organo.psd

HOME > Gazeto > Oomoto2012 > Nun, la DVD estas atente rigardata de e-istoj en monda Esperantujo!

Nun, la DVD estas atente rigardata de e-istoj en monda Esperantujo!

DVD Japana Printempo OOMOTO 2009La tre konata e-isto, s-ro Roman Dobrzynski en Pollando, kiu prezentis al la esp-istoj en la mondo la filmon pri la agadoj de Oomoto kun la titilo “Japana Printempo – Oomoto 2009 “, gajnis la 1-an premion en la Belartaj Konkursoj de UEA por la jaro 2011. Poste oni povas apreci la filmon, aĉetante ĝian DVD-n por 1,000 enoj ĉe UEA kaj Esperanto-Populariga Asocio (EPA).


― Kial vi elektis Oomoton kiel la temon?

En 2009 dum kelkaj monatoj mi gastis ĉe Oomoto, invitite por studi kaj eventuale verki libron pri tiu movado-religio tiel forte ligita kun Esperanto. Ravis min la japana printempa sezono, ĝiaj bunteco, ekzotiko, facinaj festoj kaj ankaŭ ĉiutagaj eventoj interne de Oomoto. Ĉio ĉi estis filminda. Ĉar mi hobie kutimas kunporti filmkameron, kolektiĝis dekunu horoj da bildoj. Foje mi revuis la bendojn kaj konstatis, ke ili entenas materialon por interesa filmo.

― Kaj vi faris dokumentan filmon pri Oomoto.

Ne estis mia intenco fari pri Oomoto prelegon ilustritan per bildoj, sed prezenti personajn impresojn pri mia estado en Japanio.

― Kiel vi tie interkompreniĝis?

Ekskluzive en Esperanto. Tuj post la alveno al la Oomoto-centro en Kameoka mi vizitis banejon kaj sidiĝis en ampleksa kuvo kun varma akvo, el kiu elstaris kelkaj nigraharaj kapoj. Imagu mian miron, kiam tiuj kapoj alparolis min en Esperanto. Tio konsciigis al mi, ke Oomoto estas tutmonde rara neesperantista institucio, en kiu eblas konstante uzi Esperanton. Ĝis la fino de mia restado kelkdeko da personoj surprize alparoladis min en Esperanto.
(El “Tempo por kino ”sur januara numero de “Esperanto” en 2012, la oficiala organo de UEA)



Prezo: 1,000 enoj
 Tiuj, kiuj aĉetos pli ol 5 ekzemplerojn de tiu DVD, la sendkosto estas senkosta.
 La NTSC-sistemo funkcias en Usono kaj Japanio, kaj la PAL-sistemo
funkcias en Eŭropo. Bonvolu nepre indiki la sistemon.

Mendu al Esperanto-Populariga Asocio
Tenon-kjo, Kameoka-ŝi, Kioto-hu, 621-8686
Tel: 0771-56-9074 ; Telefakso:0771-25-0061
Retadreso: oficejo@epa.jp

Unu Dio Unu Mondo Unu Interlingvo