organo.psd

HOME > Gazeto > Oomoto2012 > La organiza deklaro kontraŭ la refunkciigo de la nuklea centralo de OOI

La organiza deklaro
kontraŭ la refunkciigo de la nuklea centralo de OOI

La 14a de julio, 2012

Al: Ĉefministro de Japanio
S-ro NODA Joŝihiko

De: Reprezentanta Estrarano de la religia jura persono Oomoto
S-ro TAGA Norijuki


Laŭdire, la decido de la definitiva juĝo pri la refunkciigo de la nuklea centralo de OOI okazos en la 16a de junio, kaj nun la religia jura persono Oomoto sendas la organizan deklaron por forte kontraŭi al la refunkciigo.

La organiza deklaro kontraŭ la refunkciigo de la nuklea centralo de OOI


La religia jura persono Oomoto esprimas la profundan bedaŭron pro la refunkciigo de la nuklea centralo de OOI kaj forte kontraŭas ĝin.

La granda akcidento de la nuklea centralo de Hukuŝima (administrata de la elektra kompanio Tokio) kaj la postedaŭra polucio refoje sciigis al la popoloj la terurecon de la radioaktiva damaĝo.

Ni devas ne malpurigi per la radioaktiva substanco teron, akvon kaj aeron, kiuj nutras nian vivon. La radioaktiva substanco donas la grandan influon al la natura medio kaj ekologia sistemo, kaj ĝi minacas ne nur homojn, sed ankaŭ la "vivon" de ĉiu estaĵo. En la tertrema lando Japanio oni ne povas garantii ke plu ne okazos la akcidento de la nuklea centralo. La nuklea centralo povas esti produktaĵo el homa egoismo, deziranta pli kare trakti la ekonomion, ol homan vivon.

Nun, la religia jura persono Oomoto forte postulas, ke oni ne refunkciigu la nuklean centralon de Ooi.


Kaj ankaŭ la ceterajn atomcentralojn ne funkciigi, ni postulas.


Anstataŭe, ni deziras, ke oni alprenu la politikon, kiu forte antaŭenpuŝos la ekspluaton kaj la utiligon de la reprodukteblaj energioj, nedependaj de atomenergio.

------------------------------------------------------------------------------------------

En 1954, la religia jura persono Oomoto rezoluciis la prohibon de la eksperimento pri la nuklea bombo kaj disvolvis la movadon por kolekti la signaturojn kontraŭ la eksperimento. Ekde 1999, Oomoto antaŭenpuŝis la agadojn por respekti "homan vivon", t.e. la agadon por kolekti la signaturojn kontraŭ la cerbmorta organgrefto sub la slogano "Cerbmorto ne estas homa morto", la agadon por alvoki la danĝeron de manĝaĵoj, gen-rearanĝitaj, kaj la agadon por postuli la indikon sur tiuspecaj manĝaĵoj. Ni konsideros ĉi tiun energian problemon kiel nian propran, repripensos kaj ŝanĝos la ĉiutagan vivmanieron, kaj klopodos por la konstruo de tia socio, en kiu la vivo de ĉiu homo estos respektata.

(Eljapanigita de MAEDA Ŝigeki)