organo.psd

HOME > Gazeto > Oomoto2012 > La ekhisa ceremonio okazis por triopa standardo de Oomoto, UHA kaj EPA en Kameoka

La ekhisa ceremonio okazis por triopa standardo
de Oomoto, UHA kaj EPA en Kameoka

スクリーンショット(2013-03-27 13.53.39).png

Antaŭ la Domo Miroku en Ten'on-kjo, Kameoka vigle flirtadas en freŝa aero, la triopa standardo de Oomoto, UHA (Universala Homama Asocio) kaj EPA (Esperanto-Populariga Asocio) ekde la 1-a de majo.

Je 11:00 atm. en tiu tago okazis la ceremonio por ekhisi ilin kun la alesto de la Majstrino DEGUĈI Kurenai, la Spirita Gvidantino kaj 50 oomotanoj.

Kun la ĥoro “Fundamenta Misia kanto de Oomoto”, kantita de 5 stabanoj el Internacia Fako de Oomoto, la standardo de Oomoto la unua hisiĝis mane ligita de la Majstrino DEGUĈI Kurenai.

La dua, tiu de UHA, akompanita de la kanto de UHA digne hisiĝis, kaj la lasta, la standardo de EPA, kun la kantado de “La Espero”, atingis la pinton de la hisa stango, kiam ĉiuj ĉeestantoj ĝoje aplaŭdis, aparte esprimante siajn dankemojn al la Majstrino DEGUĈI Kurenai, kiel la ĉefo de kvar hisantoj en la ceremonio.

Estas menciinde, ke la hisado de triopaj flagoj estis unuafoja okazintaĵo en la 120-jara historio de Oomoto. Ni elkore deziras, ke la agadoj de Oomoto, UHA kaj EPA unuanime prosperiĝu same kiel la vigla flirtado de triopaj standardoj en la 21-a jarcento.