrulibroj” temas pri tiaj libroj, kiuj eksplikas la Sanktajn Skribojn de Oomoto, sekve tio signifas la librojn, kiujn verkis la Kunfondinto DEGUĈI Onisaburo kaj ankaŭ ĉiugeneraciaj spiritaj gvidantinoj, kungvidantoj; nome estas la libroj, kies enhavo estas traktaĵoj, eseoj, moraltankaoj, prelegoj, kunsidkonversacio, “Tiel mi aŭdis de la sankta Majstro”, ktp.

Se ni laŭvicigas iliajn titolojn el la nun publike obteneblaj japanlingve, tiuj estas jenaj:

Oomoto-no-Miĉi (La Vojo de Oomoto)

de DEGUĈI Onisaburo: Moraltankaaro (Instruoj tankae enversitaj).

DEGUĈI-Onisaburo-Zenŝuu (Plena Verkaro de DEGUĈI Onisaburo)

represita versio entute 8 volumoj. De la mezo de la erao Tajŝou ĝis la komenca periodo de Ŝouŭa, la Kunfondinto DEGUĈI Onisaburo publikigis multajn verkojn, kaj ĉi verkaro kolektis selekte partojn el tiuj, nome el la “Sanktaj Skriboj”, “instrulibroj”, “tankaaroj”, “organoj”, “ĵurnaloj”, kaj ĝi estis kompilita el partoj pri politiko, ekonomio, religio, eduko, kulturo ktp., kaj ĝi unue eldoniĝis en la jaroj 9-10 de Ŝouŭa (1934-1935); ĝi estis represe eldonita de Tenseiŝa en la jaroj 10-11 de Hejsej (1998-1999).

Mizu-Kagami (Akvospegulo)

de DEGUĈI Onisaburo: Kolekto de “Tiel mi aŭdis de la sankta Majstro (DEGUĈI Onisaburo)”.

Cuki-Kagami (Lunspegulo)

de DEGUĈI Onisaburo: Kolekto de “Tiel mi aŭdis de la sankta Majstro”.

Tama-Kagami (Gemspegulo)

de DEGUĈI Onisaburo: Kolekto de “Tiel mi aŭdis de la sankta Majstro”.

Osanagatari (En miaj knabinaj tagoj)

de DEGUĈI Sumiko: Priskribo de rememoroj el la juna infanaĝo de la dua Spirita Gvidantino de Oomoto.

DEGUĈI-Sumiko-Kaŝuu (Tankaaro de DEGUĈI Sumiko)

de DEGUĈI Sumiko: Moraltankaaro (Instruoj tankae enversitaj) de la dua Spirita Gvidantino.

Ŭataŝi-no-Teĉou (Mia Mankajero)

de DEGUĈI Naohi: Esearo de la tria Spirita Gvidantino.

Ĉousecu-ki (Ĉe neĝaŭskulto)

de DEGUĈI Naohi: Esearo de la tria Spirita Gvidantino.

Sun’jouŝuu (Colfoliaro)

en 2 volumoj de DEGUĈI Naohi: Esearo de la tria Spirita Gvidantino.

Ŝinkou-Oboegaki (Memorando de kredo)

en 8 volumoj de DEGUĈI Hidemaru: Esearo de DEGUĈI Hidemaru, la Kungvidanto je la tria Spirita Gvidantino.

Ikigaj-no-Tankjuu (esperante: Esplorado de Vivĝojo) estas la libro, kiun oni tiel ekstrakte kompilis el la partoj de la supre montritaj 8 volumoj, ke ĝi estu taŭga por esti en ordinara libromerkato.

Ŝinkou-Zacuŭa (Diversaj paroloj pri kredo)

de DEGUĈI Hidemaru: Esearo de la Kungvidanto je la tria Spirita Gvidantino.

Ŝinkou-Souŭa (Parolserio pri kredo)

de Hidemaru DEGUĈI: Parolserio de la Kun-gvidanto je la tria Spirita Gvidantino.

Krome ekzistas multaj verkoj, kiuj restas nuntempe ne publikigitaj


Ceteraj

Cetere, kiel la verkoj de la trageneracie respektivaj gefondintoj, spiritaj gvidantinoj kaj ties kungvidantoj estas tankaaroj, kolektoj de bildoj kaj kaligrafaĵoj, kaj multaj aliaj; krome, kiel la “doktrin-eksplikaj libroj” ekzistas kelkaj, kiujn la Centro de Oomoto kompilis pri la doktrino de Oomoto, kaj kiel historio de la organizo estis eldonita “La Sepdekjara Historio de Oomoto” (japanlingve, sed kun resumo en Esperanto).


<= hejmen

Novaj paĝoj
Kio estas Oomoto?
Opinionj[Arkivo]
Bioetiko[Arkivo]

Libroj[Arkivo]

"Oomoto" la oficiala organo en pdf[Arkivo]

aktivs Oomoto Internacia[Arkivo]

"Oomoto Internacia" en pdf[Arkivo]

Novajoj

Verkoj de niaj Amikoj[Arkivo]

Japana Kulturo[Arkivo]

Broŝuroj[Arkivo]
Ligoj

Floroj kaj pejzaĝoj (renovigita 18 Feb. 2004)


Kontakto kun Oomoto


la Unua Paĝo Nihongo English Português Roomazi
Ĉiuj rajtoj rezervitaj de OOMOTO.
© 2010 OOMOTO. All rights reserved.