organo.psd

HOME > Gazeto > Oomoto2012 > Karavano de EPA vizitis la Centron de Kaodaismo kaj okazigis fakajn kunsidojn La 97a UK en Hanojo, Vjetnamio

Karavano de EPA vizitis la Centron de Kaodaismo kaj okazigis
fakajn kunsidojn okaze de la 97a UK en Hanojo, Vjetnamio

OKUŬAKI Toŝiomi

スクリーンショット(2013-02-23 16.47.31).pngKaravananoj kun kredantoj de Kaodaismo antaŭ la preĝejo "Soteidou"

La Karavano de EPA adorvizitis la Centron de Kaodaismo kaj partoprenis en la 97-a UK, ekde la 26-a de julio ĝis la 2-a de aŭgusto, 2012 en Vjetnamio.

Vizito al hela preĝejo

En la 26-a de julio, ptm. nia karavano kun 12 oomotanaj e-istoj atingis la urbon Ho Chi Minh en Vjetnamio, kie s-ro Anh Phong Tan Phan varme bonvenigis nin. Li estis studento pri sociologio en la universitato Kobe.

Dum lia restado en Japanio li kelkfoje adorvizitis la Oomoto-Centron kaj ĝian regionan centro en Kobe okaze de la Kvar Grandaj Festoj kaj la Monataj Festoj. S-ro TABUĈI Jasuo, la karavanano, tre ĝoje revidis s-ron Anh Phong.

Akompanate de li, la karavano turismis kristanisman preĝejon kaj la centran poŝtoficejon ktp en la urbo. Survoje ni en la riveron Saigon, elfluigis la sanktajn akvojn “Tamasui (globo-akvo)” kaj “Kinmeisui (oro-luma akvo)”, kiujn ni ricevis de la majstrino DEGUĈI Kurenai, la Spirita Gvidantino de Oomoto.

En la 27-a de julio ni direktis sin al la urbo Tay Ninh, 100 kilometrojn for de Ho Chi Minh per aŭtobuso. Kiam ni alproksimiĝis al la sidejo de Kaodaismo, kredantoj vestitaj per religiaj kostumoj, aliĝis al ni por bonvenigo kaj kune fotiĝis antaŭ la konstruaĵo de la publika bona asocio de Kaodaismo.

En la supera preĝejo “Soteidou (prapatra ĝarden-preĝejo)”, en kiu la sankta objekto de “Unu Okulo” estas kultata, ni kune ofertis la preĝvorton “Amacu-norito”. Post tagemeze, komenciĝis la taga preĝo fare de pli ol 200 kredantoj dum 90 minutoj kun multaj eksterlandaj vizitantoj.

Post tio ni kune memorfotiĝis antaŭ la vestiblo de la preĝejo. Kaj ni estis invitita al najbara manĝejo, kie ni ĝuis la tipajn vjetnamajn manĝaĵojn por la unua fojo.

Sekve ni estis gvidita al la sankta monto de Kaodaismo, “Batou-san (kapmonto de maljuna virino)”. Tie sankta akvo senĉese fontas. Ĉiuj karavananoj ĝoje ĉerpis la puran akvon kaj adorvizitis la preĝejon, Kaodaismo de diino.

Krome ni vizitis la domon, kiu havas profundan rilaton kun la dua spirita gvidanto de Kaodaismo, la majstro Pham Cong Tac. Post nia pilgrimado ni havis la okazon verŝi la sanktan akvon de Oomoto kaj Kaodaismo en la rivereton Bankodon, recitante la preĝvorton “Amacu-norito”.

Nokte, s-ro Le Quang Tan kun lia malnova amiko, s-ro Nguyen Ngoc Hua, invitis nin al sia domo por regali nin per verpermanĝo. S-ro Le estis 84 aĝa kaj ĉefa sekretario por la antaŭa spirita gvidanto de Kaodaismo. Aliflanke, s-ro Nguyen estis la interpretisto de japana lingvo kaj vizitis la sanktejon de Oomoto en Ajabe en 1955 okaze de la monda kunveno de religiuloj. Li restis dum longa tempo en Japanio post sia edziĝo al japanino.

スクリーンショット(2013-02-23 16.58.25).pngOkaze de la tempo por tagpreĝo


スクリーンショット(2013-02-23 16.59.27).pngNi adorvizitis la preĝejon, kie diino de Kaodaismo estas apoteozata.

S-ro Le en sia bonveniga saluto akcentis la gravecon de la fondiĝo de la monda religia federacio, deklarita de la majstro DEGUĈI Onisaburo, la Kunfondinto de Oomoto en 1925. Kaj li montris al ni la deziron organizi sian karavanon al Oomoto en 2013, kondiĉe ke la politika cirkonstanco favoros al si.

Por esprimi nian dankemon s-ro TABUĈI Jasuo, eminenta je “Aŭa-danco”, iniciatis ekdanci, akompanite de ses karavaninoj antaŭ la gastigantoj. Fine de la bankedo ni vigle kantis la himnon de Oomoto “Fundamenta misia kanto” en japana lingvo, kiu vigle sonis tra la nokto.

スクリーンショット(2013-02-23 17.00.25).pngS-roj Le Quang Tan (centre), Nguyen Ngoc Hua (maldekstre) kaj s-ino TARUI AcukoInter la karavananoj troviĝis s-ino TARUI Acuko, kiu estas la filino de s-ro KAKEHI Kijozumi. Li vizitis kiel la unua Oomotano, la sidejon de Kaodaismo, nome de Oomoto en 1935, ricevinte la ordonon de la majstro DEGUĈI Hidemaru, la Tria Kungvidanto de Oomoto, por kunlabori kun Kaodaismo. Ŝi parolis pri lia epizodo, kiamanire li bonorde atingis la sidejon, transirante la densan arbaron, en kiu vivis rabobestoj.

Vjetnamio estis unuecigita en 1975 kiel la socialisma lando. En la komenco la nova registaro intencis elpeli la religion. Pro tio la aktivado de Kaodaismo estis malpermesita. Plie, multaj instalaĵoj de Kaodaismo estis konfiskitaj kaj samtempe la pastroj estis nemalmulte arestitaj same kiel Oomoto estis antaŭ la 2-a mondomilito.

La 97-a UK en Hanojo

Post la vizito al Kaodaismo ni veturis al Hanojo, la ĉefurbo de Vjetnamio per la enlanda aviadilo posttagmeze en la 28-a de julio. Partopreninte en la inaŭgura ceremonio de la 97-a UK. atm. en la 29-a, ni ĝuis libere paroli kun alilandaj kongresanoj.

Okaze de tio, la vicprezidantino de Vjetnamio, Nguyen Thi Doan varme bonvenigis la kongresanojn. Najbare de kongresejo multaj verdaj standardoj flirtis ĉe la stratoj. Nokte, ni ĝuis spekti la tradiciajn dancojn kaj kantojn de Vjetnamio en nacia vespero.

Posttagmeze en la 30-a de julio, la fakkunsido de Oomoto okazis kun ĉirkaŭ 90 ĉeestantoj, inter kiuj s-ro Ganbaatar (mongolo) kaj Nguyen Thi Phuong (alinome Flama Floro, prezidantino de VEJO; Vjetnama Esperantista Junulara Organizo) parolis pri Oomoto kaj UHA.

Poste, la filmo, “Japana printempo−Oomoto 2009”, elfarita de s-ro Roman Dobrzynski, iama vicprezidanto de UEA, prezentiĝis kiel la unua premio de la Belartaj Konkursoj de UEA en la jaro 2011.

Ankaŭ prezentiĝis la luktarto “Ŭaraku”, kaj japana tradicia arto kiel la parto de nooa danco, nomata Ŝimajo “Seioobo” kaj psalma kanto de Oomoto “Oro”.

Vespere en la sekvanta tago, la fakkunsido de UHA unuafoje okazis kun ĉirkaŭ 70 ĉeestantoj kadre de UK post la 2a mondmilito. La unua, s-ro AGOU Takaŝi, la konstanta administranto de EPA, faris malferman saluton kaj parolis sub la temo “Kio estas UHA?”.

La dua, la filmo pri UHA prezentiĝis en Esperanto. Sekvis la paroloj de s-roj Bharat Kumar Ghimire (ĝenerala sekretario de Nepala Esperanto-Asocio). Li oomotaniĝis, kiam li unuafoje vizitis la Oomoto-Centron en la lasta junio, 2012. Li menciis sian motivon aliĝi al Oomoto kaj UHA, kiuj internacie agadas por la mondpaco.

S-ro Enkhee Chimedtseren (prez. de Mongola Esperanto-Societo, mongola oomotano) prezentis la aktivadon de UHA en Mongolio.

Post lia parolo, s-ro AGOU aldone klarigis pri la helpa organizo de EPA kaj Oomoto por la 6-a Azia Kongreso de Esperanto en 2009.

Sekve, mi prezentis la interreligian aktivadon inter Oomoto kaj Ŭonbulismo en Koreio pere de Esperanto.

Du aliaj paroloj plu estis. S-ro TABUĈI Jasuo prelegis sub la temo “Amo kaj preĝo”. Parolis s-ro Dogsuren Khurelbaatar el Mongolio sub la temo “Mi kaj UHA”.

Fine 4 karavaninoj ĉantis la tankaon (japana poemo) per Esperanto, kiun la Majstrino DEGUĈI Kurenai, la Spirita Gvidantino, faris, esperante estontan okazigon de la Esperanta Poemfesto de Oomoto.

Estis por ni granda ĝojo kaj honoro, ke ĉeestis la kunsidon multaj konatoj, inter kiuj troviĝis s-ro Renato Corsetti, la eksa prez. de UEA.

Posttagmeze, la 1-an de aŭgusto la karavano vizitis kelkajn turismajn lokojn en Hanojo kaj survoje al la flughaveno post vespermanĝo, ni verŝis la sanktan akvon desur la ponto en la riveron Hon. Meznokte ni bonorde revenis al Japanio.

Mi aparte dankas al la oomotanoj kaj simpatiantoj el Mongolio kaj Vjetnamio pro iliaj multaj kontribuoj al niaj fakaj kunsidoj.
【OKUŬAKI Toŝiomi】

スクリーンショット(2013-02-23 17.01.26).pngS-ro Bharat Kumar Ghimire el Nepalo
スクリーンショット(2013-02-23 17.02.24).pngS-ro Enkhee Chimedtseren el Mongolio
スクリーンショット(2013-02-23 17.03.10).png