organo.psd

HOME > Gazeto > Oomoto2012 > Triopo el Mongolio havis intensivan lernadon pri Oomoto kaj UHA en junio

Triopo el Mongolio havis intensivan lernadon
pri Oomoto kaj UHA en junio

Triopo el Mongolio havis intensivan lernadon pri Oomoto kaj UHA en junio
S-ro Deshigsuren GANBAATAR (centre) kaj du amikoj;
s-roj Dorjsuren BATDORJ (dekstre) kaj Jumbuudei BAYANZL (antaŭ la kavo de la monto Takakuma)

De la 1-a ĝis la 4-a de junio, triopo el Mongolio, gvidite de s-ro Deshigusuren Ganbaatar, la ĝenerala sekretario de Mongola Esperanto-Societo(MES), vizitis la Centran Oficejo de Oomoto, Kameoka por intensive lernadi la instruojn de Oomoto kaj UHA.

Post la alveno, la 1-an de junio, ili gvidiĝis sur la tuta tereno de Oomoto, kaj ĉeestis en la vesperpreĝo, okazinta en la preĝejo Banŝoo-den.

La 2-an de junio, ili havis okazon sinprezenti al la laborantoj de la CO. okaze de la ĉiumatena kunveno, kaj poste vizitis la oficialajn domojn de la Spirita Gvidantino de Oomoto, Ĉoojoo-kan kaj Baiŝoo-kan, kie la Majstrino DEGUĈI Kurenai bonvolis rekte saluti ilin, malgraŭ ke ŝi estis tiam tre okupita por tuj ekiri al la urbo Ajabe, la naskiĝloko de Oomoto.

Post la tagmanĝo en la nova konstruaĵo “Domo de Miroku”, ili ekhavis la lecionon de Oomoto kaj UHA, aprecante la videofilmon, titolitan “Japana printempo− Oomoto 2009”, kiun reĝisoris s-ro Roman Dobrzynski en Pollando, la eksvicprezidanto de UEA, gajninte la unuan premion en la Belartaj Konkursoj de UEA en 2011 por la filmo.

Du el ili, nome s-roj Dorjsuren BATDORJ kaj Jumbuudei BAYANZL, estas komencantoj de Esperanto kaj malnovaj amikoj de s-ro GANBAATAR, kiu iniciatis triope viziti Oomoton, oficiale membriĝante al la Mongola Centro de Oomoto en pasinta aprilo.

La 3-an de junio ili adorvizitis la preĝejon Ĉoosej-den, Ajabe, por la monata ceremonio kaj post la rito ili, kiel la mongolaj lernantoj pri Oomoto, estis aparte prezentitaj de s-ro KANAKOGI Tokio, la estro de la rita centro de Oomoto en Ajabe. Reprezentante la triopon, s-ro GANBAATAR faris parolon al 130 adorvizitantoj japanaj, kun aparta mencio pri la 87-jara jubileo de la fondiĝo de UHA.

En la 4-a de junio ili estis akompanita de s-ro OKUŬAKI Toŝiomi, la membro de EPA-oficejo, al la sankta monto Takakuma, kaj antaŭ la kavo, kie nia Majstro DEGUĈI Onisaburo, la Kunfondinto de Oomoto havis unu semajnan asketismon. Ili sentis al si tre freŝigitan sencon post la recito de la preĝvortoj “Kamigoto” antaŭ la altaro.

Posttagmeze, ili direktis sin al Kioto por ĝui mallongan turismon kaj vespere atingis la Internacian Flughavenon Kansai por morgaŭa frumatena ekflugo per korea aviadilo.