organo.psd

HOME > Gazeto > Oomoto2012 > La 5-a Esperanto-Kurskunveno de EPA en Kanto okazis dum tri tagoj en majo, 2012, kun 21 partoprenantoj el 4 landoj

La 5-a Esperanto-Kurskunveno de EPA en Kanto okazis
dum tri tagoj en majo, 2012, kun 21 partoprenantoj el 4 landoj

スクリーンショット(2013-04-06 15.56.00).png

La 5-a Esperanto-Kurskunveno de EPA en Kanto okazis ekde la 18-a ĝis la 20-a en majo, 2012, en la Centra Oficejo de Oomoto en Tokio, organizita de Esperanto-Populariga Asocio (EPA) kun 21 partoprenantoj el 4 landoj. Inter ili troviĝis f-ino Jigjid Azjargal, mongola e-istino kaj la membro de Universala Homama Asocio(UHA).

Kiel unu el kvar klasgvidantoj, s-ino SATO Wienia, pollando-devena e-istino, lerte gvidis la konversacian klason, uzante diversajn lernomaterialojn. Ŝi estas tre eminenta ne nur pri Esperanto, sed ankaũ pri japanaj tradiciaj artoj, precipe pri la floraranĝo kaj la te-ceremonio. Krom tio, s-ino HARA Hiroko, la japan-devena brazilanino aliĝis al la kunveno, kiel la gasta parolanto de la kunveno.

Danke al tiel riĉa internacieco ĉiuj kursanoj havis bona okazon ĝui la koncentran lernadon, firmigante la amikecon unu kun la alia en la kurskunveno de Esperanto.